Loko kaj dato
La 83-a kongreso de SAT okazos inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto 2010 en Braŝovo, Rumanio
Kongresejo : Liceo "Andrei Ŝaguna" - festa salono (en la centro de la urbo)
Organiza Kongresa Komitato : Franjo Leveque-Provost, Guy Martin, Rodica TODOR, Constantin MARCU, Mihaela MARCU, Gabriella Tibuleac, Cristina ALDESIU, Maria-Elena COCUZ, Rada VOICA
Korespondadreso :
Rodica TODOR B-dul Valea Cetatii 22, bl. B 24, sc. A, ap. 5, 500289-Brasov, Romania, tel.+40 722 792849
rete : rodica_todor ĉe yahoo.com
Kongreskotizoj (en €) | ĝis 28.02.10. | ĝis 30.04.10. | ĝis 30.06.10. | pli poste |
SAT-membro | 45 | 50 | 55 | 60 |
SAT-geedzoj (se ambaŭ) | 70 | 80 | 85 | 90 |
SAT-junul(in)o ĝis 25 j. | 20 | 25 | 30 | 35 |
Nemembro de SAT | 55 | 60 | 65 | 70 |
Junula nemembro de SAT | 25 | 30 | 35 | 40 |
Infanoj ĝis 15 jaroj ne pagas kotizon.
La partoprenantoj el CZ, EE, HU, LT, LV, PL kaj SK ĝuas 30% rabaton.
La partoprenantoj el AL, BG, RO, eksa YU (krom SI), kaj eksa SU (krom EE, LT kaj LV) kaj ekster Eŭropo (krom Aŭstralio, Israelo, Japanio, Kanado, Sud-Afriko kaj Usono) ĝuas 50% rabaton.
Kongresaneco ne transdoneblas al alia persono.
La kotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn kaj aliajn aparte pagendajn aferojn, ankaŭ nenian asekuron.
La kotizo ne estas repagebla senkonsidere pro kia kaŭzo la aliĝinto ne povas partopreni la Kongreson.
Aliĝilon sen pago de kotizo la OKK ne traktos.
Pageblecoj
El eksterlando per € al Rumanio : ING Bank N.V. Amsterdam – Sucursala Bucuresti, por SATk
IBAN : RO21INGB0000999901157937- BIC(SWIFT) : INGBROBU
aŭ SAT-konto ĉe UEA : satx-sal.
El eksterlando per Poŝtkonto : SAT n° 1234-22 K, Paris.
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
prefere uzu la unuan konton ĉe ING Bank NV
Tiuj kiuj deziras prelegi aŭ partopreni en la kultura programo bonvolu kontakti la OKK-on.
ATENTU : Tiuj, kiuj bezonas enirvizon al Rumanio, bonvolu memprizorgi por obteni ĝin. OKK povas sendi nur invitleteron post la ricevo de la pasportnumero sur la aliĝilo. Al nealiĝantoj OKK ne sendas invitleteron. |
Kurzo
La nuna kurzo estas proksimume : 1 Euro = 4,2 RON (Rumana Leo)
1 USD = 2,9 RON
Komunikiloj
En Rumanio ekzistas la servo "roaming" por ĉiuj komunikad-retoj per poŝtelefonoj.Ĉi tiu servo utilas ne nur en tuta Eŭropo sed ankaŭ ekster Eŭropo.
La tarifoj estas tiuj de EU (Europunio).
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.