Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Murdoj kontraŭ la gazetara libereco
puce  En Venezŭelo, vojaĝo en indiana lando
puce  La ekonomiaj radikoj de la ukraina krizo
puce "Revolucio kaj ŝtato", de Paolo Persichetti kaj Oreste Scalzone
puce Afrika ekflugo, senegala marasmo
puce Agrarreformo ? Ne !
puce Al-Kaida - ĉu marko aŭ organizo ?
puce Angligo - La angla lingvo regas en la nederlandaj universitatoj
puce Antaŭ kvindek jaroj, la ribelo de la sepajoj
puce De kaj por la latinamerikanoj
puce De Novjorko ĝis Rijado - listo de atencoj (Septembro 2004)
puce Decida elekto
puce Demando de „ekvilibro”
puce Diplomatia ĥaoso ĉe flegado de Egiptujo

Kontrolprogramo „PRISM”

SEN NEPRE mastri ĉiujn nuancojn, ni ĉiuj parolas la anglan. [1]. Do, kiam la Guardian kaj la Washington Post transdonis la alarmon de sia informanto pri „PRISM”, amasa kontrolprogramo starigita en Usono de la Nacia Sekurec-Agentejo (NSA) kun la helpo de la Federal Bureau of Investigation (FBI), vasta parto de la mondo, multe pli larĝa ol la angloparolanta, sentas sin koncernata.

Post Verizon, unu el la ĉefaj telefonkompanioj de la lando, ni eksciis do la 6-an de junio, ke la interret-servoj de Paltalk, Dropbox, AOL, Google, Facebook, Microsoft, Apple, Yahoo kaj Skype siavice ankaŭ kunlaboris kun la usona milita informservo. Laŭ la informo, tiu disponas, eĉ se la nomitaj organizaĵoj neas tion, pri kaŝitaj pordoj (backdoor) en siaj centroj de donitaĵoj, ĝis povi laŭplaĉe kaj rekte elpreni ĉian informon kiun ĝi taksas utila (vojaĝojn, konversaciojn, interesojn, socian statuson ktp) por la nacia sekureco. Kelkfoje realtempe, kaj sen alia formo de procezo, kaj tion ekde 2007.

Du demandoj stariĝas tuj antaŭ tiu konfirmo de tutmonda kontrolado : la preskaŭ totala manko de ĉia kontraŭpovo kaj de instancoj de superrigardo unuflanke, manko ankoraŭ emfazita en ĵusa raporto de la UN. [2] Usono evidente profitas tiun internacian juran malklarecon pri la statuso de la personaj donitaĵoj, pro la fakto de ĝia dominanta pozicio pri la monda Interreto. [3]

Aliflanke ĝia amasa, preskaŭ kompleta karaktero. Kiu, inter la du miliardoj da interret-uzantoj, kiujn hodiaŭ la planedo nombras, povas aserti ke li neniam vizitis la supre menciitajn servojn aŭ iun el ties subservoj ? [4] Sendube parte tiuj, kiuj uzas alfabeton tro alian ol la latinan. Kaj tamen. Maniero en unua tempo relativigi sensaciaĵon, kiu ne vere estas tia : la ekzisto de la sistemo Echelon [5], jam laŭ la iniciato de la NSA, estis efektive malkaŝita fine de la 1990-aj jaroj. Kaj, post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 kaj la voĉdonado de la Patriot Act fare de la usona Kongreso monaton poste, kiu fortigis la povojn de la FBI, la prispionado de la privata vivo de la civitanoj ene de la usona teritorio kiel ekster ĝi ne ĉesis ampleksiĝi. [6] Antaŭ pli ol jaro, la magazino Wired tiel priskribis la konstruadon, sub la egido de la NSA, de la plej granda centro de kibernetika superrigardo de la mondo en Bluffdale, en la dezerto de Utaho, por la programo „stelvento”. [7] La informoj de la semajno do „simple” konfirmas la gigantan atingopovon de la „orelegoj” pri kiuj Usono disponas.

En sia gazetara konferenco de la 7-a de junio 2013, la ĉefkomandanto de la armeoj, post provi relativigi la skandalon, deklaris : „Mi pensas, ke gravas rekoni, ke vi ne povas havi centelcentan sekurecon kaj samtempe centelcentan respekton de la privata vivo kaj nulan ĝenon. Sciu, ke ni devas elekti la socion.” [8]

La prezidanto Obama formulis tre klare la aporion de la kibernetika sekureco, en la kunteksto de malsimetria milito kontraŭ la terorismo. Jen resumite, meze de la atencoj de Bostono, la dilemo de la ŝtatracio, dilemo kiu servas por pravigi tutmondan superrigardon. Kaj tio ankoraŭ ne inkludas la aliajn kibernetikajn riskojn, kiujn la sekurec-agentejoj devas anticipi ‒ nome la iranajn kaj ĉinajn informadikajn entrudiĝojn [9] ‒ kiuj ludas kiel instigoj al la panoptiko. Sed tio, kion la prezidanto ne klarigas, estas la lasta elcentaĵo : 100 elcentoj de la komunikaĵoj spionitaj. Ĉu kelkaj „solecaj lupoj” [10] pravigas la totaligan karakteron de tiu kontrolado de komunikaĵoj ? Des pli ke la suspektatoj estas ĝenerale bone konataj de la servoj, kion en Francio „la afero Merah” povis ilustri ‒ kaj la tuta problemo sidas en la lasta antaŭdiro, tiu de la ekago. Do, kial tiom da kulto de sekreto ene de demokratiaj registaroj ?

Oni povas demandi sin pri la subpremado kiu frapas la alarmantojn (whistleblower), kiuj instigis la tralikadon de konfidencaj dokumentoj taksataj de ĝenerala intereso, ekzemple Edward Snowden kun PRISM, [11] Ĉu tempa hazardo aŭ ne, la informinto de la Washington Post kaj de la Guardian, en la momento rifuĝinto en Hongkongo, malkaŝis sin en la sama momento, en kiu komenciĝis la proceso kontraŭ alia granda informinto, Bradley Manning, la fonto de WikiLeaks dum la „cablegate”. Tiu devas defendi sin kontraŭ 22 akuzoj , interalie de „interkonsento kun la malamiko” ; li povas esti malliberigita dumvive. [12]

Alia koincido, la voĉdonado, planita por la 19-a de junio 2013 en Bruselo pri la fina raporto de la Eŭropa Komisiono taskita revizii la direktivon pri la libera cirkulado de personaj donitaĵoj [13], brule urĝa dosiero por Eŭropo ne nur „en la povo de la usona spionado” [14], sed ankaŭ de la premgrupoj de la „rekta surmerkatigo” [15]

En la momento, nur kvin sliparoj de prezentado de la programo „Prism” ‒ el kvardek unu ‒ estas publikigitaj, ni do ne scias multon pri la preciza maniero, en kiu tiu tutmonda supervidado okazas, nur ke ĝi estas profunda kaj ke ĝi tuŝas laŭ la ebleco ĉiujn komunikaĵojn, telefonalvokojn kaj serĉad-arĥivojn, ĝis la aŭskultad-rimedoj metitaj sur certaj submaraj kabloj. Sed la plej interesa restas eble la media apatio, kiun tia konfirmo plej kapablas fortigi, laŭ la diro „nenio nova sub la suno”. Apatio, kiu bone konvenas por la garantiantoj de nedifinebla „interna sekureco”, ĉar ĝi garantias al ili la sukceson jam anticipe. Jam nun kelkaj agadoj prepariĝas rete, kiel la operacio „Troll the NSA” [16], kiu invitas la interret-krozantojn en kelkaj minuto sendi al si retmesaĝojn kun la ŝlosilvortoj plej taŭgaj por veni sur la ekranojn de la NSA ... La celo : ĉu testi la limojn de la prismo ? Aŭ ĉu ripeti la historion, kiel farson ? [17]

Thibault HENNETON.

Artikle tradukita el la retejo de „Le Monde diplomatique” : „Les blogs du Diplo”, merkredon, la 12-an de junio 2013

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio