sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Charms : La kvarkrura korniko (fablotraduko)



Daniil Charms

Kvarkrura korniko

(fablo)

Estis iam korniko, kiu havis kvar krurojn. Propre ĝi havis eĉ kvin da ili. Sed pri tio eĉ ne indas paroli.

Iam la kvarkrura korniko aĉetis kafon kaj pensis : „Nu, mi aĉetis kafon, sed kion mi faru nun per ĝi ?“

Jen malbonŝance proksimiĝis vulpo survoje. Ĝi vidis la kornikon kaj vokis al ĝi :

„He, korniko !“

Kaj la korniko vokis al la vulpo : „Vi kornikas mem !“

Jen denove vokis la vulpo : „Kaj vi, korniko, estas porko !“

Jen la korniko pro ĉagreno disŝutis la tutan kafograjnaron. Kaj la vulpo forkuris. Sed la korniko grimpis surteren kaj iris sur siaj kvar, pli precize dirate, sur siaj kvin kruroj en sian mizeran domon.

13-a de februaro en 1938


tradukis Hans-Georg Kaiser


Sama rubriko :


puce Monterosso : Fido kaj montoj (fablotraduko)

puce Kaiser : Birdohomo (fablo)

puce Kaiser Pri viro, kiu ĉiam ridetis... (fablo)

puce Fabloj de klubo Karapaco en blogger.com

puce La Fontaine : Konsilio de l’ ratoj (fablotraduko)

puce Mouzi : Bovo kaj harpoludo (fablotraduko)

puce Lerbs : Interkompreniĝo (fablotraduko)

puce Traven : Kiu estas la mastro de l’ vivo ? Tolstoj : Kulo kaj leono

puce Monaĥo Wen Ying : Malnovaj kutimoj (fablotraduko)

puce Pestaloci : Promenrajdo (fablotraduko)

puce Yunke : Ĝiboj estas sanigataj (fablotraduko)

puce Da Vinci : Razotranĉilo (fablotraduko)

puce Lukiano : Junulo sur galopanta ĉevalo (fablotraduko)

puce Da Vinci : Papilio kaj lumo (fablotraduko)

::: Ĉiuj :::



Supren