sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Da Vinci : Papilio kaj lumo (fablotraduko)




Leonardo da Vinci
La papilio kaj la lumo


Vaganta bunta papilio flirtanta iuvespere en la malhelo tien kaj tien, celis lumon, kiun ĝi antaŭe vidis en la foro. Subite ĝi turnis siajn flugilojn al la lumo. Proksimiĝinte al la flamo, ĝi komencis vigle cirkle ĉirkaŭflugi ĝin kaj miris pri ĝi kvazaŭ estus granda miraklo. Ja kia bela ĝi estas !

Ne kontente ludi la admiranton, la papilio firme metis en sian kapon fari same kun ĝi kiel kun la flarantaj floroj. Ĝi malproksimiĝis, revenis kaj flugis kuraĝe al la flamo, kiun ĝi supre preterire tuŝis.

Ĝi retroviĝis, senkonsciiĝinte, piede de la lumo kaj rimarkis konsternite, ke mankas unu el la piedoj kaj, ke bruligita flugilpinto nigriĝis .

„Kio tie okazis ?“ ĝi demandis sin sen trovi klarigon. Ĝi absolute ne povis kompreni, ke tia bela aĵo kiel la flamo kapablas fari ion malican al tia, kia ĝi estas mem, kaj tial ĝi ree kuraĝiĝis kaj per movo de la flugiloj denove ekmoviĝis.

Ĝi flugis kelkajn lopojn kaj tiam turnis sin denove al la flamo por sidiĝi sur ĝi. Tuj ĝi falis ĝismorte bruligite en la oleon, kiu nutris la lange ludantan flamon.

„Damnita lumo"“, suspiris la papilio, perdante sian vivon. „Mi supozis, ke mi trovus ĉe vi mian feliĉon, kaj en vero mi trovis la morton. Mi ploras pri mia stulta emo, ĉar mi tro malfrue ekkonis vian danĝeran naturon.“

„Kompatinda papilio“, respondis la lumo. „Mi ne estas la suno kiel vi supozis naive. Mi estas nur lumo. Kaj tiu, kiu ne traktas min kun prudento, bruligas sin.“


tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ „Der Schmetterling und das Licht“


Sama rubriko :


puce Monterosso : Fido kaj montoj (fablotraduko)

puce Kaiser : Birdohomo (fablo)

puce Kaiser Pri viro, kiu ĉiam ridetis... (fablo)

puce Fabloj de klubo Karapaco en blogger.com

puce La Fontaine : Konsilio de l’ ratoj (fablotraduko)

puce Mouzi : Bovo kaj harpoludo (fablotraduko)

puce Lerbs : Interkompreniĝo (fablotraduko)

puce Traven : Kiu estas la mastro de l’ vivo ? Tolstoj : Kulo kaj leono

puce Monaĥo Wen Ying : Malnovaj kutimoj (fablotraduko)

puce Pestaloci : Promenrajdo (fablotraduko)

puce Yunke : Ĝiboj estas sanigataj (fablotraduko)

puce Da Vinci : Razotranĉilo (fablotraduko)

puce Lukiano : Junulo sur galopanta ĉevalo (fablotraduko)

puce Da Vinci : Papilio kaj lumo (fablotraduko)

::: Ĉiuj :::



Supren