sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Vinko MARKOV : Iom da historio pri Zamenhof kaj Lanti


laboristaj esperantistoj el Kolonjo (1930)


Ni ĉi-jare festas jubileon pri la 140 jaroj de naskiĝo de Zamenhof kaj 120 jaroj de naskiĝo de Lanti. Tiuokaze estas oportune memorigi aŭ sciigi al ĉiuj kelkajn elementojn pri tiuj du eminentuloj.Ni ĉi-jare festas jubileon pri la 140 jaroj de naskiĝo de Zamenhof kaj 120 jaroj de naskiĝo de Lanti. Tiuokaze estas oportune memorigi aŭ sciigi al ĉiuj kelkajn elementojn pri tiuj du eminentuloj.


Ludoviko Lazaro Zamenhof naskiĝis en Bialystok, nun en Pollando, tiam en la cara rusa regno, la 15an de decembro 1859. Kiel judo li tre juna spertis problemojn en rilato kun la multlingveco, ĉar li mem loĝis en kvartalo, kie streĉe kunvivis pluraj diversaj lingvogrupoj. Li komprenis, ke la konfliktoj, foje sangaj, kiujn li observis, havas diversajn kaŭzojn. Li rimarkis, ke inter ili speciale rolas la diverseco de lingvoj kiel rimedo por malamikigaj trompoj kaj provokoj farataj kun la celo : dividi por regi. Tial li, ne pli ol 16jara, en la liceo, kie li estis brila studento, jam komencis prilabori lingvon, per kiu li celis alporti rimedon de fratiĝo kaj paciĝo inter la popoloj de la mondo. Li estis nur 19jara, kiam lia projekto estis preta por funkciado. Nur post naŭ pliaj jaroj li povis publikigi ĝin. Intertempe, li multe plibonigis ĝin kaj mem fariĝis kuracisto. Li fine aperigis la unuan libron de la nova lingvo en somero 1887 sub la pseŭdonimo "Doktoro Esperanto", kiu donis baldaŭal la Internacia Lingvo ĝian definitivan nomon. De tiam li senĉese daŭrigis sian laboron en la sama direkto, kaj dediĉis multan tempon al tradukado unuarangaj verkoj de la tutmonda literaturo, interalie la tuta "Malnova Testamento", el la hebrea originalo. Tiel li pliriĉigis la lingvon per multaj utilaj novaj vortradikoj, kaj brile elprovis ĝian vivkapablon. Multajn aliajn aferojn li faris por la Esperanto-movado, senĉese laborante ĝis sia morto, pro laceco kaj morala doloro kaŭzita de la Unua Mondmilito, sed ankaŭ, ve, pro trouzado de tabako, la 14an de aprilo 1917, en Varsovio.


Perdinta esceptan gvidanton, la movado trovis post la milito alian valorulon, Eŭgeno Lanti, naskita sub la nomo Adam en Normandio, en 1889. Partopreninta la militon kiel flegisto, li konstatis la abomenajn efikojn de moderna milito kaj observis, kiel la naciismo ebriigas la militartojn. Post la milito, li revenis en Parizon, kie li multe aktivis por la asocio « Liberiga Stelo », antaŭ ol fondi, kun siaj amikoj Louis Glodeau (Ludoviko Glodo) kaj Lucien Bannier (Luciano Banje), dum la Praga Universala Kongreso en 1921, Sennaciecan Asocion Tutmondan. Sub tiu nomo li elpensis asocion kiu funkcias sur bazo de individua aliĝo sen naciaj konsideroj, laŭ la modelo de la strukturo donita de Hector Hodler (alia junulo, kiu mortis 33jara en 1920) al UEA, kaj kiu utiligas praktike Esperanton por konduki la homaron "al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo". Tion celis Zamenhof kiam li kreis la Internacian Lingvon. Aplikante tiajn principojn al si mem, li vivigis per siaj kontribuoj la gazetojn Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo, konstante provante helpi al klerigo de siaj legantoj per siaj pripensoj, kaj ankaŭ partoprenis en la gvidado de la asocio ĝis 1933, kiam li memvole eksiĝis el siaj gvidaj postenoj, vundita de la konstantaj atakoj kaj kalumniadoj de aliaj kamaradoj. En 1938, li definitive forlasis Parizon por vojaĝi tra la mondo, kaj tiel vizitis Japanion, daŭrigis en Oceanio, poste transiris Sud-Amerikon kaj fine pendumis sin, ĉar li suferis pro nekuracebla malsano, en Meksikio, la 17an de januaro 1947.


Tiuj du homoj alportis multon al la homaro, sed ilia celo ankoraŭ ne estas atingita. Ilian laboron vi povas daŭrigi, aliĝante al SAT, vivigante ĝian Junulfakon per viaj diversspecaj agadoj kaj kontribuoj al la revuo. La estonteco dependas de vi, do, ek al viaj plumoj !


el La Juna Penso, julio 1999

Sama rubriko :


puce SZILÁGYI : Zamenhof (rimpoemo)

puce Zamenhof en la teknika altlernejo de Dresdeno

puce Vinko MARKOV : Iom da historio pri Zamenhof kaj Lanti

puce Miĥalski : La Espero

puce Zamenhof-parolado pri la neceso de unueco

puce Zamenhof pri esperantigo de propraj nomoj

puce Kaiser : Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Zamenhof respondas al tielnomataj amikoj

puce Zamenhof : Pseŭdoesperantistoj

puce Zamenhof : ALVOKO AL LA DIPLOMATOJ

puce Zamenhof-parolado el la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo




Supren