sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Monaĥo Wen Ying : Malnovaj kutimoj (fablotraduko)




Monaĥo Wen Ying
Malnovaj kutimoj


(el la periodo de la dua imperiestro de Ĉinio)

Ĵus nomumita prefekto aranĝis por la oficistoj kaj altranguloj de lia ofica distrikto grandan feston, al kiu estis disponigita ankaŭ multaj muzikistoj por la distro de la gastoj. En la kulmino de la festo kantisto prezentiĝis : "Foriĝu la malnova, eniĝu la nova ; for la malfeliĉstelon, eniĝu la feliĉstelo !"

La prefekto sentis sin ege flatata.

"Kiu verkis tion ?" li demandis.

"En nia urbo estas malnova kutimo, nome tiu kanti tiun ĉi kanton ĉiufoje je la alveno de nova prefekto. Estas ankaŭ la ununura kanto, kiun mi konas", respondis la kantisto.


tradukis Hans-Georg Kaiser

 

Sama rubriko :


puce Monterosso : Fido kaj montoj (fablotraduko)

puce Kaiser : Birdohomo (fablo)

puce Kaiser Pri viro, kiu ĉiam ridetis... (fablo)

puce Fabloj de klubo Karapaco en blogger.com

puce La Fontaine : Konsilio de l’ ratoj (fablotraduko)

puce Mouzi : Bovo kaj harpoludo (fablotraduko)

puce Lerbs : Interkompreniĝo (fablotraduko)

puce Traven : Kiu estas la mastro de l’ vivo ? Tolstoj : Kulo kaj leono

puce Monaĥo Wen Ying : Malnovaj kutimoj (fablotraduko)

puce Pestaloci : Promenrajdo (fablotraduko)

puce Yunke : Ĝiboj estas sanigataj (fablotraduko)

puce Da Vinci : Razotranĉilo (fablotraduko)

puce Lukiano : Junulo sur galopanta ĉevalo (fablotraduko)

puce Da Vinci : Papilio kaj lumo (fablotraduko)

::: Ĉiuj :::



Supren