Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso

La 4an de julio 2005 en Parizo, kadre de internacia kongreso de IHEU, la franca Federacio de la Liberpenso iniciatis tutmondan kongreson en kiu 250 ĉeestantoj el 29 landoj, debatis pri la necesa agado de la Liberpenso.

Oslo

Veninte el ĉiuj kontinentoj, ili konjektis ke necesas kolektive finopunkti la disecon de la asocioj el diversaj landoj kiuj, tra la mondo, sin proklamas liberpensaj aŭ ateistaj.

Fakte, la nepre necesa batalo por la disigo de la religioj kaj de la ŝtatoj, eĉ se formale nacia, havas nenegeblan karakteron internacian pro la politikaj kaj filozofaj principoj kiujn ĝi starigas.

La batalo por la triumfo de totala libereco de konscienco ne povas esti sen enkonstitucia postulo de plena kaj entuta disigo de la publika sfero kaj de la religioj. Tiu filozofa movado fontis el la jarcento de la Klerismo kiu montris la vojon al la mondo.

Dum pli ol du jarcentoj, la Disigo ekestis en Usono kaj etendiĝis al Meksikio, al Francio, al Sovetio, al Turkio kaj al pluraj aliaj landoj kiel en Hispanio en 1931. Tute ne malfortiĝante, malgraŭ multaj malfacilaĵoj, tiu historia movado de emancipo de la konsciencoj kaj de la popoloj plu etendiĝas. Freŝdate, viciĝis Nepalo kaj Bolivio en plenumo de tiu liberiga ago.

Inspirite de tiu ideo la 250 ĉeestantoj de la tutmonda Kongreso de la Liberpenso en 2005 proklamis la fondon de la Internacia Komitato de Kunligo de la Ateistoj kaj de la Liberpensuloj (CILALP).

De tiu dato, la CILALP komencis agi. Interŝanĝoj okazis, interalie per interreto. Dufoje la CILALP kunvenis la 4an de junio 2008 en Washington-DC, kaj en Londono la 7an de junio 2009.

Dufoje la diversaj ĉeestantoj konfirmis sian konsenton por ke estu decidita la bazo de fondado de nova Internacia Asocio de la Liberpenso. Ili decidis ke la plej trafaj momento kaj loko por tio estos sendube, la venonta internacia kongreso de la Internacia Humanista kaj Laika Unio (IHEU) en aŭgusto 2011, en Oslo en Norvegujo.

Tial, sin apogante sur tiu denova mandato, la subskribantoj de tiu alvoko adresiĝas al ĉiuj samideaj asocioj tra la mondo por firme antaŭeniri al tiu celo.

La subskribantoj alvokas ilin por ke ili esprimu sian opinion pri la jenaj demandoj :

1- Ĉu vi estas interesataj de la Fondo de Internacia Asocio de la Liberpenso ?

2- Ĉu vi konsentas membriĝi al la Tutmonda Kongreso de la Liberpenso kiu ekfondos ĝin en aŭgusto 2011 en Norvegujo ?

3- Ĉu vi deziras aktive partopreni la Komitaton de preparado de tiu tutmonda Kongreso ?

4- Ĉu vi volas esti regule informitaj pri la stato de la laboro ?

Anor Albert, Instruisto, membro de la svisa Libera Penso

Besson Philippe, franca Liberpenso

Blondel Marc, franca Liberpenso

Boroiu Nicolae, Asocio por Emancipado de la Laboristoj de Rumanujo

Cloutier Bernard, Humanista Fondumo de Kebekio, Kanado

Delgado Francisco, Presidento de la Laika Europo, Hispanio

Estrella T. Hugo, Prezidanto, Center for Inquiry - Italujo, Humanisto - Argentino

Eyschen Christian, franca Liberpenso

Gindrat Michel, Sindikatisto instruisto Neuchâtel, Svislando

Goeringer Conrad, American Atheists, Usono.

Gousseva Julia, Centro de edukado kaj de esplorado Praxis, Rusujo

Hodgkinson Jean, Liberpensulo de Toronto, Ontario, Kanado.

Hofer Daniel, Socialista Partio Neuchâtel, Svislando

Igwe Léo, Humanisto, Niĝerio

Johnson Ellen, Executive Director, Enlighten The Vote, Usono

Lafouge Jacques, franca Liberpenso

Laxalte Terra Elbio, Liberpensulo, Uruguajo

Lepeix Roger, franca Liberpenso

Liddle Terry, Freethought History Research Group, Britujo.

Mc Arthur Ed, Freethought History Research Group, Britujo.

 Meylan Georges, Libera Penso, Svislando

Moll Shirley, Athée Minnesota, Usono

Ozon-Iancu, Asocio por Emancipado de la Laboristoj de Rumanujo

Petersen Steve, Ateisto Minnesota, Usono

Porteous Wood Keith, National Secular Society, Britujo.

Riba Albert, Unio de la Ateistoj kaj Liberpensuloj, Hispanio

Rivière Christian, Presidento de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo (ATEO)

Robyn Johannés, Prezidanto de Unio de Ateistoj

Sankari Nina, Pollando

Susanne Charles, profesoro de la libera universitato de Bruselo , Présidento de la European Association of Global Bioethics, Belgio

Thain Richard G.L, Liberpensulo, Humaniste Kanado

Tudor Marian, Asocio por Emancipo de la Laboristoj de Rumanujo

Zimmermann Michel, Libera Penso Svislando

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio