Jen resumo de mia kritiko
Mi ne kontra ?as la konstruon de E ?ropa Unui ?o, sed la nunan konstruon de E ?ropa Unui ?o pro ?ia ekstreme liberalisma inspiro. Tial mi kondamnas la Romo-Mastri ?tan traktaton kaj la sekvantajn traktatojn inkluzive la nunan projekton de E ?ropa Konstitucio redaktitan sub la prezidanteco de Giscard d’Estaing.
La demando pri la identeco de e ?ropa nacio ne estas aktuala. Kontra ?ante egale naci ?tatan (tiel misnomatan "jakobenisman") kaj federacian naciismon, mi tamen konstatas, ke ?is nun demokratio kaj socia progreso rezultas de civitanaj luktoj kondukitaj en nacia kadro kun ĉi ties difektoj. Tiujn rezultojn nun pretekste de e ?ropa konstruo nuligas unun post la alia la reakciaj regantoj de E ?ropo. La reakcia inspiro de la franca nuna registaro plene harmonias kun la reakcia inspiro de E ?ropa Unui ?o kaj de tiel nomata "ekonomia" (kapitalisma) tutmondi ?o. Ili nur reprezentas tri hierarkiajn ?tupojn de apliko de unu sama unika, reakcie klasbatala penso.
Sen surprizo, mi trovis en la projekto nur la sisteman zorgon plej bone kontentigi financistajn privatmonopolistajn postulojn, kiuj rekte kaj draste kontra ?as la popolajn interesojn materiajn, moralajn kaj kulturajn. En la Romo-Mastri ?ta traktato estas almena ? kvin fojojn redirita la "principo de malfermita merkata ekonomio, en kiu la konkurenco estas libera". La projekto de traktato aldonas "kaj ne falsita". Tiu principo lastanalize signifas senliman konkurencigon inter vendantoj de sia laborforto.
Ĉiu aktiveco devas esti varo submetita al la universalaj postuloj de la tutmonda merkato nedemokrate regata de la grandaj tutmondaj kompanioj, por produkti privatan, kiel eble plej altan profiton. La publikaj servoj, rebaptitaj " ?eneralinteresaj servoj" estas nepre privatigotaj kaj subordigotaj al la sankta principo de kiel eble plej alta tuja rentodoneco.
La ekzistantaj, origine pli malpli demokrataj instancoj kaj institucioj ne estas abolitaj, sed estas nur submetitaj al la "merkato", konkrete reprezentata de ECB (E ?ropa Centra Banko) sidanta en Frankfurto (?ia principo estus la sama, se ?i sidus en La Valette a ? en Bjalistoko). ECB ne ricevas nek rajtas ricevi ian ajn instrukcion a ? konsilon el demokrata fonto, sed regas ĉiujn ekonomiajn decidojn kaj aparte estas konstitucie, nemodifeble komisiata kontroli, kun la povo korektigi, ke la naciaj (precipe sociaj) bu ?etoj ne estos tro deficitaj kaj la inflacio ne tro kreskema. Tio celas protekti la kapitalon kaj la profiton. La "inflacio" en la liberalteknokrata ?argono estas la konservo de la aĉetpovo de la salajruloj, miskromnomata "kosto de la laboro".
La principo de subsidiareco signifas, ke la ĉefa decidpovo pri ekonomia politiko estas centrigita, sed la respondeco kaj la plenumo estas la ?eble malcentrigita. La politikaj konstruantoj de E ?ropa Unui ?o uzurpe koncentris en ECB la tutan monan povon, jam de longe rezignitan de la ?tataj respondeculoj, kiu necedeble apartenas al la suvereneco de la popoloj. Se la konstruo de E ?ropo rezultus de la faligo de tirana imperio, la dispartigo de la politika povo inter ?iaj diversaj membroj estus malcentrigo, sed la konstruo de E ?ropo, konsistanta en transdono de parto de sia politika povo de iam suverenaj ?tatoj al e ?ropaj instancoj ne estas redukto de la politika centrismo. Male ?i estas ja ?ia pligravigo. Plie ?i estas pligravigo de nedemokrata, alivorte tirana centrismo en la kazo de ECB. Tion la projekto de Konstitucio celas gravuri en marmoro por la nunaj kaj estontaj generacioj.
La Esperanto movado en sia tuto havas nenian intereson kontribui al la konstruo de tiu tiranio. Rilate identecon, mi estas, kiel efemera individuo, membro de la homaro. Kiel franca civitano mi vole nevole estas e ?ropano, kun a ? sen Esperanto, kun a ? sen Konstitucio. Zamenhof skribis, ke malbona por ĉiuj popoloj, naciismo ne povas esti bona por judoj.Mi konsentas. Malbona por francoj kaj germanoj, ?i anka ? ne povas esti bona por bretonoj kaj korsikanoj,nek por e ?ropanoj kaj esperantistoj. Etnismo potenciale enhavas la kriman principon de etna purigismo.
Mi subtenas, sed sen ia ajn apogo al la projekto de Konstitucio, do sen postulo pri oficialigo de Esperanto kiel e ?ropa lingvo, la klopodojn faratajn por enkonduko de Esperanto en la bakala ?ron kiel nedevigan opcion kaj por faciligi per ?ia uzo la internaciajn bazajn rilatojn en la tutmonda klasbatalo kontra ? la akcelatan disvolvi ?on de la kapitalisma homekspluatado.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.