En la jaro 1999, kvin infanoj naskiĝintaj en Châteauroux (Francio) la tagon de la subskribo de la Internacia Konvencio pri la Infanaj Rajtoj pere de UNO, decidis sendi amikecan mesaĝon al ĉiuj infanoj de la Mondo.
La bona sukceso alportis respondojn el pli ol 70 landoj.
Dek jarojn poste, por la dudeka datreveno de la Konvencio, la Domo de la Infanaj Rajtoj kuraĝigas la nuntempajn infanojn, kiuj bonvolas agi kontraŭ ĉiaj perfortoj.
Tial la asocio Domo de la Infanaj Rajtoj de Châteauroux kaj la asocio Esperanto-Indre kuniĝis por diskonigi novan alvokon.
– kuraĝigi la infanojn esprimi siajn opiniojn kaj partopreni en la publika vivo laŭ la agnoskitaj Rajtoj de la Internacia Konvencio de la Infanaj Rajtoj. Art.12, 13 kaj 15) ;
– uzi kaj promocii Esperanton kiel internacian lingvon por faciligi komunikadon kaj komprenon inter la diversaj popoloj de la planedo ;
– kontribui al konstruado de paca kaj solidareca Mondo.
1- Diskonigi, kiel eble plej larĝskale, tiun unuan mesaĝon :
« Mi, infano de la planedo Tero, asertas mian volon vivi en senperforta, frateca, solidareca kaj justa Mondo. Mi min devontigas apliki tiun vivarton kaj batali kontraŭ ĉiaj sentoleremoj tiom minacaj por la homaro ».
2- Inviti la infanojn redakti sian propran mesaĝon sub la formo kiu taŭgas al ili : teksto kun aŭ sen desegnaĵo, foto, ktp.
Skribu la aĝon kaj la poŝtadreson malantaŭ la verko.
3- Sendi la novan mesaĝon en via gepetra lingvo kaj en Esperanto al unu el la subaj adresoj.
Bonvolu diskonigi vian novan mesaĝon ĉirkaŭ vi.
4- Membroj de la du asocioj elektos la plej interesajn sendaĵojn
por :
– Ekspozicio
– Eldonado de multlingva libreto (en la originala lingvo kaj en esperanto).
Tiu libreto estos donacita al la aŭtoroj de la elektitaj verkoj. Ĝi povos esti tradukita en la lingvon de la partoprenantoj.
5- Plie, la Domo de la Infanaj Rajtoj sin devontigas transdoni ĉiujn ricevitajn mesaĝojn al la Internaciaj Organizaĵoj kiuj zorgas pri protektado de la infanoj kaj pri paco en la Mondo.
Kalendaro :
Necesas ricevi la mesaĝojn antaŭ la dekkvina de novembro 2009.
Dankon.
Maison des Droits de l’Enfant
28 rue de l’écho,
36000 Châteauroux ( France)
tél. : 02.54.61.52.14
mde.chateauroux ĉe free.fr
ESPERANTO-INDRE
Maison des associations
36000 Châteauroux (France)
tél. : 02.54.27.95.51
esperanto.indre ĉe esperanto-indre.com
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.