sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Solidare ni batalu


Kanzono verkita de aktivulo el la movado ILM (Industriaj Laboristoj de la Mondo, usone IWW : Industrial Workers of the World) Ĉaplino-Ralfo (Ralph Chaplin) en 1915, parodianta la usonan batalhimnon de la respubliko, laŭ la melodio do de "La korpo de Broŭn-Ĝon’" (John Brown’s Body).

Laŭfame ĝi estus la dua plej konata k kantata proletara kanzono post La Internacio.

Solidare ni batalu

Originala titolo : Solidarity Forever (alklaku por vidi anglalingvan tekston).

Teksto de Ĉaplino-Ralfo (1915), trad. Markovo-Vito k Miklo-Gario (2009).

Ĥore kantita versio estis prezentita dum muzikstaĝo en Kvinpetalo somere 2009.

Kiam monda proletaro ekbatalos unuiĝe,
Tiam kreskos forto nia plej rapide kaj efike ;
Tre facila predo estas homo sole, senamike,
Sed ni kune estas fort’.

Solidare ni batalu,
Solidaraj estu ni, nun ;
Solidare ni batalu ĉar
Unuiĝo estas fort’ !

Kion ni komunan havas kun rabema parazito,
Kiu nin subpremi volas servutige por profito ?
Kion fari do krom ope ekribeli sen hezito ?
Jam ekkreskas nia fort’.

Solidare ni batalu...

Ni kulturis ĉiujn kampojn, ni konstruis ĉiujn urbojn,
Ni vicigis relojn mile kvankam multis la perturboj ;
Nun ni staras malsatante dum diboĉas ili burĝoj,
Sed uzeblas nia fort’.

Solidare ni batalu...

La nenifarantoj reĝas super tuta tero nia,
Sed konstruis ĝin entute ni al verko ja genia,
En ĝi ni ne sklave vivos sed ĝin regos kune kiam
Unuiĝos nia fort’.

Solidare ni batalu...

Milionojn ili gajnis sed neniom propraŝvite,
Eĉ ne unu rad’ moviĝus se ni starus brakplektite
La liberon ni akiros se ni kune ne plu splite
Unuiĝos en akord’.

Solidare ni batalu...

Da potenco estas pli en niaj manoj ol en or’
Kaj ol en la plej terura armehava diktator’ ;
Ni socion novan naskos el kapitalismo por
Mond’ sen klasoj, sen perfort’.

Solidare ni batalu,
Solidaraj estu ni, nun ;
Solidare ni batalu nun
Por socialisma ord’ !

Aŭskulteblas la anglalingva originalo tie :
- https://youtu.be/h7aPg6xCCA8

Sama rubriko :


puce Joe Hill : La predikisto kaj la sklavo (Torto post la morto)

puce Tikeno Ĵaho Fakolio : For la landlimojn ! (regea kanzono)

puce Marĉela : La Paliso (kataluna kanzono)

puce Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ? (kantotraduko de K. Gusev)

puce Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie (muzikvideo kun subteksto)

puce Joe Hill : Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto (folkkanto)

puce  JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan (muzikvideo)

puce Georgo Brasenso : La Balado de homoj fieraj pri sia deveno (kantotraduko)

puce Earl Robinson / Alfred Hayes : Joe Hill (kantotraduko)

puce E.McCurdy : Ĉi nokte sonĝis mi (kanto el "Verda Trobadoro")

puce Esperanto Desperado : Skavirino (muzika video)

puce Supernova : Pasio en katen’ (elektroroka muzikvideo)

puce Valentina Canzino : Ami (kanto)

puce Marko Neŝiĉ : Salut’ al vi (packanto)

::: Ĉiuj :::



Supren