|
serĉado :
|
De s-ino de Rozemondo al prezidant-edzino de Turvelo
Kvankam mi ankoraŭ multe suferas, mi provas mem skribi, mia kara bela, por paroli pri tio, kio interesas vin. Mia nevo plu restas izoliĝema. Li tre regule sendas serviston ĉiutage peti informadon pri mi ; sed ne mem venis eĉ unu fojon, malgraŭ mia peto : tiel mi ne vidas lin pli ofte, ol se li estus en Parizo. Mi tamen iom surprize renkontis lin hodiaŭ matene en mia kapelo, kiun mi vizitis por la unua fojo post mia doloriga malsano. Mi tiam eksciis, ke de kvar tagoj li ĉiutage ĉeestas la meson. Dio volu, ke tio daŭru !
Ĉe mia eniro li tre afable venis gratuli min pri mia pli bona farto. Ĉar komenciĝis la meso, mi lasis lin, sed ne povis poste daŭrigi la konversacion, ĉar li jam malaperis. Mi konfesas, ke li ŝajnis iom ŝanĝiĝinta. Sed, kara bela, ne tro maltrankviliĝu ; tio igus min bedaŭri mian fidon je via prudento ; sed estu certa, ke mi preferus vin suferigi, ol trompi.
Se mia nevo plu same kondutos, mi mem vizitos lin, kiam mi pli bone fartos, kaj provos scii la kaŭzon de tiu stranga sinteno, en kiu vi miaopinie rolas. Mi informos vin. Mi lasas vin : miaj fingroj ne plu kapablas moviĝi ; se Adelaido scius, ke mi skribis, ŝi riproĉus min dum la tuta vespero. Adiaŭ, kara bela.
El la kastelo de… la 20an de Oktobro 17**.