EKDE LA KOMENCO de la 17-a jarcento, Anglio komencis komerci kun Hindio, pere de la East India Company, la Angla Kompanio de Orienta Hindio. [1] Tiuj rilatoj evoluis dum la posta jarcento, kun la malforti ?o de la mogula imperio. Por protekti siajn komercajn kaj geopolitikajn interesojn kiel sian rajton ekspluati la mineralajn resursojn, la Kompanio decidis rekruti indi ?enajn soldatojn kaj konkeri teritoriojn.
La volo de la brita dominado en la regiono atingis alian dimension, kiam nova grupo de tories (konservativuloj) enpotenci ?is en Londono fine de la 18-a jarcento. Nomumita ?enerala guberniestro, Lordo Richard Wellesley, pli a ?a frato de la duko de Wellington, nomis tiam sian ofensivan politikon forward policy ("politiko de progreso"). Temis pri "Projekto por la nova brita jarcento". Lordo Wellesley a ?digis sin klare ke li volas valorigi la anta ?rangecon de Anglio super ĉiuj e ?ropaj rivaloj, aparte super Francio, kaj ke estus pli bone, en unueaga maniero, renversi la islamajn re ?imojn malamikajn al la kreskanta hegemonio de la Okcidento.
Kiel kutime, en la konservativa gazetaro esprimis sin multaj voĉoj favore al tiu maniero. La marionetaj islamaj aliancanoj, kiuj en realo ebligis al la brita imperio direkti siajn aferojn, povis ankora ? resti, sed tiuj registaroj, kiuj povus oponi la avancojn de la krono, devus esti ne plu tolerataj.
Estis nenia dubo ke la unua celo estis diktatoro, la sultano de Mizoro (la hodia ?a Karnatako Tipu Sahib, kies familio uzurpis la potencon per la armeo. Se kredi fontojn proksimajn de la registaro, tiu suvereno estis "kruela kaj senkompata malamiko", "maltolerema bigoto", "furioza fanatikulo" kiu havis "konstante en sia bu ?o minacojn de ?ihado". Oni akuzis lin anka ? esti "suvereno maljusta kaj tiraneca"... kaj "mallojala intertraktanto".
Wellesley alvenis en Hindio en 1798 kun la misio anstata ?igi la sultanon de Mizoro per marioneto subtenata de la Okcidento. Sed li devis anta ?e pravigi politikon kies celo estis programita. Wellesley komencis per mobilizado de siaj fortoj - militaj, logistikaj kaj ĉefe retorikaj -, ĉar ĉiam malfacilas akceptigi multekostan kaj kontestatan militon. Kaj per kolektado de fasko da pruvoj ?ajne nerefuteblaj kontra ? la malamiko eblis silentigi la grumblantajn antiimperiistojn kunvenintajn ĉetable ĉirka ? Edmund Burke. [2]
Anekso pravigita de insida dokumento
TIEL, Wellesley kaj liaj aliancanoj lanĉis vastan kampanjon de kalumniado kontra ? Tipu Sahib, prezentata kiel perversa kaj agresema islama monstro volanta elimini la Britan Imperion el la mapo de Hindio. Tiu propaganda operacio malfermis kompreneble la vojon al profitodona konkero kaj al starigo de pli kompleza re ?imo. Tio ebligis al la konkerantoj kredigi ke ili redonas la landon al ?iaj legitimaj mastroj, dum en realo ili tenis firman dominadon de la Okcidento.
La britoj pasis de la forigo de minacantaj islamaj suverenoj al aneksado de la plej mildaj islamaj ?tatoj. En februaro 1856 la imperiaj trupoj eniris en la Awadh (a ? Oudh por la britoj, centra regiono de la nuna Uttar Prade ?) pretekstante ke mogula gvidanto (nawab) estas "ekscese malĉasta". Por pravigi la anekson, oni montris anta ? la brita parlamento tiom ekscesan kaj insidan dosieron ke oficiala reprezentanto implikita en la operacio kvalifikis la Parliamentary Blue Book on Oudh (la Bluan Libron de la Parlamento pri Awadh) "oficiala fikcio", "romano kun orienta rozakvo" tamen refutata "de simpla kaj konstanta fakto" : la konkerita popolo "preferas la kalumniatan re ?imon" de la nawab "al la registaro de ĉiaj konfidoj, sed profitavida, de la Kompanio". Restas ke per tiuj metodoj la Angla Kompanio de Orienta Hindio dominis rekte proksimume du trionojn de la hinda subkontinento komence de la jaro 1857.
