Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Blanka libreto de laikeco
puce Germanaj eklezioj prirabas siajn perditajn ŝafojn
puce Klerikokratio en Kroatio
puce Laikeco kaj neŭtraleco rilate religiojn
puce Tereza Sabatier : Laikeco kaj religioj en Francio
puce Travivita laikeco en Francio
puce Voldo Glazunov (7347) : Sanktulo eksigita

Tereza Sabatier : Laikeco kaj religioj en Francio

artikolo

Nuntempe en Francio estas debatoj pri laikeco. Tio devenas de la fakto ke de kelkaj jaroj estas junulinoj kiuj volas en lernejoj surmeti vualon surkapen por respekt islaman dikredon. Niaj lernejoj estas laikaj (ekzistas ankaŭ certaj lernejoj kiuj estas privataj kaj sekvas diversajn dogmojn. Eĉ ili estas mone helpia de la ŝtato se ili sekvas la ofi cialan programon. Tie ili povas havi apartajn kondutojn religiemajn).

Do la regulo en laika lernejo estas ne surmeti videblan religiajn insignojn (eĉ politikajn). Tamen, neniu diras ion al tiuj kiuj surmetas etajn juvelojn kiel kristanan kruceton, aŭ signojn de aliaj religioj.

Certaj knabinoj rifuzis demeti sian vualon. La lernejo rifuzis akcepti ilin. La familioj protestis. Eĉ la ŝtatkonsilanto diris, ke oni ne devas malpermesi al tiuj junulinoj iri lernejen pro vualado.

La problemo kuŝas en la fakto ke vualo estas tre videbla signo (foje la junulinoj eĉ rifuzas gimnastiki) kaj oni konsideras, ke tiu vualo estas samtempe signo de mallibereco por la virinoj, kiuj estas devigataj de la viroj surmeti tiun vualon. Oni diras ankaŭ ke kiam oni vivas en iu lando, oni devas konsenti kaj alkutimiĝi al la enlandaj kutimoj. Fakte en Francio, ĉiu rajtas havi sian kredon. Sed en laikaj lokoj, oni devas respekti ĉiujn ideojn (eĉ de la nekredantoj). (En Pariza urbodomo estas virino kiu ne surmetis vualon dum sia unua provperiodo kaj kiu tuj surmetis ĝin kiam ŝi estis dungita. Plie, ŝi rifuzas manpremi manon de viroj por saluti ilin. Nuntempe oni ŝin provizore forigis de la laboro kaj estos proceso ĉe labor-juraj instancoj).

Samtempe estas viringrupoj de arab-islam-devenaj knabinoj kiu nomiĝas « Nek putinoj nek subiĝantinoj » kiuj postulas liberecon en la elekto sed ĉefe rifuzas ke oni konsentu pri frekvento de laikaj lernejoj kun vualo surkape. Ili diras ke se oni tion ebligas, tuj oni devigos ilin surmeti tiun vualon eĉ kiam ili malkonsentas.

Grava enketo estis farita de iu grupo de elstaruloj kiuj intervjuis multajn homojn : verkistojn, sportistojn, artistojn, simplajn homojn, politikistojn,juristojn... por havi ilian impreson kaj decidi, ĉu necesas nova leĝo por pritrakti la aferon. Ili fi ne proponis ke oni faru leĝon, kiu indikus ke neniu videblega signo de religio estu (granda kruco, vualo,vertoĉapo, ktp). Plie ili proponas novan senlaboran tagon por la islama kaj la juda religioj en la lernejoj (al tiu lasta propono,multaj reagas malfavore, estas jam multaj senlaboraj tagoj, kaj lastatempe la regantoj decidis nuligi iun de Pentekosto).

Foje oni opinias ke eble estas tro da bruo ĉirkaŭ la problemo de vualo kaj ke tio instigas al aparte bruaj reagoj. Plie, la problemo de manko de laboro foje tuŝanta pli la arabdevenajn familiojn estas grava. Grupoj de laŭdire, ekstremaj islamanoj alvokas al manifestado kontraŭ tiu leĝo kaj diras ke tio estas atako al religia libereco Eĉ en multaj islamaj landoj estas protestado antaŭ la francaj ambasadejoj kaj en Usono, kiuj nuntempe multe baraktas kontraŭ franca sinteno dirante ke en Francio ne plu estas religilibereco. Ili ne vidas la diferencon inter libera elekto de privata religio kaj la franca sinteno rifuzi ke laika spaco de la lernejo estu loko de religipropagando anstataŭ libera loko en kiu oni tolereme respektas la ideojn de ĉiu. En Francio ĉiu povas havi sian kredon. Nur certaj sektoj estas malpermesitaj (sekto = kiu ne respektas liberecon de iu forlasi la grupon aŭ kiu trudas siajn anojn al malleĝaj aŭ danĝeraj agoj).

Tutcerte la temo estas foje rebatita en la ĉiutagaj diskutoj de multaj personoj kaj oni devos sekvi laevoluon por vidi ĉu tiu leĝo ebenigos aŭ ampleksigos la problemon.


 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio