Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

Rusaj chart-aviadiloj por Vjetnamujo

Reorientiĝo de la amas-turismo

Kun okuloj ruĝiĝintaj pro sia manio je opiaĵoj, la ŝoforo briligas sian ĵipon, kies karoserio pulse vibras pro surdiga elektronika muziko. Loan alvenis fulmrapide de la „fea rojo”, fluaĵo de ŝlima akvo kiu serpentumas tra okra kanjono kaj por kiu ruzaj kamparanoj postulas pagon por pasi. Liaj klientoj, tri rusaj junulinoj malabunde vestitaj, pretiĝas por provi novan altiraĵon, laŭdatan de larĝaj multlingvaj ŝildoj : rajdon sur strutoj. Kontraŭ kelkaj biletoj, knaboj akompanas ilin ĝis la pinto de majesta duno, kvazaŭ ilustraĵo de tiu „azia Saharo” elvokita en la reklambroŝuroj. Je la 17-a horo 58 la suno de la golfo de Cam Ranh adiaŭas kaj lasas post si kobalte bluan ĉielon kun rozkoloraj nuboj. Kelkaj kromaj biletoj, kaj la turistoj, sur improvizita sledo, glitas sur la sablo ĝis la ĵipo.

Jen la momento de la tago, kiun la fiŝkaptistoj de Mui Ne kaj de Phan Thiet elektas por grimpi sur siajn modestajn ŝipetojn : boatoj el vitrofibro, de kiuj ili levos siajn retojn kaj fiŝhokajn ŝnurojn peze plenajn de anĉovoj kaj kalmaroj. Iliaj infanoj paŝas sur la sablo, kun rubosako en la mano kaj kolektas plastajn botelojn, kiujn ili vendos laŭpeze al la rubejo.

Malproksime de la poeziaj terasaj rizkampoj de Mekongo, de la fama golfo de Alongo aŭ de la kolonia arĥitekturo de Hanojo kaj de Ho-Ĉi-Min-urbo, tiu fiŝoriĉa marbordo ne altiras la okcidentajn vojaĝagentojn. Kompense, iliaj rusaj kolegoj aprezas ilin kaj, kun ili, iliaj klientoj, avidaj je la malstreĉiga nenifarado por iom forgesi la akran vintron. En Moskvo la tegmentoj kurbiĝas sub la neĝo de novembro ĝis komence de aprilo. Kaj la rusaj laboristoj ĝuas kvardek tagojn da pagataj ferioj jare.

„En tiu ĉi sezono, strange, ni havas multajn feriantojn el Kazano [ĉefurbo de Tatarujo, ĉe la rivero Volgo] kaj de Nabereĵnje Ĉelni [industria urbo je ducent kilometroj oriente de Kazano]. Vi ja prave supozas, ke ili venas por la unua fojo eksterlanden. Ĉi tie ili nur trinkas, manĝas kaj dormas. Neniom da sporto. Antaŭ ĉio ripozi !”, furiozas s-ro Ilva Suslov, korpe kiel la koloso de Rodiso. Devena el Sankt-Peterburgo, tiu tridekjarulo malfermis la unuan lernejon de kitesurf ĉi tie, je 75 dolaroj (54 eŭroj) hore. La celata klientaro ne estas tiu ĉi, sed bonstata rusa junularo, laŭmoda kaj ŝatanta fortajn sensaciojn. Tiu, kiun li renkontis, kiam li alvenis.

Li enamiĝis al Vjetnamujo en la jaro 2009. Tiam Vjetnamujo, maltrankvila pro la postuloj de Ĉinujo pri la Spratlej-insularo, [1] faris plurajn kontraktojn pri livero de armiloj kun Ruslando : ses submarŝipoj, dek du ĉasaviadiloj kaj du fregatoj menditaj inter 2006 kaj 2009. Tiu armea kaj diplomatia idilio ebligis al s-ro Suslov kaj al multaj aliaj profiti sendevigon de vizo por restado de malpli ol du semajnoj. Mi ŝatis la kitesurf, do mi venis al Phan Tiet. Kia feliĉo. Mi sentis min libera, ĉar ĉio estis disponebla. Mi revenis al Ruslando por vendi mian dizajn-studion kaj mi decidis instali min ĉi tie kun miaj ŝparaĵoj. Per tio mi havis vere la senton reprezenti la rusan kontraŭkulturon.”

