Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Kunveno de la Komunista Frakcio de SAT en la Augsburga kongreso - 1997
puce Konciza Raporto de la SAT-Kongreso en Alikanto - 2002
puce Kunsido de la frakcio dum la SAT-Kongreso en Beogrado
puce Kunveno de komunista frakcio en SAT kongreso 2008 8 11
puce Raporto pri kunsido de la komunista frakcio en Braŝovo (aŭgusto 2010)
puce Protokolo de la kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Sarajevo (aŭgusto 2011)
puce Kunveno de komunista frakcio dum SAT-Kongreso en Nitra 2015
puce Kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Hercbergo, 2016
puce Protokolo pri la kunveno de la komunista frakcio en Gimpo, aŭgusto 2017
puce Protokolo pri kunveno de la Frakcio en Barcelono (2019)
puce Protokolo de la KF-kunsido dum la 93a SAT-kongreso en la reto

Protokolo de la kunveno de la Komunista Frakcio dum SAT-Kongreso en Sarajevo (aŭgusto 2011)

Ĉeestis : Ron Lynn, Ed Robertson, Dinko Matkoviĉ, Tuluzanoj, Ansofi Markov, Ge-Weiss, Bernie Heinze , Japana k-do, Lino kaj Vinko Markovo, Lucette Echappé, Gaby Tréanton, Liba Gabalda

Ron : malfermas la kunsidon, memorigante ke en ĝi estas bonvenaj ĉiuj interesitaj kongresanoj, kia ajn estas ilia politika aparteno. Do, ankaŭ nekomunistoj rajtas ĉeesti kaj esprimiĝi. Aldone atentigas, ke la celo de komunista frakcio de SAT ne estas komunistigi alitendencajn SAT-anojn, sed esperantigi komunistojn. Proponas al Bernie Heinze prezidi la kunsidon.

Bernie : akceptas la prezidadon de la kunsido kaj estis iam aktiva membro de la aŭstralia kompartio.

Ron : pri la situacio en Britio. Varbado planita per vendado de esperantlingvaj marksistaj libroj dum la semajno-daŭra Komunista Universitato organizita de la gazeto Weekly Worker, eldonita de la Komunista Partio de Granda Britio (CPBG).

Anso : iam ano de komunista grupo, sed nun ne plu pagas kotizojn. Helpas materie en la organizo de la Homara Festo norde de Parizo. Mi loĝas je 10 km de Versajlo. En mia ĉirkaŭo ne plu estas organizitaj homoj.

Vinko : membro de Franca Komunista Partio kaj Internacia Marksisma Tendenco. Raportas pri diversaj poresperantaj agadoj en ĉi-tiu medio (detaloj aperas en la rubriko "Kroniko" de la septembro-oktobra numero de Sennaciulo).

Ron : granda festo en Francio tiel fama ke grupo da Britoj venas por tiu afero.

Bernie : en Aŭstralio, sama problemo pri financaj aferoj. Dum jaroj la kompartio provis en la lokaj registaroj. Malfondiĝis antaŭ 20 jaroj. Klopodis ŝanĝi la rilatojn inter la lokaj registaroj kaj la popolo. Provis subteni la medion, la problemojn pri domposedaĵoj. Nun en lokaj registaroj, tio kion ni provis starigi nun okazas. Nun fortaj mediogrupoj en Aŭstralio. Klopodo starigi lokajn komunumojn. Nun membro de grupo en sufiĉe granda ejo kiu kreskigas plantojn por la regiono. Problemoj pri abeloj. Nun la registaroj komprenas pri tio. Subtenas tiun agadon. Povas fari nun pli ol mi faris dum la komunista periodo. Akceptas ke mi estas Esperantisto. Estis membro de la kompartio nur dum mallonga periodo. Petis de mi konstrui kelon sub propra domo por presi eksterleĝan gazeton kaj fine ne deziris uzi ĝin. Nun la verda partio pli kaj pli fortiĝas. La liberala kaj la labora partio iĝas samtendencaj. Alia problemo estas ke Marks’ kaj Smith ne vidis, ke la rolo de kapitalismo estas detrui la medion. Ili detruas ĉion por profito. Ni devas konstrui novan ekonomion kaj ne batali kontraŭ la kapitalismon sed konstrui novan vivon en kiu ni interrilatas. Restarigo de rilatoj kun la kamparo. Ignoru kapitalismon kaj starigu novan socion. Se ni prenus la grandan minejon, kion ni farus el ili ? Ili tamen detruus la mondon. Nura maniero per kiu la komunista ideo povas progresi.

Ron : lastjare kritikis la rezolucion de la kongreso ĉar ne traktis ekologiajn aferojn. Estas stulte kontraŭi tion. Tial subtenas la ruĝeverdan organizaĵon. Tre pesimisma pri la estonto.

Vinko : pri atomenergio kaj AMAP-ismo [1].

Ron : antaŭ multaj jaroj vizitanto el Japanio. Li diris ke la tuta lando estas tertrema zono.

Lucette : eta ekzemplo. Mi kaj iam mia edzo aliĝis al la komunista partio. Lastan jaron mi ne plu volas aliĝi ĉar en mia regiono apud Nanto la kamaradoj ne volas cerbumi pri la atomenergia problemo. Atendas ke ili cerbumu por realiĝi.

Ron : iusence sama problemo pri aŭtomobiloj. Kamaradoj en fabrikoj ne interesiĝas pri tiuj ideoj. En Britio multaj malgrandaj maldekstraj organizaĵoj. Ĉiuj havas propran ĵurnaloj. Unuiĝo tute ŝanĝus la situacion.

Ansofi : nun la monda situacioj evoluis tiel, ke la unuiĝo ne estos inter la diversaj grupoj, sed klopodinde organizi ĉiujn en internacia organizo.

Ron : Weekly Worker deziras iĝi eŭropa komunisma partio. Ĉu estas ideoj por la estonto de la frakcio ?

Bernie : bona demando, ĉar kion la komunismaj ideoj povas fari nun ?

Anso : pensas ke oni devas plu batali kontraŭ la kapitalismo. La danĝereco de la teĥnikoj venas ĝuste de la fakto, ke la kapitalistoj progresigas la teĥnikon en monprofitiga direkto. Absolute ne interesiĝas pri la ĝenerala sorto de la homaro. Por trovi ekologiajn solvojn vi devas batali kontraŭ tiu kontraŭkapitalismema sistemo. La multaj grupoj pri kiuj ni parolis estas grupoj, kiuj ne plu scias kio estas komunismo, sed pensas ke necesas batali kontraŭ la kapitalismemaj ecoj de la kapitalismo.

Bernie : se ni ne plu uzas aŭtomobilojn kaj starigas novan socion, la kapitalismo ne plu povos fari la grandajn profitojn. Tio jam komencis.

Anso : malgrandaj grupoj klopodas funkcii paralele. La perdantoj en la kapitalismo foje perdas eĉ ĉion. Etaj solvoj ebligas supervivi atendante aliajn solvojn. Tio revenigas al ni la demandojn kiel interesi la homojn pri Esperanto kaj SAT. Fine, oni eble devas tion fari samtempe. Kiel komunisto nun ne plu havas aktivecon. Sed uzas mian aktivecon kadre de la sindikatoj.

Dinko : interese por mi aŭskulti viajn opiniojn. La tasko de komunista partio estas batalo por nova sociordo. En eksa jugoslavio komunista partio estis reganta. Post disfalo de jugoslavio ankaŭ kompartioj disfalis. Multaj fariĝis socialdemokratoj. Eĉ naciistoj inter la gvidantoj, nun daŭre ĉe la povo.

Ron : opinias, ke sen solvo de la ekologiaj problemoj ni ne havas oportunon por solvi la politikajn problemojn.

Dinko : naskiĝis en la reĝa jugoslavio. Poste socialismo kaj nun kruda kaj kruela kapitalismo. Eĉ laborantoj ricevas salajron kun sesmonata malfruo. Mi ne komprenas kiel familio povas vivi sen salajro. Ankaŭ tiuj problemoj por sano.

Daniel : tute konsentas kun la diroj de Dinko. La rolo de la kompartio estas ŝanĝi la socion kaj paroli pri sociaj problemoj. Amasoj de aliaj tre gravaj problemoj. Sed nia rolo estas trakti la sociajn problemojn. Ni estas komplete perditaj ĉar ne plu havas ideon kion fari post disfalo de komunismo en la tuta mondo. Klasbatalo daŭre ekzistas. Ni devas ankaŭ trakti tiujn problemojn. Ni devas paroli pri aliaj problemoj.

Anso : aŭ pli ĝuste kune.

Daniel : ne forgesu nian ĉefan rolon.


[1AMAP (franclingve : Association pour le Maintien d’une Agriculture Paysanne) estas Asocio por Konservo de Kamparana Agrikulturo. Vidu en vikipedio :
 komunum-apogita agrikulturo

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio