sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Yunke : Ĝiboj estas sanigataj (fablotraduko)




 
Jian Yunke
Ĝiboj estas sanigataj


(Ĉina fablo el la dekkvina jarcento)


Fuŝkuracisto asertis, ke li povas kuracii ĉiujn kurbigitajn spinojn.
"Kiom ajn via dorso estas kurbigita, ĉu ĝi similas al arĉo, al ringo aŭ
al poto, venu nur al mi, mi rektigos ĝin dum mallonga tempo !"

Ĝibulo estis sufiĉe fidema akcepti ties vortojn kiel seriozaj kaj pretis
lasi kuraci sin de li. La fuŝkuracisto ordonis al li, ke li sternu sin
sur tabulo, metis duan sur lian ĝibon kaj poste kun sia tuta forto
saltadis sur ĝi. La ĝibo fariĝis rekta, sed la viro mortis.

La
filo de la ĝibulo volis akuzi la fuŝkuraciston, sed tiu diris : "Mia
tasko estis rektigi lian ĝibon. Sed ĉu li mortos post tio, ĉu ne, tio ne
estis afero mia."


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser 

el germana traduko de la ĉina originalo



Sama rubriko :


puce Monterosso : Fido kaj montoj (fablotraduko)

puce Kaiser : Birdohomo (fablo)

puce Kaiser Pri viro, kiu ĉiam ridetis... (fablo)

puce Fabloj de klubo Karapaco en blogger.com

puce La Fontaine : Konsilio de l’ ratoj (fablotraduko)

puce Mouzi : Bovo kaj harpoludo (fablotraduko)

puce Lerbs : Interkompreniĝo (fablotraduko)

puce Traven : Kiu estas la mastro de l’ vivo ? Tolstoj : Kulo kaj leono

puce Monaĥo Wen Ying : Malnovaj kutimoj (fablotraduko)

puce Pestaloci : Promenrajdo (fablotraduko)

puce Yunke : Ĝiboj estas sanigataj (fablotraduko)

puce Da Vinci : Razotranĉilo (fablotraduko)

puce Lukiano : Junulo sur galopanta ĉevalo (fablotraduko)

puce Da Vinci : Papilio kaj lumo (fablotraduko)

::: Ĉiuj :::



Supren