S-ro Andrej Krasovsky venis al tiuj vjetnamaj plaĝoj en similaj cirkonstancoj. Tiu moskvano havas restoracion de marfruktoj. „En Moskvo mi estis kiel la aliaj : ia mola roboto. Ni laboris en niaj belaj kostumoj, kun la sola celo havigi al ni la plej belan aŭtomobilon. Klare, ĉi tie la komencoj estis tre malfacilaj. Estis nenio, nur akceptemaj fiŝkaptistoj ... kaj serpentoj.” Tiu pioniro de la rusa turismo mastrumas hodiaŭ restoracion por okdek personoj. Lia vjetnama edzino okupiĝas pri la kaso kaj regas la slavan lingvon senakĉente. Estis por ili feliĉa okazo ke du hoteloj, la Sea Horse kaj La Unique, rapide konstruiĝis vid-al-vide de ilia restoracio. Ilia bona tablo por eksterlandaj rusoj fariĝis turisma manĝejo, kun kvar logulinoj ĉe la trotuaro pretaj montri sian menuon en plasta folio ĉe la proksimiĝo de gapvagulo.

La plej unuaj hoteloj de Mui Ne kaj de Phan Thiet akceptis klientaron de bonstataj rusaj junuloj, avidaj je ekzoteco. La turisma ondego venis poste, post la popolribeloj en Tunizio kaj Egiptujo. „Ekde januaro 2011, ĉiuj rusaj ĉartaviadiloj kun celo de Tunizo kaj Kairo estis alidirektitaj al Ho-Ĉi-Min-urbo, aŭ eĉ al la iame armea flughaveno de Cam Ranh, tute proksime de la maro”, rakontas s-ro Steve Raymond, afergvidanto de la Pandanus Resort de Phan Thiet.

La unua, la agentejo Pegas Turistik, alidirektis siajn rusajn ĉartaviadilojn al Vjetnamujo. Dum ses monatoj el dek du ĝi faras ĉiutage kvar flugojn al la flughaveno de Camh Ran, je tridek kilometroj de la banloko Nha Trang. Vjetnamujo akceptis cent du mil rusajn turistojn en 2011, cent sepdek du mil en 2012 kaj ducent kvindek mil en 2013. „Trioble pli ol antaŭ tri jaroj pasigas siajn feriojn en nia lando”, fieras la semajnulo Le Courrier du Vietnam kaj ne hezitas iom pufigi la nombrojn. [2]
 Cipsoj, biero kaj ’dragon-fruktoj’ en la ĉiovendejoj

Por akcepti tiun naskiĝantan amasturismon, ducent kvindek hoteloj konstruiĝis en Nha Trang, kaj cent tridek naŭ inter Phan Thiet kaj Mui Ne, laŭlonge de dek kvin kilometrojn longa sablostrio. Tiuj Panganus, Terracota Resort, Swiss Village, Malibu, Great Coconut kaj aliaj, ekz-e Ocean Star ĉiuj proponas naĝejon apud la plaĝo, lotusbasenojn kaj oranĝecajn dometojn laŭ la koloroj de la najbara duno. En la Panganus de Mui Ne, familio de filipinaj artistoj okupas ĉiun vesperon la scenejon super la naĝejo kaj senpage interpretas la repertuaron de Lady Gaga por feriantoj ebriaj de senlimaj bieroj. Restado de dek du noktoj kostas nur inter 1.000 kaj 1.200 dolaroj (de 730 ĝis 875 eŭroj) persone, inkluzive la flugon. Paradokse tiaj hoteloj multiĝas ... por kontentigi klientaron ĉiam malpli elspezeman.

„Tiuj turistoj ne revenos, kaj ĉiufoje postsekvas vizitantoj de rusaj urboj pli kaj pli modestaj. Mi vidis iun kiu paŝis kilometrojn ĝis la fino de la urbo kun la espero trovi malpli kostajn akvobotelojn”, atestas s-ro Erik Heimans, hotelisto. Liaj konstruaĵoj, la Mui Ne Hills I, II kaj III proponas la samajn komfortajn ĉambrojn je 25 dolaroj (18 eŭroj) nokte. La kokospalmoj donas iom da ombro al tiuj, kiuj profitas liajn naĝejojn. La menuo de lia restoracio havas picojn kun kvar fromaĝoj kaj vjetnamajn nudelojn. „Almenaŭ, ĉe tiu prezo, mi malfermas la tutan jaron, dum la aliaj fermas tri monatojn en la jaro.”

La sekreto de liaj malaltaj tarifoj ? La malproksimo. Kun sia vjetnama kunposedanto, tiu flandra belgo preferis ignori la plaĝon, transiri la ŝoseon kaj proksimiĝi al la domoj de fiŝkaptistoj por konstrui siajn malmultekostajn hotelojn ekde la jaro 2010. Sed oni devas paŝi ducent metrojn por atingi la plaĝon : neakceptebla por la novaj rusaj turistoj, eĉ por la ŝparemaj. Do, li devis allogi apartan klientaron, kiu preferas organizi siajn ekskursojn mem kaj kiuj deziras ‒ en certa mezuro ‒ esti apud la enlandanoj. Li luas motorciklojn je 10 dolaroj tage por eviti al siaj vagemaj gastoj la tro signalizitajn ekskursojn. „Antaŭ kelkaj tagoj, kelkaj knaboj atendis ilin ĉe la pinto de la duno kun dikaj ŝtonoj. Ili postulis 10 dolarojn por ke ili lasu ilin trankvilaj. Tiuj infanoj ne estas fiaj, sed ili faris al si tre cinikan bildon de la eksterlandaj vizitantoj.” En ĉiuj liaj ĉambroj, super la kroma fridujo, pendas ŝildo kiu petas la klientojn ne donaci monon al infanoj.

Malgraŭ ĉiaj dulingvaj indikoj, ofte okazas ke la rusaj turistoj stumblas super lingva obstaklo. En la vendejoj la klientoj kaj la vendistoj regas la anglan nur rudimente. „Antaŭ nelonge, klientino furiozis ĉar ŝi diris ripete „rabaton, rabaton” al la kompatinda vendistino de mansaketoj, kiu ne komprenis. Ŝi estis konvinkita ke la vjetnamoj parolas ruse kaj ke tiu vendistino primokas ŝin”, suspiras s-ino Touna Nguyen, mastrino de la restoracio Vostok-Zapad („Oriento-Okcidento”). Ŝi devis interveni por trankviligi la mensojn. „Sed oni devas ne troigi la streĉiĝojn. Niaj rilatoj estas bonkoraj ... dum regas la ludo en kiu ĉiuj gajnas.” Ĉiukaze, zorgema por eviti tiajn incidentojn, la turisma lernejo de Nha Trang venigis rusajn instruistojn de la Centro de Ruslando por la scienco kaj la kulturo de Hanojo por ke ili instruu ĝiajn okdek du lernantojn.

Al la komunikaj problemoj aldoniĝas infrastrukturoj de malegala kvalito. Vid-al-vide de la kvarstelaj hoteloj, la restoracioj kaj butikoj pri memoraĵoj de la avenuo Nguyen Dinh Chieu troviĝas parte sur detruitaj trotuaroj, kiuj estas kelkfoje surŝutitaj per rubaĵoj, el kiuj satiĝas la ratoj. La maloftaj ĉiovendejoj proponas la saman monotonan triopaĵon de lamenigitaj fritterpomoj („chips”) Pringles, bieroj Heineken kaj drakofruktojn je prezoj 30-elcente pli altaj ol en la ĉefurbo.

Krome estas ankaŭ la demando, kiu regas la hotelojn. Kvankam oni nombras oficiale kvarcent rusojn kiuj vivas konstante en Mui Ne kaj en Phan Thiet, nur la vjetnamoj ĝuas la uzrajton de la grundo, ĉar la ŝtato restas proprietulo de la grundo : privata proprieto ne ekzistas. Aliflanke ankaŭ la diasporuloj povas ekspluati tiujn grundojn : la Viet kieu (transmaraj vjetnamoj) estas, laŭ la fontoj, inter du milionoj sepcent mil kaj kvar milionoj da homoj, el kiuj sesdek mil ĝis cent kvindek mil loĝas en Ruslando. „En Francujo, multaj el ni akiris la francan ŝtatanecon, kaj malfacilas pruvi nian apartenon ĉe la instancoj. La vjetnamoj de Ruslando aŭ de Ukrainujo neniam povis ŝanĝi sian ŝtatanecon, sed ekde la perestrojko, [3] ili riĉiĝis per ĉia komerco. Al ili, Vjetnamujo okulumas ame”, klarigas s-ro Hai Nam Nguyen, prezidanto de la Asocio de vjetnamaj aferistoj en Francujo.

Kiam ili estas surloke, la vjetnamaj grundluantoj kaj la eksterlandaj hotelistoj devas rapide adaptiĝi al la arĥaiĝintaj praktikoj de lokaj oficialuloj, kiuj estas surprizitaj de la rapida kresko de tiu ekonomio de servo. „Oni devas akcepti ke oni malfermas sian hotelon kaj dungas personaron sen eĉ esperi akiri permeson. En tiaj kondiĉoj mi vidis eksterlandanojn kiuj tiom malbone fartis ĉe tiaj praktikoj, eĉ se ili havis bone faritan komercan planon, ke ili restis eĉ ne ses monatojn”, klarigas s-ro Heymans. En Vjetnamujo, nur unu transakcio de grundo el kvin estas registrita, kio senigas la urbojn je gravaj impost-enspezoj.

Kiam la aferoj funkcias, oni devas ankaŭ montri sin larĝanima al la diversaj kaj malsamspecaj oficistoj. La turistoj kun motorciklo de Phan Tiet estas senpunaj koncerne sian stirmanieron nur per „donaco” de po 50 dolaroj por ĉiu veturilo, kiun iliaj hotelistoj ĉiumonate pagas al la loka polico ‒ laŭ la hotelisto tio estas kutima praktiko.
Allogi la membrojn de la diasporo

Pli sude, fine de la golfo, la malgrandaj fiŝkaptistoj de Duc Long ĝojas ke ili evitis la amasturismon. Ili dankas sian provizoran saviĝon al la ventpuŝoj kiuj, de sunleviĝo ĝis sunsubiro vipas iliajn dometojn el brikoj, kaj kunportas amasojn da turismaj forĵetaĵoj. En la centro de la vilaĝo, je konkoĵeto de plaĝo, kiun ili vidis transformiĝi en rubejon, la viroj ludas kartojn sub gudrita tuko, dum iliaj edzinoj flikas la fiŝretojn fajfante. Iliaj infanoj siavice ne vere bezonas kolekti plastajn botelojn ĉe la akvorando : „La maraj motorskutiloj kaj la boatoj de marskio de la rusoj fuĝigas la kalmarojn, kiuj venas ĉi tien por protekti sin, ĉar ĉi tie estas pli trankvile. Nokte, ĉe la lumo de la steloj, ni devas nur simple kolekti ilin”, konfidas al ni s-ro Hoang Nam, dum li estas okupata dismeti siajn kappiedulojn en la suno. Kiam ili estas sekaj, li vendos ilin kiel logaĵojn por skombroj al vojaĝanta komercisto.

Por s-ro Hai Nam Nguyen, „Vjetnamujo daŭre pekas per malbona kvalito de siaj infrastrukturoj, de siaj voja kaj fervoja retoj. Pro tio tiuj, kiuj venas unufoje, ne revenas”. Li kredas pli „pri la naskiĝo de la turisma merkato de la Viet kieu”. La membroj de la diasporo, kiuj plejparte forlasis la landon en la 1970-aj jaroj, laŭ li, profitus de Mui Ne, Phan Thiet kaj Nha Trang por pasigi pacan pensiulecon. „Eĉ se ili foriris pro politikaj kialoj, oni akceptas ilin hodiaŭ tre pozitive. 65 elcentoj de la vjetnamoj havas malpli ol 35-jarojn : ili ne spertis la turmentojn de la nacia historio.”

La ministrejo pri turismo vidas pli malproksimen. Ĝi postulas „intensigi la investojn en la konstruado kaj plibonigo de la infrastrukturoj kaj samtempe diversigi la proponatajn produktojn kaj servojn, por altiri pli da vizitantoj”. Per valorigo de siaj lokoj de ferirestado la lando povus tiam akcepti ĝis miliono da rusaj turistoj jare. [4] Sendepende de la flago de siaj vizitontoj : la ĉemaraj fiŝistoj ne baldaŭ ĉesos vidi fluantan betonon.

Jordan POUILLE.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio