sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Sten Keable : Eŭropa Konstitucio - sklavema aŭ liberiga ?


Prelego de la Komunista Frakcio dum la 77-a Kongreso de la Sennacieca Asocio Tutmonda 2004-08-17

La grandaj kapitalistoj de Eŭropo, malgraŭ dividoj inter si pri la Iraka milito, daŭrige strebas al pli proksima integrigo laŭ la interesoj de la kapitalisma akumulado. Per la levanta tajdo de tutmondiĝo, malgrandaj naciaj kapitaloj daŭre estas formangitaj de la pli grandaj. Sed tiu fenomeno ja ne estas nova. En la Manifesto de la Komunista Partio Marx kaj Engels jam en 1847 konstatis :

"La bezono de konstante kreskanta merkato por siaj varoj puŝas la burĝaro trans la tutan globan surfacon. Ĝi devas nestiĝi ĉie, hejmiĝi ĉie, fari rilatojn ĉie. La burĝaro, per sia ekspluatado de la monda merkato, estas doninta kosmopolitan karakteron al la produktado kaj konsumado en ĉiu lando. Je granda ĉagreno de reakciuloj, ĝi estas fortirinta de sub la piedoj de la industrio la nacian grundon, sur kio ĝi staris. Ĉiuj malnove starigitaj naciaj industrioj estas jam detruitaj aŭ ĉiutage estas detruataj."

Tamen, la konkurenco inter grandaj kapitaloj esprimas sin en formo de konflikto inter grandaj kapitalismaj ŝtatoj, ĉu per akcepto de neegalaj traktatoj, ĉu per militoj. Dufoje la plej fortaj kapitalismaj ŝtatoj kaŭzis mondmilitojn. La malvarma milito - kiu donis komunan malamikon - kaj la hegemonio de la Usona superpotenco alportis relative longan periodon de senmilita konkurado inter la eŭropaj potencoj. Hodiaŭ la eŭropa militarismo estas revenanta en nova formo. La rivaleco inter la eŭropa kaj usona kapitaloj liberiĝis de la unueco, kiun imponis la malvarma milito. Nun la eŭropaj potencoj devas kuniĝi - ekonomie, politike kaj militisme - por efektive konkurenci kun Usono. Sed kuniĝo de eŭropaj ŝtatoj signifas ankaŭ kuniĝo de la eŭropa laborista klaso (ĉiuj, kiuj devas vendi la laborforton por vivteni - t. e. la granda plimulto). Tiel la kapitalismo preparas la grundon por eŭrop-larĝa klasbatalo kaj eŭropa socialisma revolucio - unua paŝo de la venonta monda revolucio.

La politika kaj ekonomia unuiĝo de eŭropo estas grava afero, kiun ni ne lasu al niaj regantoj. Ĝis nun ĝi evoluis per serion da malhonestaj, serpentaj, kaŝitaj kompromisoj kaj negocoj. La tuta projekto movas laŭ la ritmoj, bezonoj kaj limigoj de la kapitalo, ne de la popolo. La konstitucio farita de Valéry Guiscard d’Estaing proponas nur kvazaŭdemokration, per kiu la eŭropa popolo ne regos sin mem, sed donos sian konsenton esti regata kaj ekspluatata. Por fari alternativan, socialan eŭropon, ni celas al eŭrop-larĝa konstituau asembleo kaj respublika, federa eŭropo, forĝita de la laborista klaso, kiu helpos krei la objektivajn kaj subjektivajn kondiĉojn por la epoka transiro de la kapitalismo al la komunismo. Tiu transiro ni nomu la socialismo.

Komunistoj celas al la plej proksima libervola unueco de la popoloj - ĝis la libervola kunfandiĝo. Se temas pri ŝtatoj, ni preferas kiel eble plej grandaj ŝtatoj - des pli granda, ju pli preta por fari lukton de klaso kontraŭ klaso. Ĝis kiom la Eŭropa Unio fariĝos ŝtaton, tiom necesos krei EU-larĝaj sindikatoj kaj Komunista Partio de la EU".

Niaj tujaj postuloj por la EU estas :

1. Por respublika Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropa Unio. Ne al la monarkia prezidento proponita de Giscard d’Estaing. Forigu la konsilantaro de ministroj kaj la ne-elektitaj komisionistoj. Por unuĉambra leĝdona kaj plenuma kontinenta Kongreso de la Popoloj de Eŭropo, elektita per universala voĉdonado kaj proporcia reprezentado.

2. Ŝtatigi ĉiujn bankojn kaj submeti la Eŭropan Bankon al la rekta, demokrata regado de la Eŭropa Kongreso. Ne al la stabiliga pakto kaj elspezaj limoj. Haltu privatigon kaj tielnomatajn privatajn financajn initiativojn. Haltu subvenciojn kaj impost-paŭzojn por grand-entreprenoj. Impostu enspezojn kaj kapitalojn. Forigu AVI-on. Jes al laboristara regado super la grandaj entreprenoj kaj super la ekonomio. Jes al grandega programo de konstruado de loĝejoj kaj publikaj faraĵoj.

3. Por la egaligo supren de salajroj kaj sociaj provizoj. Por maksimuma 35-hora laborsemajno kaj komuna minimuma enspezo. Forigu ĉiujn kontraŭ-sindikatajn leĝojn. Por la rajtoj organizi kaj striki. Por plejbonkvalitaj sanservo, loĝado kaj edukado. Forigu ĉiujn limigojn kontraŭ aborcio. Por reala egaleco inter viroj kaj virinoj.

4. Forigu la Komunan Agrikulturan Politikon. Haltu ĉiujn subvenciojn al grandaj bienoj kaj la ekologian detruadon de la kamparo. Ŝtatigu la teron. Portempa helpo al malgrandaj farmistoj. Verdigi la urbegojn. Senpaga publika transporto en la urboj. Krei vastajn sovaĝajn areojn - arbarojn, marĉejojn,erikejojn - kaj por konservi kaj rehejmigi animalan kaj plantan vivon, kaj por la ĝuado kaj plenumado de la popolo.

5. Ne al la rapid-reaga forto’, al Nato kaj al ĉiuj konstantaj armeoj. Jes al popola demokratia milico, ekipita per la plej altkvalita kaj detrukapabla armilaro. 


6. Ne al Fortikaĵa Eŭropo. Jes al libera movado de homoj en kaj el la Eŭropan Union. Por civitaneco kaj voĉdonrajto por ĉiuj, kiuj rezidis en la EU dum pli ol 6 monatoj.

7. Por la plej proksima kunordigado de ĉiuj laboristaj fortoj en la EU. Por EU-larĝaj industriaj sindikatoj - ekzemple : fervojaro, energio, komunikado, inĝenierado, civilaj funkciuloj, eldonado kaj komunikado. Por demokrata kaj efika EU Sindikata Kongreso. Por la plejeble proksima socialista unueco kiel parto de la proceso starigi ununuran, centraligitan, revolucian partion, t.e. Komunista Partio de la Eŭropa Unio.



Sama rubriko :


puce Ken Keable : La traktato por starigi konstitucion por Eŭropo

puce Petro Levi : La franca neado geografie kaj sociologie

puce Richard Schneller : Referendumo en Francio pri Eŭropa Konstitucia Traktato (EKT)

puce Petro Levi : Post la franca referendumo...

puce Vinko Markov : Eŭropa Konstitucia Traktato - ĉu granda aŭ malgranda trompaĵo ?

puce Pablo Foche : Argumentoj kontraŭ la Konstitucia Traktato

puce Vincent Charlot : Pri traktato por la Eŭropa Konstitucio

puce Bernard Cassen : La katastrofa" kompromiso de Nico

puce Bernard Cassen : Eŭropo

puce Bernard Cassen : Eŭropo, konstitucio por nenio

puce Thomas Lemaheux : Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio

puce Petro Levi : Ĉefaj kritikoj kontraŭ la propona traktato pri Eŭropa Konstitucio

puce Wolfgang Pomrehn : La tasko estas armado

puce Projekto de eŭropa konstitucio (traduko en Esperanto)

::: Ĉiuj :::



Supren