Multaj britaj reprezentantoj favoraj al tiu politiko nomata "progresema" siavice projektis trudi ne nur siajn le ?ojn kaj siajn te ?nikojn, sed anka ? siajn valorojn. Hindio estus do lando dominata, sed anka ? elaĉetita el siaj pekoj. La lokaj kutimoj kiuj iom ofendis la kristanan senton - kelkfoje prave... - estis malpermesataj : oni malpermesis ekzemple bruligi la vidvinojn sur la ?tiparo de ilia edzo. Unu el la direktoroj de la Kompanio, Charles Grant, ne estis la sola kredi ke la Providenco kondukis la britojn en Hindion por plenumi grandajn planojn : "Ĉu ne konkludi ke niaj aziaj teritorioj estis donitaj al ni, ne ?uste por ke ni povu profiti ilin, sed por ke ni povu disvastigi, inter ties lo ?antoj, longan tempon mergitajn en mallumo, la lumon de la Vero ?"
La religiaj traktatoj de la misiistoj fortigis la timojn de la islamanoj kaj tiel kreskigis la malamikecon al la brita dominado kaj kreis politikan forton por la ĉiam pli nombraj ?ihadistoj deciditaj ĉesigi la superregadon de la malfideluloj (kafir). Ĉe la alia flanko, la ekzisto de "wahhabit-a konspiro" por rezisti al la kristanoj fortigis la konvinkojn de la evangeliistoj favore al "potenca atako" kapabla venki tiujn "fanatikajn islamanojn".
La reago al tiu iom-post-ioma reciproka per ?tupa akri ?o okazis en 1857 kun la ribelo de la sepajoj. Matenkrepuske de la 11-a de majo anta ? cent kvindek jaroj, la mogula suvereno Bahadur Ŝah Zafar estis deklamanta siajn pre ?ojn en pre ?ejo dominanta la riveron Jamuna kiam li vidis polvonubon levi ?i ĉe la horizonto. Kelkajn minutojn poste li komprenis kial : tricent kavalerianoj de la Angla Kompanio de Orienta Hindio estis sturmantaj lian palacon.
Tiuj hindaj kavalerianoj, rekrutitaj en la armeo de la Kompanio, estis la tagon anta ?e forrajdintaj de Meerut (garnizon-urbo de Utar Prade ?), post returni siajn armilojn kontra ? la britaj oficiroj kiuj komandis ilin. [3]
Post iri al Delhio por peti la imperiestron aprobi ilian ribelon, la sepajoj eniris la urbon, masakris ĉiujn kristanojn, gevirojn kaj infanojn kiujn ili trovis survoje, kaj deklaris sian maljunan imperiestron 82-jaran sia nova suvereno. Poste ili haltis ĉe Chandni Chowk, la ĉefa arterio de Delhio, kaj demandis al la lo ?antaro : "Fratoj, ĉu vi estas kun tiuj de la kredo ?" La britoj, viroj kaj virinoj fari ?intaj islamanoj - ili estis surprize multnombraj en Delhio - estis doma ?itaj, sed la hindoj konvertitaj al kristanismo estis tuj mortigitaj. Kiel estis dirite en letero sendita poste de la ĉefoj de la ribeluloj : "La angloj renversas ĉiujn niajn religiojn (...). La ? la mezuro en kiu ili estas la komuna malamiko [de la hinduoj kaj de la islamanoj, ni] devas ĉiuj unui ?i por masakri ilin (...). Nur tiel estos savitaj niaj vivoj kaj la kredoj de niaj du komunumoj."
La insurekto rapidege lavangi ?is kaj fari ?is la plej granda antikolonia ribelo de la 19-a jarcento kontra ? e ?ropa imperio. Tiel, inter la 139.000 sepajoj de la armeo de Bengalio, nur 7.796 soldatoj restis fidelaj al siaj britaj mastroj. En multaj lokoj la sepajoj estis subtenataj de la civila lo ?antaro. Abomeninda ?oj estis farataj de amba ? tendaroj.
Kvankam ?i havis multspecajn ka ?zojn kaj ?i reflektis profundajn politikajn kaj ekonomiajn malbona ?ojn, la ribelo alprenis la econ de religia milito, sed anka ? de defenda ago kontra ? la rapida enpenetro de la kristanaj ideoj de la misiistoj en Hindio. Äœi integris sin en pli ?eneralan batalon por liberigo el la okcidenta okupado.
La plej multaj sepajoj estis hinduoj. Tamen eblas fari komparojn kun la islamaj insurektoj hodia ? kontra ?batalataj de Usono en Irako kaj Afganio. En Delhio la flago de ?ihado flirtis super la ĉefa moskeo, kaj multaj rezistantoj prezentis sin kiel mu ?ahidoj a ? batalantoj de ?ihado. Tiel, fine de la sie ?o, post malapero de grava parto de la sepajoj, tiuj estis proksimume la duono de la ribelaj fortoj de la agitado-centro en Delhio, kaj inter ili estis regimento kiu estis ?urinta batali ?ismorte kontra ? la kafir kaj ne plu nutri sin, "ĉar tiuj kiuj mortas ne bezonas plu sin nutri".
La sie ?o kulminis la 14-an de septembro 1857, kiam la britaj fortoj atakis la sie ?atan urbon. Ili masakris ne nur la ribelajn sepajojn kaj la ?ihadistojn, sed anka ? la ordinarajn civitanojn de la mogula ĉefurbo. En unu sola kvartalo, Jucha Chela, proksimume mil kvarcent ne armitaj civitanoj estis mortigitaj. "La ordono estis pafi al ĉiuj", notis la juna oficiro Edward Vibart. "Tio estis veraj murdoj (...). Mi vidis multajn terurajn kaj sangajn scenojn lastatempe, sed mi esperas neniam revidi tiun kiun mi ĉeestis hiera ?."
La supervivantoj estis kondukataj al la kamparo kaj poste lasitaj al si mem. Delhio, urbo de duonmiliono da lo ?antoj, tiam vigla kaj tre evoluinta, estis reduktita al ruinoj. La mogula imperiestra familio kapitulacis pace, sed la plimulto de la dek-ses filoj de la imperiestro estis ju ?itaj kaj pendumitaj. Tri el ili estis mortpafitaj, kvankam ili estis demetintaj siajn armilojn kaj estis senvesti ?intaj anta ? siaj novaj mastroj : "En dudek-kvar horoj mi disponis pri la precipaj membroj de la familio de Timur la Tartaro, skribis la kapitano William Hodson sekvatage al sia fratino. "Mi ne estas kruela, sed mi konfesas ke mi feliĉis povi senigi la teron de tiuj kanajloj."
La kaptita imperiestro estis ju ?ata kaj akuzata - sufiĉe maljuste - esti subteninta internacian islaman konspiron kontra ? la brita imperio, kiu etendi ?is de Mekko kaj de Irano ?is la Ru ?a Fortreso (lo ?domo de la imperiestro en Delhio). Preferante ignori ke la ribelo eksplodis unue ĉe la sepajoj, tre plimulte hinduoj, la brita prokuroro argumentis ke "ni dankas la teruran katastrofon de 1857 al la intrigoj de la islamanoj kaj al la konspiro de la islamanoj". Kiel iuj ideoj kiuj impulsas la nuntempajn aventurojn en Oriento, tiuj vortoj malka ?as ridindan percepton, hipokritan kaj simplisman de la realo : la gvidantoj preferas imputi la masakron kiun ili lanĉis mem al la "islama fanatismo" anstata ? ekzameni la sekvojn de sia eksterlanda politiko.
