Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 11an de marto 2011
puce La 12an de marto
puce La 13an de marto
puce La 14an de marto
puce La 15an de marto
puce La 16an de marto
puce La 17an de marto
puce La 18an de marto
puce La 19an de marto
puce La 20an de marto
puce La 21an de marto
puce La 22an de marto
puce La 23an de marto
puce La 24an de marto

La 20an de marto

Hodiaŭ okazis estrara kunsido de Japana Esperanto-Instituto en Tokio kaj dum la tago mi sidis en la oficejo, do mi ne havas multajn informojn pro rakonti.
La trajnservo ĉe mia urbo ne funkciis, do frumatene mi iris al pli granda urbo, biciklante 30 minutojn. Dume mi vidis multajn aŭtomobilojn viciĝi por benzino. Sur la ŝildo de la benzinstacio estis skribita “Elĉerpita” por benzino kaj petrolo.
La trajnservo al Tokio estis tre bonorda krom unu afero : 4 minutoj da malfruiĝo. Certe tiu malfruiĝo tute ne estas grava por ĉiuj pasaĝeroj, sed la konduktoro ripetis pardonpeton ĉe ĉiu stacio. La japana socio estas tia, kaj eĉ en tia preciza socio okazis nuklea akcidento.

Hodiaŭ mi prezentos al vi retmesaĝon de esperantistino loĝanta en la urbo Tagaĵoo damaĝita de la cunamo.

Ĉiun tagon mi viciĝas antaŭ la vendejoj por aĉeti magran kvanton da varoj. Hodiaŭ mi povis aĉeti ĉe la ĵus refunkciinta vendejo pli multe ol mi antaŭsupozis. Mia edzo, prezidanto de la mastrumada organizo de nia apartamentaro, strebas por refunkciigi servojn de elektro kaj akvo.
Nia apartamentaro staras sur la forta bazo en la monteto, do preskaŭ ne vundiĝis. En nia urbo Tagaĵoo fluas rivero kaj estas granda diferenco pri la damaĝo inter la du flankoj de tiu rivero. Ni apartenas al la nedamaĝita flanko kaj loĝas sur la monteto, do nokte mi vidas la malluman distrikton detruitan de la cunamo, kaj mi havas eĉ peksenton.
Mia filino, kiu laboras en la oficejo por helpi ĉinajn trejnatojn, estas tre okupita. Ŝi devas zorgi pri tiuj, kiuj volas reveni hejmen laŭ la admono de la ĉina registaro, kaj helpi izolitojn en la trejnejo apud la monto Kurikoma.
Ŝi ĉagreniĝas pro la morto de sia amikino en la cunamo. Krome la patrino de tiu amikino malaperis. La familianoj petas, ke oni ne kremaciu ŝian amikinon ĝis la patrino estos retrovita, sed tiel multe da homoj mortis, ke oni ne akceptos tiun peton. Tio pli ĉagrenas mian filinon.
La unua mesaĝo al mia filino estis de s-ro Senecal en Francio. Li demandis ŝin pri la situacio de esperantistoj en la gubernio Mijagi, sed pro ŝia okupiteco kaj malboniĝo de komunikada situacio la kontakto interrompiĝis.

JasuFloroj20110320

Kiam mi revenis hejmen, vidiĝis la bela plena luno. Ĉu ĝi vidas la suferantojn ? Ĉu ili vidas tiun belan lunon ? Malgraŭ la granda katastrofo, printempo paŝon post paŝo maturiĝas kun belaj floroj de umeo. Baldaŭ venos novaĵo pri ekfloro de sakuro en la suda insulo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio