Sonja
Vesperruĝa, malgranda ino, ĉiam vigla kiel merlo, estis preskaŭ
kvindekjara kaj tamen aspektis ankoraŭ kiel lerneja knabino, svelta,
delikata, sed kun severa hardislimo en la mezo de la nigra duonlonga
hararo, kiu aspektis iom pastrineca. Sinjorino Vesperruĝa estis
konvinkita partiano de la partio SED, do de la reganta Socialista
Unuiĝinta Partio de Germanio. Ŝi centprocente kredis tion, kio estas
skribata en la gazetoj.
Sed en tiu tago la legado ne iris tiel
glate kiel kutime. La juna kunlaboranto Tomas Hagen intervokis kaj
provokis ŝin, kaj la aliaj almenaŭ per malŝataj rikanoj montris, ke ili
staras sur lia flanko en tiu afero. Spite al stranga malpermeso de la
supera enurba kulturoficejo, li sekrete partoprenis ĉe la prelego de la
fama aŭtoro en kapelo, al kiu invitis amikara societo de la evangelia
eklezio. Tomas, kiu jam pro sia nomo ne tuj kredis ĉion, kion iu diras,
estis tamen impresita de la trankvila maniero de la verkisto Heym, kiu
ne lasis provoki sin de iuj tutcertaj komisiitoj de la "organoj" de la
ŝtatsekureco.
Pro la hipokrita gazetinformo Tomas indigniĝis kaj
ne plu povis reteni sin rakonti pri la suverena prelego. Nervoze li
trafosis per la fingroj sian barbon, kiu faris lin multe pli olda ol li
estis.
Sed kiam la diskuto jam fariĝis frosta pro la akre
defendataj kontroversaj starpunktoj, malfermiĝis subite la firma kverka
ĉambropordo de la kunsidejo. Envenis svelta junulo kun brilaj nigraj
okuloj kaj blue nigra hararo, kiu en bunta ĉemizo kaj blanka ĵinzo
enŝvebis kiel bela papilio, kvazaŭ sur flugiloj de mistera vento, per
gracilaj dancistaj paŝoj. El lia afabla vizaĝo lumis la plej ĉarmaj
okuloj de la mondo, inspirantaj konfidon.
Sinjorino Vesperruĝa
ĝojis pri tiu ĝustatempa interrompo, kaj kiam ŝi pli precize rigardis la
enpenetrinton, ŝia mieno heliĝis eĉ pli. Ŝi finis la malagrablan
kunsidon kaj iris kun la neatendita gasto en sian ĉambron.
Tie ŝi petis la junulon sidiĝi. Ŝi demandis pro lia nomo kaj li respondis : „Giridhar Ĉaŭduri.“
„Kiel, bonvolu ? Ĉaŭduri, tio estas ja interesa nekutima nomo, ĉu vi estas eksterlandano ? Kie vivas viaj gepatroj ?“
„Mia
patro estas barata, do hindia diplomato, laborinta ĉe la ambasadejo en
orienta Berlino, sed nun li loĝas denove hejme en Hajderabado, li estas
bramano.“
„Bramano ? Ha jes, la fia kasto, kiu ankoraŭ nun, post
Mahatmo Ghandi, ekspluatas sian kompatindan popolon, sed pardonu, tio ja
ne estas via kulpo, kaj via patrino, kion ŝi faras ?“ interrompis lin
sinjorino Vesperruĝa.
„Mia panjo plu estas civitano de nia GDR kaj laboras kiel interpretisto.“
„Aha, tiel do“, komentis la ĉefino, videble iom trankviligita, ĉar ŝi jam antaŭtimis iujn malagrablajn komplikaĵojn.
„Kaj kion vi deziras de ni, sinjoro Ĉaŭduri, kial vi venis en nian oficon ?“ ŝi diris senemocie.
„Mi
volas antaŭ ĝusta magiista komisiono pruvi mian taŭgecon kiel magiisto.
Mi aŭdis, ke oni turnu sin en tiu kazo al la afabla sinjorino
Vesperruĝa, vi estas ja sinjoro Vesperruĝa, ĉu ne ?“ li demandis flate.
Lia
ensorĉiga rideto trafis ŝin kiel fulmo. Ŝi havis precipan emon al junaj
viroj, sen vere konsciiĝi iam pri tio, kaj tial ŝi ankaŭ ne povis
konfesi tion almenaŭ al si mem. Ŝi vivis sola, kaj tial ŝi ne spertis
pri sentoj al junuloj.
Giridhar respondis ĉiujn ŝiajn demandojn
mirige memkonscie, parollerte kaj ĝentile. Li parolis seneraran
sendialektan germanan, kiu estis sufiĉe bona por povi fariĝi parolisto
en unu el la du televidaj kanaloj de GDR.
Kaj tamen li ankoraŭ lernis en abiturklaso en la Karl Marks-lernejo en Altenburg.
Videble
li estas knabo kun granda talento, ŝi pensis. Giridhar baldaŭ elflaris,
ke ŝi havas simpation por li. Tial lia parolo fariĝis pli kaj pli
entuziasma. Je la fino li rakontis nun jam preskaŭ intime pri lia decida
unua renkonto kun la magio. Temis pri la prezentado de magiisto en la
rusa ŝtata cirko.
„Imagu“, li diris, „li forsorĉis cirkoklaŭnon
ŝvebantan en la aero. Spirhaltiga okazaĵo ! Sed la kulmino estis, kiam li
metis en kaĝon sian asistantinon, kiu ĉe tio sur manplato forflugigis
kisetojn kvazaŭ ili devus sufiĉi por mil da homoj, kaj poste ĵetis tukon
sur la kaĝon kaj dum malpli ol sekundo reaperigis la asistentinon kiel
leoninon. Imagu, sinjorino !“
Sinjorino Vesperruĝa devis iom ridi
pri la subita transformado de virino en leoninon. Kaj tial ŝi diris
ridete : „Jes ja, tian magiiston ni bezonus, tiaj virinaj leonoj mi volus
havi en nia oficejo !“
Kaj tiam ŝi aldonis jam denove pli
serioze : „Vi do volas fariĝi magiisto, sinjoro Ĉaŭduri. Nu, en tiu kazo
mi gratulas el mia tuta koro al via decido. Ni helpos vin ĉe tio, ĉar
estas nia profesia devo. Kiel ĉiu alia popolarto, kompreneble ankaŭ la
magia estas ŝatata kaj subtenata en nia ŝtato de la laboristoj kaj
kamparanoj. Tio estas cetere ne tiel kutime en nia plagata mondo, juna
viro, se oni foje lasas flanken niajn amikajn fratajn socialistajn
ŝtatojn sub la gvidado de la glorriĉa Sovetunio ! Revenu do post semajno
je la sama tempo, tiam mi povos diri jam pli al vi. Iun solvon ni certe
trovos.“
Sinjorino Vesperruĝa baldaŭ konstatis en la
interparolado kun la Centra domo por kultura laboro en Lepsiko, ke la
junulo laŭ la regularoj ankoraŭ estas tro juna por magiista ekzamenado.
La gvidanto de la centra laborkomunumo „Magia rondo“ estis skeptika kaj
malkonsilis al ŝi la antaŭtempan ekzamenadon, kiu estus tute nekutima
kaj ne tuj permesebla sen iuj pli altaj instancoj. Krome li atentigis
ŝin pri tio, ke li ankoraŭ neniam ion aŭdis pri tiu juna magiisto
Ĉaŭduri. Sed sinjorino Vesperruĝa volis scii nenion pri tio, ĉar por ŝi
la granda talento de Giridhar estis ekster ĉia dubo. Ŝi telefonis al la
ĉefo de la Centra domo, kaj tiu promesis helpi al ŝi, ĉar li konis ŝin
persone.
Pro tio, ke por la fina decido de la ekzamena komisiono
necesis ankoraŭ kelkaj certigaj telefoninterparoladoj kaj aliaj helpemaj
agoj, ŝi petis la kunlaboranton Tomas Hagen, ke li transprenu la
zorgadon de la onta magiisto. Nur la interkonsentigajn interparoladojn
kun la komisiono kaj la aliaj instancoj ŝi rezervis por si mem.
Kiam
Giridhar Ĉaŭduri revenis je la fiksita tago, la kunlaboranto Hagen tuj
akceptis lin. Ili interkonatiĝis kaj tuj ciis sin reciproke, ĉar tio
estis por ambaŭ pli agrabla. La roloj en tiu nova ludo estis rapide
disdonitaj. La adorenda Giridhar sur unu flanko, kaj sur la alia flanko
Tomas, la komprenema amiko kaj helpanto, kiu subtenas la venontan
geniulon. Ili renkontiĝis ekde nun tute senceremonie, kelkfoje en la
kafejo „Volksstädt“ apud la poŝtejo, la plej preferatan retiriĝan lokon
de Tomas, sed post kelkaj fingromontaj admonoj de la ĉefino pli ofte en
la griza kulturkabineto.
Giridhar tie ensorĉis ĉiujn kun sia
malferma karaktero. Eĉ la misfide observema kaj hezitema
financekonomistino Uta opiniis, ke li estas tre agrabla bubeto. Lia
lerta parolmaniero kaj liaj spritaj ŝercoj perpleksigis ĉiujn. La damojn
lia aspekto kaj lia ĉarmo ĉiufoje tute entuziasmigis. Estis vere
strange. Kiam Giridhar aperis, ŝvebis tuj iu orientala plezuro de la
sensoj en la ŝpareme meblitaj oficejaj ĉambroj. La burokrata leĝo de
inercio en lia ĉeesto malvalidiĝis ĉiufoje. La ĉefino ĉiam tuj ekfloris,
kiam ŝi nur ekvidis lin. Ĉiuj estis tuj pli gajaj, pli flugilhavaj, pli
parolemaj, kiam li ĉeestis. Oni interrompis la laboron kaj trinkis
sennombrajn kafojn. Oni ridis kaj ŝercis. Giridhar faris grandiozajn
prelegetojn pri la magia arto, klarigis la diferencon inter iluziisto
kaj manipulatoro, li montris kiel oni dissegas virinojn kaj ekkaptas
pistolkuglojn per la nura buŝo. Li klarigis la ŝnurtrukon kaj montris
sin ravita de fakiroj, fajrokurantoj kaj aliaj mirakloplenumantoj kaj
saltis aeren pro entuziasmo pri la ŝvebanta kuglo, kiun cetere ankaŭ li
havis en la programo, kiel li asertis memfide. Ĉion tion li rakontis en
la plej amuza babiltono, kiu indus por pajaco. Sin mem li karakterizis
modeste kiel parolantan magiiston.
Sed ju pli Tomas konatiĝis al
sia nova amiko Giridhar des pli li havis dubojn pri la vero de liaj
eldiroj. Giridhar estis certe ensorĉiga homo, sed ĉu li vere estis bona
magiisto, kiel li asertis pri si mem ? Ĉu li ne male pli similis al la
mensogobarono, kiu sur fazeolo grimpis ĝis la luno ? Giridhar, kio
bedaŭrinde pli kaj pli klariĝis, estis nur blagulo, kiu havas tro da
fantazio. Li rakontis aferojn, kiujn eĉ la plej granda fidulo daŭre ne
povus akcepti. Li frekventis laŭ lia aserto retorikkurson ĉe la plej
konata sportreportero de la lando, ĉe Hans Florian Oertel en Berlino.
Kiam li faris tion, li ne diris. En Lepsiko sur la ĉevalkurejo li
ricevis senkoste – pro bonaj rilatoj al influaj personoj – kurson por
rajdistoj. Li asertis eĉ, ke la lepsika kabaredisto Juergen Hart de la
„Akademiksuloj“ helpis lin ĉe la skribado de siaj skeĉoj. Kiam la
paciencofadeno de Tomas fine disŝiriĝis pro tiom da fanfaronado, li
demandis lin tute krude : „Diru foje, Giridhar, kiam vi cetere vizitas la
lernejon, se vi estas tiom okupita ? Kiel vi faru vian abituron ? Kaj de
kie vi prenas la tutan monon por ĉio tio, kion vi faras laŭdire ?“
Sed
Giridhar, kiel ĉiam, lerte elturniĝis el ĉio. La fanfaronadoj
kompreneble baldaŭ rondiris en la kabineto, tiel, ke oni kaŝe ekhavis la
opinion, ke la knabo estas centprocenta fabelrakontulo, kaj ke li
verŝajne tute ne povas sorĉi !
Kvazaŭ por substreki tiun opinion,
aperis ĝuste en tiu tempo plia hobimagiisto kun la nomo Popovic en la
kabineto. Kiam li aŭdis de la antaŭpreparata magiista ekzameno, li
terurigite kunklakis la manojn kiel kristana preĝemulo kaj ekkriĉis kiel
ĵus vundita besto : „Tiu kanajlo ! Li ŝtelis la lastajn tri jarkolektojn
de la gazeto ’Magia arto’ el mia loĝejo kaj ne redonas ilin al mi. Li
impertinente pretendas, ke mi ne donis ilin al li. Imagu, tia venthundo !
Kaj tian ventfarulon vi fidas, kion li diras, estas ja tute absurda ! Ĉu
vi tion vi ne tuj rimarkis, ke li estas nur fanfaronulo ? Diru, ke tio
ne estas vera !“
La malgranda, iom korpulenta kaj ruĝvanga
Popovic, kiu perlaboris al si pene la monon por la multekostaj magiistaj
aparatoj kaj instrulibroj kiel diskotekisto, skuis preskaŭ rezignante
la kapon kaj diris mirigite : „Kara Tomas, vin mi ne imagis tia naiva
ŝafo, vere ne ! Giridharon mi konas el la magia klubo de la junaj
laboristoj en Borna. Li estas absoluta ridindulo. Li ne regas eĉ unu
trukon ĝuste, vere ne, kredu min ! Mi avertas vin, vi devas informi
sinjorinon Vesperruĝa, alie tio fariĝos katastrofo !“
Al la
kunlaboranto Hagen ne restis alia eblo ol informi sinjorinon Vesperruĝa
pri la novaĵoj, kvankam ne estis lia maniero fajfi iun ĉe la superuloj.
Ankaŭ tial li devis informi ŝin, ĉar la ekscitita Popovic nun certe
repostulus siajn magiistajn kajerojn helpe de la kabineto.
Sinjorino
Vesperruĝa, kiu intertempe jam rilatis al Giridhar kvazaŭ li estus la
propra filo, tute ne estis ŝokita de la novaĵoj. Ŝi male diris nur seke :
„Tio estas ja nenio alia krom fiaj onidiroj pri esperiga reprezentanto
de nia socialista junularo, al kiu devas aparteni nia tuta konfido ! Tiu
ĉi Popovic ja nur envias nian karan Giridhar. Ke la ulo estas ĉio alia
kiel lumturo, se temas pri sia talento, ni ja scias pro lia ekzamenado
kiel diskotekisto, kiun li trapasis kun sukceso nur tial, ĉar mi persone
transprenis la respondecon por tiu nelerta malgraciulo. Ke li povas
sorĉi, mi tute ne povas imagi al mi, mi prefere supozas, ke li simple
envias nian elegantulon Giridhar, kiu jam de ekstere aspektas multe pli
impresa ol tiu dika kaj eterne ŝvitanta Popovic, kiu neniun frazon povas
eligi sen tio, ke oni tuj rimarkus, ke li venas el la cepourbo Borna en
Saksio. Cetere, kiam ni ĉi tie devus kontroli ĉiun denuncon, ni bezonus
por tio detektivan oficejon, Tomas.“
Kunlaboranto Tomas Hagen prefere ne kontraŭdiris ion, kvankam li havus sufiĉe da kaŭzoj fari tion.
Kiam
Giridhar en la ĉambro de la amiko Hagen kun mieno de iniciito
antaŭmontris la eksteron de verda indentigilo, kiu laŭ li mem atestas,
ke li estas membro de la organo pri ŝtata sekureco, Tomas eksplode
ekfuriozis : „Facilanima damnita knabo, vi videble stulte imagas, ke vi
povus akceli per tiu truko la aferon pri la ekzamena termino ! Sed mi
diras al vi, vi estas sur la plej bona vojo riski pli ol nur la
magiistan ekzamenadon. Giridhar, idioto, formetu tiun damnitan
indentigilon, kaj faru tion neniam denove ! Pro vi, sed ankaŭ favore al
ni ! Se vi ne emas al prizonĉelo en Bautzen !“ Li preskaŭ alkriis lin kun
akra tono. Giridhar ruĝiĝis en la tuta vizaĝo kaj respondis embarasite :
„Tio estis ja nur ŝerco, karulo, kial vi tiom krias ?“
Sinjorino
Vesperruĝa atingis pro sia obstino post longa batalo, kion ŝi ĉiam
alstrebis : la ekzamenkomisiono letere informis ŝin per multaj vortoj, ke
oni venos je la proponita termino kun malgranda delegacio el spertaj
kaj multmeritaj magiistoj al Altenburg por tie „en la kadro de la
efektivigo de esceptokaza aparta reguligo“ ekzameni la magiistajn
kapablojn de la abiturlernanto Giridhar Ĉaŭduri.
Sinjorino
Vesperruĝa ankoraŭfoje konfirmis la terminon kaj Giridhar mem tuj
presigis flavajn vizitkartojn kun bombasta nigra teksto, sur kiuj li mem
prezentiĝis kiel sorĉisto en longa mantelo, kun pinta ĉapelo kaj libere
ŝvebanta kuglo. Tomas nur skuis la kapon, kiam li legis sur tia karto,
ke la granda artisto Ĉaŭduri majstris kun brila sukceso la ŝtatan
ekzamenadon.
Tiam aperis en la regiona parto de la „Popolgazeto“
tutpaĝa anonco, en kiu Ĉaŭduri invitis la loĝantojn en kaj ekster la
urbo, ke ili venu al la granda magiista horo en la klubdomon de la
junularo, kiu okazos en la granda paŭzo de la diskoteko „Rasputin“. Kiel
foirplaca kriisto li finis la anoncon per trilinia verso :