|
serĉado :
|
La homoj faras sian propran historion, sed ili faras ĝin ne arbitre, ne laŭ cirkonstancoj memelektitaj, sed en senpere trovitaj kaj tradiciitaj. La tradico de ĉiuj mortintaj generacioj ŝarĝas la cerbojn de la vivantoj kiel inkubo. Kaj se ili ĝuste okupiĝas pri tio sin mem kaj la aĵojn revoluciigi kaj krei ion, kio ne ekzistis ĝis tiam, ili ĝuste en tiaj epokoj de revoluciaj krizoj alvokas kaj revekigas timeme la spiritojn de l’ pasinteco, por ke tiuj servu al ili. Ili prenas de ili nomojn, bataldevizojn, kostumojn por prezenti en tiu malnova honorinda kamuflaĵo kaj kun ĝia prunteprenita lingvo la novan mondohistorian scenon. Tiel Lutero maskis sin kiel apostolo Paŭlo, la revolucio de 1789 ĝis 1814 surmetis alterne la drapojn el la respubliko de Romo kaj la imperiestra Romo. Kaj la revoluio de 1848 ne sciis pli bonan krom parodii jen la jaron 1789 jen la revolucian tradicion de 1793 ĝis 1795. Tiel retradukas la komencanto, kiu lernas novan lingvon, ĝin ĉiam en sian gepatran lingvon, sed la spiriton de la nova lingvo li alpropriigis al si kaj libere per ĝi kapablas krei nur tiu, kiu moviĝas en ĝi sen rememorigo kaj kiu forgesas la denaskan lingvon en ĝi.
Sama rubriko :
Marks por ĉiuj (01) La unua antaŭkondiĉo de ĉiu homa ekzisto
Marks por ĉiuj (02) La homoj faras sian propran historion, sed ili faras ĝin ne arbitre...
Marks por ĉiuj (03) / Hazardo kaj mondohistorio
Marks por ĉiuj (04) La vidpunkto de la nova materiismo
Marks por ĉiuj (05) Ĉia socia vivo estas esence praktika.
Marks por ĉiuj (06) Ne la konscio determinas la estadon, sed la estado la konscion
Marks por ĉiuj (07) La komunismo ne estas idealo, sed movado
Marks por ĉiuj (08) La antagonismo inter moderna industrio kaj scienco kaj moderna mizero kaj disfalo
Marks por ĉiuj (10) La senso de l’ havado
Marks por ĉiuj (11) La fremdiĝo de la laboristo
Marks por ĉiuj (13) Necesas novaj mastroj (traduko el parolo)
Marks por ĉiuj (14) / Pri religio
Marks por ĉiuj (09) La libera evoluo de ĉiu estos la kondiĉo por la libera evoluo de ĉiuj
Marks por ĉiuj (12) Kategoria imperativo laŭ Marks