sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Ezopo:Kamelo (fablotraduko)




Ezopo
Kamelo

Kiam la homoj vidis la kamelon je la unua fojo, ili ekmiris pri la grando de la besto kaj forkuris konsternite.

Sed baldaŭ ili konstatis, ke ĝi ne estas tiom terura, kiom ili supozis, sed ke oni facile povas bridi ĝin. Ili kaptis ĝin kun malmulte da peno kaj uzis ĝin je sia utilo. Tute pacience ĝi lasis okazi ĉion al si, ĝi evitis ĉiun danĝeron. Nun la homoj komencis malestimi ĝin, ĉar ĝi neneiam montris sin ribelema, sed akceptis trankvile ĉiun ofendon. Ili enjungis ĝin kaj lasis ĝin konduki de siaj infanoj.

Ne lasu fortimigi vin de ĉio, kio aspektas danĝera.

tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ germana traduko de la universitato Bremeno




Aesop
Das Kamel


Als die Menschen das Kamel zum ersten Male sahen, erstaunten sie über die Größe des Tieres und flohen bestürzt davon.

Bald merkten sie aber, daß es nicht so furchtbar sei, wie sie es erwartet hatten, sondern daß man es leicht bändigen könne. Sie fingen es mit geringer Mühe ein und verwendeten es zu ihrem Nutzen. Ganz geduldig ließ es alles mit sich geschehen und wich jeder Gefahr aus. Nun fingen die Menschen an, weil es trotz seiner Größe und Stärke sich nie widerspenstig zeigte, sondern sich jede Kränkung ruhig gefallen ließ, es zu verachten, zäumten es auf und ließen es von ihren Kindern leiten.

Laß dich nicht von jedem gefährlich Scheinenden abschrecken.


Sama rubriko :


puce Monterosso : Fido kaj montoj (fablotraduko)

puce Kaiser : Birdohomo (fablo)

puce Kaiser Pri viro, kiu ĉiam ridetis... (fablo)

puce Fabloj de klubo Karapaco en blogger.com

puce La Fontaine : Konsilio de l’ ratoj (fablotraduko)

puce Mouzi : Bovo kaj harpoludo (fablotraduko)

puce Lerbs : Interkompreniĝo (fablotraduko)

puce Traven : Kiu estas la mastro de l’ vivo ? Tolstoj : Kulo kaj leono

puce Monaĥo Wen Ying : Malnovaj kutimoj (fablotraduko)

puce Pestaloci : Promenrajdo (fablotraduko)

puce Yunke : Ĝiboj estas sanigataj (fablotraduko)

puce Da Vinci : Razotranĉilo (fablotraduko)

puce Lukiano : Junulo sur galopanta ĉevalo (fablotraduko)

puce Da Vinci : Papilio kaj lumo (fablotraduko)

::: Ĉiuj :::



Supren