Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Enkonduko al la reta eldono de ILI de Bergiers (fare de Vinko Markov)
puce MALLIBEREJOJ (el "ILI" de Bergiers)
puce BATALOJ (el "ILI" de Bergiers)
puce ESPEROJ INTERMITAJ (el "ILI" de Bergiers)
puce VOĈOJ (el "ILI" de Bergiers)
puce Enkonduko al la originala eldono "ILI" de Bergiers (fare deDimitriv SNEĴKO)
puce Antaŭparolo de la aŭtoro Bergiers pri "ILI"
puce NIGRA KIRMESO (el "ILI" Bergiers)
puce STRIKA SCENO (el "ILI" de Bergiers)
puce GARDOSTARANTA (el "ILI" de Bergiers)
puce FORIRO (el "ILI" de Bergiers)
puce LA ALIAJ (el "ILI" de Bergiers)
puce SUFERI (el "ILI" de Bergiers)

MALLIBEREJOJ (el "ILI" de Bergiers)


Al Boris Kinelowsker.


Ĉio estis kvieta, nur mia propra voĉo reefikis je la muroj. Mi estis faleginta, ne plu povonte longdaŭre ribeli en la ĉelo. Tiam mi ekvidis tute supre, rekte antaŭ okuloj miaj, kvadraton grizan en la pano, etan blankaĵon, iometan... ĝi estis la klareco de l’ tago. Tiam mi ekspiris tiel bonege.’’
Knut HAMSUN.


Stangoj, Baroj, Soleco. El malproksime, el tute malproksime muzikaĵo : ĵazario. Mokemo. Tam-ta-ta-tam... Homo pensadas. Bruo de intermiksitaj ŝlosiloj. La provoso. Porcio da pano. Rigardo neŭtrala, neŭtralo malestima... “ Tiuj malliberuloj !’’


Estis la 1a de Majo. Suno milda, tre milda. Tago festa : tago revoluciema. La muzikistaroj, la brustoj, la virinoj, la geinfanoj, ĉiuj kriis voleme tiun ribelon. Estis la mastrostriko. Dekmil laboristoj sen pano.. Ekonomia krizo... Mon-Stabiligo. Stabiligo de la malsato... Kaj la proletoj kantis. Iliaj vizaĝoj, iliaj okuloj, ilia marŝmaniero esprimis koleron ilian. “ Stariĝu, Proletaro ! ’’ Ruĝaj flagoj... Venu la Revolucio. La rubandoj petis Panon kaj Rajtojn. La rajto al la Vivo, al la Suno. Stariĝu fratoj en mizero dronantaj. Kaj la solena irado daŭris, malhela, sed ruĝa, ruĝe malhela, kvazaŭ sango nokte. La burĝoj, malantaŭ la kurtenoj, rigardis malame tiun manifeston kaj montris unu al la alia, cinike kaj kontente, ian kriplaĵon de manifestanto : “ Jen, rigardu tiun ĝibulon, kiom komike li aspektas ! La pugnon tenditan al la fenestroj, la junularo pasas. La junularo pasas... “ Ni nenio estas, ni ĉio estos.’’ Forto kaj Venĝo. Estis la 1a de Majo.


Disiĝo. Bruoj. Policisto renversis per batego manifestanton kiu eble estis tro klare montrinta sian malestimon. Interpuŝo. Indigno. Homoj, homo. Jen ! La policisto falas.


La homo. Malliberejo. Kolero pro sia senpotenco.


Sed en li, aliaj sentoj, pli intensaj, pro subpremado, estiĝis. Kiel esprimi ? La materio estas jena, ĉie ĉirkaŭ li. Kaj tamen ekzistas io alia. BALDAŬ, li pensas. Kaj li malŝatas... Li pensas pri aliaj malliberejoj. LIA malliberejo : la moralo. La malliberigo : la kutimoj, la socia ordo. Kaj jen :


Ĉiutage nepris post la ordinara laboro gajni kroman salajron kiu permesas ion pli manĝi... La klavoj nigraj kaj blankaj. Pim, pim, pum, do, re, sol... Kaĝo kaj antaŭ tolaĵo, vasta tolaĵo blanka. Nigraj desegnoj sinsekvas. Rakontoj amaj, klaĉoj mondumaj, aventuroj policaj. Krrrrrrr... Malantaŭ, homoj, viroj, virinoj, geinfanoj, ĉiaspecaj, eĉ hundoj kiuj ne ĉiam restas silentaj... La artisto plenumas sian laboron. Pim, pim, pum... Li oscedas. Labortagoj dekkvinhoraj. Kutimo kaj kunestaĵo : La piano kaj la ekrano. Stranga estus senmuzika projekcio, ĉu ne ? Kaj verdire, inter tiu nigra ĉeestantaro, kiom da personoj rimarkas la muzikon ? La geamantoj eĉ ne priatentas la intrigon... La intrigo estas intrigo ilia. Manludoj, kisoj,karesoj sur kaj sub aĵoj. Maljunulo proksimiĝas al knabo ; li metas sian manon sur la genuon de la infano, diras al li kelkajn vortojn. La knabo rigardas lin. La konversacio... Ci ricevos monerojn, ni kune amuziĝos... La pianisto ŝvitas... Venu la fino ! La dekunua, vespere.


La stratetoj. Venu, amiko kara ! Negliĝo malfermita. Klinita el la fenestro de la bordelo ; la mamoj estas videblaj je la reflekto de la lanterno apuda. Venu, do ! La viro estas kutime sola. Liaj suferoj. Alvolupta sopiro : li eniras. Malliberejo de la virino. Ŝi estas ĉarma ; ŝi montras artifiketojn. Ĉu ci konas tiun manieron ? Ĉu ci bone amuziĝis ? Ci revenu baldaŭ ! Estas numero 30, ne eraru ! La viro rigardas la inon. Li pensas : Kiel ĉio tio estas simpla ! La virino komprenas la simpation de la kliento... Estas jam tre malfrue ; certe tro malfrue por trafi novan viktimon, Restu kun mi, mia amato ; mi ne estas malhonesta. Kaj jen :


En la vilaĝo morrigora, junulino. Dekokjara. En la apuda urbeto bienposedanto, vidvo kvindekjara. Baldaŭa unuiĝo. Certe ! Tiele, la gepatroj parolis, decidis… La vidvo estas grave malsana. Negravas : ili nur devos priatenti. Tio kio gravis, estis la edziĝo. Kontraŭstaro. Forkuranta. La urbego. La laboroj : servistino, vendistino. Necesis cedi : la mastroj volis. Pasis dikulo, maljunulo. Pasis strangulo kiu volis samtempe du virinojn en la lito. La vojo ! La kalvario ! Kaj fine... infano. Nenia
patro... Admirinda justeco... Angoraj tagoj... Plie, malplie... La naturo estis favora al ŝi... Korpo rimarkinda ! La viroj deziris ŝin. Karno interesega. La trotuaro. La bordelo... Du jaroj... Konfeso farita. Malliberejo por la virino : tiu vivo.


Malliberejo, ĉie malliberejoj...


Malliberejo, ĉie malliberejoj...


Kaj tamen, malgraŭ ĉio, la ruĝa tago venos. Kaj estos finita ! Ni volas tion. Estos la Virino, estos la Viro, sed ne plu malliberuloj. Estaĵoj amemaj kaj batalemaj por la estonto kaj ne plu suferantoj kaj subpremitoj.


Ĝojo ! Espero ! Morgaŭ !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio