sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Pestaloci : Promenrajdo (fablotraduko)




Johano Henriko Pestaloci

Stranga promenrajdo

Viro rajdas sur sia azeno hejmen kaj lasas piediri sian bubon apud si. Jen venas migranto kaj diras : "Tio ne estas justa, patro, ke vi rajdas kaj piedirigas vian filon. Vi havas pli fortajn membrojn." Jen la patro desaltas de la azeno kaj rajdigas la filon.

Aperas denove migranto kaj diras : "Tio ne estas en ordo, bubo, ke vi rajdas, kaj piedirigas vian patron. Vi havas pli junajn gambojn." Tial ambaŭ sursidiĝis la azenon kaj rajdis certan distancon. Baldaŭ aperas tria migranto kaj diras : "Kia stultaĵo estas tio, du rajdistoj sur unu malforta besto. Ĉu oni ne prenu bastonon kaj pelu vin malsupren ?" Pro tio ambaŭ desaltis de la azena dorso kaj iris surpiede, dekstre la patro kaj maldekstre la filo, kaj en la mezo la azeno. Se aperas kvara migranto kaj diras : "Vi estas tri strangaj kunuloj. Ĉu ne sufiĉas, se duopo iras piede ? Ĉu ne irus pli facile, se unu el vi rajdus ?" Jen la patro kunligis la antaŭpiedojn de la azeno, kaj la filo kunligis ties malsuprajn piedojn. Poste ili tratiris fortan arbopalison, kiu staris ĉe la strato ka portis la azenon sur la ŝultroj hejmen.

Tiajn ekstremajn sekvojn tio povas havi, se oni volas agi laŭ ĉies plaĉo.


trad. Hans-Georg Kaiser

Johann Heinrich Pestalozzi
Seltsamer Spazierritt


Ein Mann reitet auf seinem Esel nach Hause und lässt seinen Buben zu Fuß nebenher laufen. Kommt ein Wanderer und sagt : "Das ist nicht recht, Vater, dass Ihr reitet und lasst Euren Sohn laufen ; Ihr habt stärkere Glieder." Da steigt der Vater vom Esel herab und ließ den Sohn reiten.

Kommt wieder ein Wandersmann und sagt : "Das ist nicht recht, Bursche, dass Du reitest und lässt deine Vater zu Fuß gehen. Du hast jüngere Beine." Das saßen beide auf und ritten eine Strecke. Kommt eine dritter Wandersmann und sagt : "Was ist das für ein Unverstand, zwei Kerle auf einem schwachen Tier ! Sollte man nicht einen Stock nehmen und Euch beide hinabjagen ?" Da stiegen beide ab und gingen zu Fuß, rechts der Vater und links der Sohn und in der Mitte der Esel. Kommt ein vierter Wandersmann und sagt : "Ihr seid drei wunderliche Gesellen. Ist’s nicht genug, wenn zwei zu Fuß gehen ? Geht’s nicht leichter, wenn einer von Euch reitet ?" Da band der Vater dem Esel die vorderen Beine zusammen und der Sohn band ihm die hinteren zusammen ; dann zogen sie einen starken Baumpfahl durch, der an der Straße stand und trugen den Esel auf den Schultern heim.

So weit kann’s kommen, wenn man es allen Leuten recht machen will. 


Rimarko : La germana teksto estas fablo laŭ Ezopo.

Ligo : Kaloĉaj : Ĉies plaĉo (rimpoemo pri la fablo)



Sama rubriko :


puce Monterosso : Fido kaj montoj (fablotraduko)

puce Kaiser : Birdohomo (fablo)

puce Kaiser Pri viro, kiu ĉiam ridetis... (fablo)

puce Fabloj de klubo Karapaco en blogger.com

puce La Fontaine : Konsilio de l’ ratoj (fablotraduko)

puce Mouzi : Bovo kaj harpoludo (fablotraduko)

puce Lerbs : Interkompreniĝo (fablotraduko)

puce Traven : Kiu estas la mastro de l’ vivo ? Tolstoj : Kulo kaj leono

puce Monaĥo Wen Ying : Malnovaj kutimoj (fablotraduko)

puce Pestaloci : Promenrajdo (fablotraduko)

puce Yunke : Ĝiboj estas sanigataj (fablotraduko)

puce Da Vinci : Razotranĉilo (fablotraduko)

puce Lukiano : Junulo sur galopanta ĉevalo (fablotraduko)

puce Da Vinci : Papilio kaj lumo (fablotraduko)

::: Ĉiuj :::



Supren