|
serĉado :
|

Aŭgusto Monterroso
Fido kaj montoj
Ĉe la komenco la fido transigis montojn, se tio estis necesa, tiel, ke la pejzaĝo dum jarmiloj restadis sen ŝanĝoj.
Sed kiam la fido komencis disvastiĝi kaj la homoj trovis plaĉon pri la
penso transigi montojn, tiuj montoj faris nenion alian krom moviĝi tien
kaj tien, kaj ĉiufoje fariĝis pli komplike trovi ilin ankoraŭ ĉe la
sama loko, kie oni postlasis ilin en la nokto antaŭe, cirkonstanco, kiu
kompreneble kreis pli da problemoj ol ĝi solvis.
La karaj homoj tial preferis rezigni pri la fido, kaj nun la montoj kutime restadas starantaj sur loko.
Se sur strato okazas terglitado, kies viktimo fariĝas kelkaj
vojaĝantoj, jen tial, ĉar iuj, proksime aŭ malproksime, ankoraŭ havas
restaĵon de la fido.
tradukis Hans-Georg Kaiser
laŭ germana traduko el la libro :
"La bovo kaj la harpoludo",
Fabloj el la tuta mondo, p.329
Sama rubriko :
Monterosso : Fido kaj montoj (fablotraduko)
Kaiser : Birdohomo (fablo)
Kaiser Pri viro, kiu ĉiam ridetis... (fablo)
Fabloj de klubo Karapaco en blogger.com
La Fontaine : Konsilio de l’ ratoj (fablotraduko)
Mouzi : Bovo kaj harpoludo (fablotraduko)
Lerbs : Interkompreniĝo (fablotraduko)
Traven : Kiu estas la mastro de l’ vivo ? Tolstoj : Kulo kaj leono
Monaĥo Wen Ying : Malnovaj kutimoj (fablotraduko)
Pestaloci : Promenrajdo (fablotraduko)
Yunke : Ĝiboj estas sanigataj (fablotraduko)
Da Vinci : Razotranĉilo (fablotraduko)
Lukiano : Junulo sur galopanta ĉevalo (fablotraduko)
Da Vinci : Papilio kaj lumo (fablotraduko)