Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce Historio de SAT
puce SAT Bonvenon al vi
puce Statuton de SAT

Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO

elŝuti :


IHN-Junio-2006_0 :

Angle lingvo


PDF - 746.7 kio, 0 x 0 pixels

INTERNATIONAL HUMANIST AND ETHICAL UNION

1, GOWER STREET, LONDON WC1E 6HD, United Kingdom.
 + 44.20.7636.4797 Email iheu-ofice@iheu.org Website www.iheu.org

logotipo Internacia Humanista kaj Etika Unio

Registered in England number FC020642
Delegacio de IHEU ĉe UNESKO

Deklaracio de IHEU fine de la
36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO

Fondita samtempe kiel UNESKO de Julian Huxley kaj Bertrand Russell, IHEU (Internacia Unio Humanista kaj Laika) firme rediras sian respekton al la celoj de UNESKO. IHEU aprobas la esencon de ties rezolucioj, kaj interalie la daŭran strebon al la universaleco de alfabetigado, por la Edukado, la savo de la naturaj medioj, por la Scienco, por la protektado de la kulturaj ĉieŝ-heredaĵoj, por la Kulturo kaj la esprim-libereco, por la Informado.

UNESKO havu la financajn rimedojn por plenumi sian mision, por promocii la demokratajn valorojn kaj kulturon de paco. Laŭ la decidoj de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO, IHEU firme asertas ke ĝi same maltrankviliĝas kiel Sino BOKOVA, Ĝenerala Direktorino de UNESKO koncerne la anoncon ke pluraj Ŝtat-membroj ĉesigos sian financan kontribuon. Se ĝi efektiviĝos, tiu ĉesigo povus malutili la pluigon de la programoj de UNESKO, interalie pri Edukado Por Ĉiuj kaj agado kontraŭ la obskurantismoj.

Sendepende de kio okazos pri tiu grava demando, IHEU subtenas la agadojn de UNESKO por la abolo de ĉiuj diskriminacioj per edukado pri kulturo de Homaj Rajtoj, por disponigi al la estontaj generacioj la fortunon pace kunvivi kaj oponi fronte al la daŭrigado de diskriminacioj notinde koncerne la « netuŝeblulojn », la albinojn aŭ la seksajn minoritatojn. Ignorata de la religioj, ekskluzive estrataj de viroj kaj de socioj ligitaj al praaj tradicioj, la digneco de la virinoj, t.e. de la duono de la homaro, estu plene agnoskita al ili egale kiel al la viroj ; la leĝoj disponigu al la virinoj kaj al la viroj egalajn rajtojn, ĉie en la mondo interalie koncerne la edukadon, la sanon kaj la sociajn rajtojn. Ĉar la edukado kontribuas en fidon pri si mem kaj nature favorigas pli bonan komprenon de la aliaj, ĝi estu preferata por limigi la okazojn de perforto. Ni esperus ke UNESKO eĉ pli vigle substrekus la prioritaton de la Edukado.

La tri sekvantaj punktoj kiujn IHEU proponas krome defendi ne estas ĉiam sufiĉe enkalkulataj en la laboroj de UNESKO. Tamen ni opinias ke UNESKO, interregistara organizaĵo, sin honorus profiti de sia prestiĝo ĉe la Ŝtataj Membroj, por ke estu aplikataj pli homaj decidoj.

Flago de UNESKO

La unua el tiuj punktoj koncernas la agadon kontraŭ la superstiĉoj kiuj instigas al krimaj faroj. En Afriko albinoj ankoraŭ nun estas viktimoj de krimoj pro sia malsameco. En Azio, en Afriko kaj eĉ en Eŭropo, personoj supozataj sorĉemaj estas viktimoj de perfortoj … Religiaj sektoj responsas multajn krimajn agadojn, kaj foje homajn dramojn.

La dua punkto estas la abolo de la mortopuno ĉie en la mondo. La homa konscienco havas senton de hororo pensante pri Troy Davis, pri Mumia Abu Jamal, kaj pri ja multaj aliaj en la mondo …

La tria punkto estas la malpermeso de vendo kaj cirkulado de armiloj. Kiom da ŝakristoj, en kiom da landoj, riĉiĝas vendante armilojn kiuj ĉie semas minacon de novaj masakroj.

Por plenumi tiujn tri celojn, IHEU ne postulas financan kontribuon al UNESKO, sed deklaron moralan, humanisman, konforman kun la etiko kiu regas nin.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio