Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Al Donjo
puce Al ribelulino
puce Balkonio
puce Biletkontrolo
puce Boksisto kun floro
puce Dum ni en taverno sidas...
puce Ekvilibro
puce Elektu vian vojon kun prudento
puce Esperanto eĉ sen futuro
puce Estu mojosa !
puce Eĥoton’
puce Fino de heliko
puce Horloĝkukolo
puce Kio gravas ?

Povra poeto

rimpoemo



Hans-Georg Kaiser
Povra poeto


Povra estas mi, poeto,
sub kovrilo pro la frid’,
sed mi pensas pri soneto,
pri la poezi’ kun fid’.

Ĉar tre pluvas tra l’ tegmento,
pendas super mi ombrel’,
sed mi estas ne sen dento,
sciencema, fil’ de bel’.

Interlipas mia plumo,
mi serenas sen suflor’.
Libroj planke por cerbumo.
Sankte brulas mia kor’.

Povra estas mi, asketo,
kaj mi kuŝas sur matrac’,
apud vando sen tapeto,
sed mi verkas kun aŭdac’.

Homoj stultaj laŭte ridas,
kiam tiaj vidas ĝin.
Ili nur pri mono fidas.
Tial kraĉas do sur min.

Povra estas mi, poeto,
sed cezar’ de l’ fantazi’.
Eĉ por domo aŭ buĝeto
mi ne volus esti vi.

Rimarkoj : Kiom ofte oni jam ridis pri tiu Spitzweg. Sed, se la floristoj nun volas rigardi, kiel aspektis tulipoj kaj rozoj en lia tempo, ili plej fidas al Spitzweg, kiu tute ne estis revulo, sed sciencema apotekisto kaj pasia ĝardenisto. Li pentris florojn kaj multajn aliajn aferojn tute precize. Nur nun oni ekkomprenas, ke li estis pli ol pentristo de idiliaj mondoj. Eĉ aktiva revoluciulo en 1848 li estis, kaj krome poeto. Plej fama li estas kiel granda okuluma pentristo-artisto, sendube ! Kaj kia malstreĉita homo ! Liaj bildoj estas plenaj de humuro, kaj samtempe ili pensigas nin, eĉ dialektike provokas nin. Tiel, kiel lia plej konata bildo faras tion : „La povra poeto.“ En la unua momento ĉio ŝajnas esti klara pri la bildo, sed kies pozicion li prenas efektive, tiun de mokulo pri tiaj poetoj, aŭ ĉu li estas ilia admiranto ? Ĉu estas memportreto ? Nenio simple per jes aŭ ne respondeblas, se oni ekkomprenas la geniulon Spitzweg.

Hans-Georg Kaiser
Armer Poet


Arm bin ich und lieg’ im Bette,
denn im Zimmer ist es kalt.
Doch ich schreibe hier Sonette
über Schmetterling und Wald.

Weil es regnet unterm Dache,
hängt gleich über mir ein Schirm.
Nun, ich bin ganz bei der Sache
und im Reich der Dichtung firm.

Halt’ in meinem Mund die Feder,
schreibe heiter voller Scherz,
neben Büchern dick in Leder.
Heilig brennt mein Dichterherz.

Arm bin ich, es fehlt die Knete.
Besser geht es Hund’ und Katz’.
An der Wand fehlt die Tapete.
Doch ich feile an dem Satz.

Spöttisch lachen viele Leute,
wenn sie mich Poeten seh’n.
Nur das Geld bewegt die Meute,
wollen andres nicht versteh’n.

Doch ich bin von eigner Sorte,
ein Caesar der Fantasie.
Nicht für Geld und gute Worte
möcht’ ich einmal sein wie sie.

Spitzweg
Spitzweg : bidermajra honestulo kaj revoluciulo



 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio