Hans-Georg Kaiser
Ĉe kuracisto Zamenhof
por karikaturo de la desegnisto
Eder Benedetti
"Doktoro mia, kuracisto !
Ĉu estas ?i inflam’ de histo ?
Jubile mi la tagojn startas.
Doktoro, ĉu mi bone fartas ?
Mi krevos tuj pro energio.
Sukcesas al mi simple ĉio.
Subite plenas mi de ?ojoj,
kurante saltas mi sur vojoj !"
Doktoro Zamenhof rigardas :
"Jen verda koro sankte ardas."
Kun ?ojo la doktoro diras,
ke ne malsano lin inspiras.
"Amik’ vi estas tute sana,
serĉado plua estus vana.
Ne estas ja malsana tristo.
Vi i ?is nur esperantisto !"
PS : Amiko Eder, kiu tiam ankora ? estis tute novbakita esperantisto, kiam li desegnis tion, tu ?as per genia intuicio la esencon, la internan kernon de Esperanto. Esperanto estas pli ol lingvo. Ĝi estas eksterordinara internacia eksperimento, kiu kreas ?ojon kaj homafablecon. Ĝi estas iniciita de eksterordinara homo kaj evoluata en eksterordinara lingvoeksperimento, anta ? ĉio por subteni la strebadon al paco. Esperanto ne estas inkubo, estigita pere de militista megalomano, sed ?i estas la preciza malo, ?i estas esperiga, homoj povas esti solidaraj, ne devige devas murdi sin reciproke. Esperanto estas sereniga, ?i spiras la spiriton de granda homafabla viro, kiu ne nur kiel esperantisto, sed anka ? kiel okulkuracisto helpis al homoj, do anka ? al klientoj, kiuj tute ne konis Esperanton. Sed ?uste de ili li estis nomata en sia lo ?kvartalo en Varsovio : "La bona doktoro". Li do anka ? ekster Esperantio estis heroo, tiel kiel alia neforgesita granda okulkuracisto, kiel Albrecht de Graefe."
Certe Zamenhof estis bonega homafabla okulkuracisto, neniu dubas pri tio. Kaj nur nokte post farita laboro kiel okulkuracisto tiu fiera viro, kiu nepre volis labori kaj ne vivi koste de aliaj a ? per donacoj, permesis al si la lukson traduki en Esperanton, la lukson verki amason da leteroj al aliaj esperantistoj ktp. , per kio li anka ? decide subfosis sian propran sanon. Sed pro tio, ?uste pro lia pasia energio kaj bonkoreco li sanigis ne nur okulojn, kio jam tute sufiĉus por esti agnoskata kiel honesta homo. Li faris eĉ pli. Li sanigis eĉ mensojn, kaj tion li faris anta ? ĉio kiel esperantisto kaj homarano, kiu postlasis al ni la ?ermon de lingvo, kiun ni uzu kaj evoluu por krei pacon. Lia plej granda espero estis, ke la muroj inter la nacioj kaj homoj falu, ke ni ĉiuj pli bone interkompreni ?u surbaze de la komuna lingvo Esperanto kaj, ke ni tial ne plu partoprenu kun huraaj krioj en militoj, kiuj dama ?as lastfine al ni ĉiuj, ĉar ili nur malhelpas la progreson de la homaro.
Nia plej granda malamiko ne estas aliaj popoloj a ? la naturo, sed beda ?rinde ofte ni mem. Kaj tio, kvankam utopioj pri pli bona kaj pli justa vivo jam ekzistis, kiam la grekoj ankora ? konkeris kun Aleksandro la tiam konatan mondon. Ĉu ni ĉiam nur son ?os pri iuj feliĉaj insuloj, kiuj ekzistas post sep valoj kaj sep montoj ? Ĉu ni iam estos pli progresintaj ol certa Robinzono, Aleksandro Selkirke, kiu vivis fortranĉite de ĉiuj aliaj sur insulo kaj ne havis kontakton al homoj ? Nu, mi esperas tion, tiel, kiel Zamenhof. Eĉ konsciante, ke mi mem certe mortos sen vidi la sopiratan planedon de l’ paco mi ja tamen scias : Se unu homo revas, tiukaze estas nur revo, sed, se multaj revas la saman revon, ?i fari ?os realeco.
Kaj ?uste tial ĉiu utopio bezonas la unuan pa ?on. Se mi ne mem ekpa ?as, kaj aliaj same tiel neagas, kiu do krom ni ? Anka ? Esperanto estas en certa senco tia utopia projekto, sed jam nun ege vivanta afero, tiel, kiel ĉiu bona utopio, kiu ?is la kompleta realigo estos ĉiam defio al ĉiuj tiuj, kiuj sentas respondecon en si. La sopiro pri komunuma socio estas granda, kaj tre tre malnova revo, kiun jam revis la prakristanoj kaj anta ? ili la ĉino Laocio kaj anta ? Laocio la prahomoj, kiuj ankora ? ne estis disigitaj en klasojn. (HGK)