sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Ludo De Brabander : Nov-Koloniismo (artikolo)



La novaĵo aperis meze de aŭgusto - do, en epoko politike vakua - ie kaŝita en Flandra gazeto. Ĝia titolo : “Thomas Foley nova estro privatigo-programo en Irako”. Artikoleto tute ne por la unua paĝo, ankaŭ neniu informo en radio aŭ televido. Banala informo, kvazaŭ seninteresa sciigo kiu duonkaŝe klopodis vualigi unu el la plej skandalajn eventojn de la lastaj jardekoj. En Usono laŭdire nur “The Boston Globe” kaj iu loka gazeto iomete pritraktis la aferon. La informo pri la estrigo de Foley estas rara, ankaŭ debato pri ĝi apenaŭ ekzistas. Eĉ neniu debato en Unuiĝintaj Nacioj kaj en la Usona parlamento. Amare ni do konstatu ke preskaŭ neniu maldormas pro tia elmontro de pura nov-koloniisma politiko.


Tamen neniel temas pri afereto. La eksa parlamenta prezidanto Foley estis komisiita de prezidento Buch por privatigi 194 ŝtato-entreprenojn en Irako. Foley ja estas sukcesplena konsilanto de la gravega investo-banko, nome la ‘Carlyle Group’ kiu i.a. provizas la armilarindustrion per ĉiu bezonata kapitalo. Tiu decido de Buŝ estas tre elasta interpretado de la rezolucio 1483 de UN kiu deklaras ke la Uson-Brita aŭtoritato devas akompani la Irakan popolon ĉe ties reformo de la institutoj kaj ĉe ‘rekonstruo de la ekonomio’. Tiu sama rezolucio ankaŭ instalis iun ‘Evolu-fonduson Irako’ en kiun oni injektis
unu miliardon da dolaroj el la ekzistanta UN-programo ‘petrolo kontraŭ nutraĵo’. La evolu-fonduso troviĝas sub la rekta kontrolo de la Usona reprezentanto Paul Bremer kaj plie havas diversajn ulojn en la estraro el
IMF kaj Monda Banko. Per tiu fonduso oni nov-liberale transformas la Irakan ekonomion kio tiel ebligas repagon de Usonaj kreditoj kaj milito-elspezoj. Kompreneble, tiu projekto metos la Irakan ekonomion sub kontrolon de eksterlandaj entreprenoj el kio plene profitos la amikaro de Buch. Marek Belka, la prezidanto de ‘Council for International Coordination’, organismo por nutri la tiel nomitan ‘Coordination of the willing’ (nome la aro da landoj kiuj iom helpis Usonon kaj Brition dum ties milito en Irako) ne povis esti pli klara dirante : “Irako fariĝos unu el la plej vastaj konstruejoj en la mondo. Kiu deziras tie entreprene ĉeesti devas jam nun loke eklabori”. La fia rezolucio de UN 1483 fakte ebligas instali en Irako iun reĝimon tre similan al tiu kiun siatempe la Britoj en Irako instalis ekde 1921 dum sia kolonia mandato. Ankaŭ tiam iu marioneta reĝimo, sub Brita kontrolo, devis ŝajnigi posedi regadpovon. Fakte la armeo kaj interna sekureco de Irako estis sub rekta kontrolo de la Britoj kiuj tiel zorgis por sekureco de siaj imperiaj interesoj.


La nuna situacio estas la sama. Surpapere ekzistas nun zorge ekvilibrigita regadkonsilio, akceptita de UN, kun administra kaj eĉ budĝeta respondeco. Sed tiun konsilion superregas la Usona ĉefo Paul Bremer kiu, laŭ koloniisma tradicio, kapablas vetoe nuligi ĉiun decidon konsilian. Baldaŭ la konsilio disponos pri armeo de haste formitaj Irakanoj kiuj devos helpi forigi ĉiun opozicion. Ankaŭ tio kopias la agadon de la eksa Brita koloniisma regado.


Dume la lando riskas droni en ĥaoson. Ĉiutage Irakanoj estas mortigitaj kaj jam mortis pro atenco pli da Usonaj soldatoj ol dum la milito mem. Ankaŭ la Unuiĝintaj Nacioj estas viktimo de atencoj. Ĉio ĉi pro tio ke la nov-konservativuloj kaj iliaj amikoj en Vaŝingtono celas nur propran profitegon. Ili tion eĉ ne kaŝas. Tuj post la milito la subministro de Defendo Paul Wolfowitz deklaris, ke la “amasdetruaj armiloj” estis nur burokrata preteksto ĉar la vera motivo por ataki Irakon estis trovi alternativon por la militaj bazoj kaj petrolo en Saud-Arabio kiu ja fariĝas pli kaj pli nestabila kaj malfidinda. La internacia juro kaj ankaŭ UN estas nuraj ludiloj enmane de la Plej Fortaj. En la nuna epoko la juro estas privilegio de ĉi lastaj. Ĉu justa mondo ? La vojo irota (r)estas longa.


trad : Alberto Fernandez por Sennaciulo, aprilo 2004


La teksto aperis en la revuo de Vrede (Paco), asocio por paco kaj justeco.