Instruoj por Usono kaj Israelo
TAMEN, la instruoj de la sanga insurekto de 1857 estas tre klaraj. Neniu ?atas ke alia popolo venu konkeri lian teritorion, senigi lin de lia tero a ? trudi al li adopti pli bonajn ideojn sub minaco de armiloj. La britoj malkovris en 1857 kion Usono kaj Israelo estas lernantaj : nenio povas pli facile radikaligi popolon a ? ?anceli la moderan islamon ol agresa entrudi ?o. Ĉu la historio de la islama fundamentismo kaj tiu de la okcidenta imperiismo ne estis ĉiam dense kaj dan ?ere interligitaj ? Strange sed tre konkrete, la fundamentistoj de la tri unudiaj religioj ĉiam bezonis la aliajn por solidigi la anta ?ju ?ojn kaj malamojn. La veneno de la unuaj estis ofte la motoro de la aliaj.
La perforta subpremo de la sepaja ribelo en 1857 estis turnopunkto en la historio de la brita imperiismo en Hindio. Äœi signifis la finon de la Angla Kompanio de Orienta Hindio kaj de la mogula dinastio, de la du fortoj kiuj formis la landon dum la lastaj tri jarcentoj. La kadavro de Bahadur Åœah Zafar estis apena ? ?etita en anoniman tombon en Birmanio, kiam la re ?ino Viktorino akceptis la titolon de "imperiestrino de Hindio". Tio estis la komenco de nova erao de rekta dominado de la brita imperio en Hindio.
Tamen, la hereda ?o de tiu periodo estas plurrilate ankora ? vivanta, kaj eblas fari rektan ligon inter la ?ihadistoj de 1857 kaj tiuj al kiuj ni estas konfrontitaj hodia ?. Tiel, post 1857, iuj islamaj ulemoj rifuzis la Okcidenton kaj la moderajn sufiajn tradiciojn de la mogulaj imperiestroj, kiujn ili konsideris prefere kiel marionetojn de la okupantoj, kaj revenis al "puraj" islamaj radikoj. Tiel fondi ?is madrasa (koran-lernejo) de vahabita inspiro, ligitaj kun la fundamentoj de la Korano, en Deoband (en la nuna Pakistano). Cent kvardek jarojn poste naski ?is ?uste en tiuj madrasa de Deoband la talibanoj kaj la islama re ?imo plej postrestinta de la moderna historio, el kiu devenas Al-Kajdo, la plej ekstremisma islamisma movado iam ajn konata.
La historio ne ĉesas ripeti ?i : la Okcidentanoj ne nur da ?re starigas marionetajn re ?imojn, subtenatajn de iliaj trupoj, por sukcesigi siajn politikajn celojn, sed, pli zorgige, la intelektaj sintenoj favore al tiuj praktikoj ne ?an ?i ?is. Malgra ? pli ol dudek-kvin jaroj da streĉa laboro de Edward Said kaj de liaj adeptoj, la malnova orient-scienco de tiu epoko kaj ?iaj anta ?ju ?oj supervivas kun Samuel Huntington, Bernard Lewis kaj Charles Krauthammer. Sub la plumo de la novkonservativuloj la malnova kolonia bildo de la dekadenta orienta despoto renaski ?as kaj, kiel anta ?e, la militemuloj projekcias ?in sur kredema publiko kun la celo pravigi siajn imperiismajn projektojn.
Okcidento kaj Oriento spertas novan malfacilan alfronti ?on kaj dividon kiun iuj konsideras kiel religi-militon. La memmortigaj atenculoj faras, la ? ili, defend-batalon kontra ? siaj kristanaj malamikoj, kaj senkulpaj civiluloj estas ankora ? masakrataj. Kiel anta ?e, la okcidentaj politikaj evangeliistoj pretas vidi en siaj kontra ?uloj kaj malamikoj "enkarni ?intajn demonojn" kaj simplisme interpreti la armitan rezistadon kontra ? la invado kaj okupado kiel "malbonon en pura stato". Kroman fojon la okcidentaj landoj, sensentaj por la sekvoj de sia ekstera politiko, estas malkontentaj kaj surprizitaj esti atakataj - tiel ili vidas ilin - de nekonsciaj fanatikuloj. Jen instruoj plej klaraj : se repreni la famajn vortojn de Burke, tiuj kiuj rifuzas lerni el la historio estas destinitaj ripeti ?in.
William DALRYMPLE.
Vidu la artikolon kiun siatempe skribis Karlo Markso pri la raportmaniero de la brita gazetaro
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.