|
serĉado :
|
Charles Bukowski
1920 - 1994
Evoluo
Unue ŝajnas,
kvazaŭ la kuna seksumado estus granda afero.
Poste tio estas la socia demando
kaj la profesia avanco,
poste spiritaj rezultoj,
kaj tiam kelkaj malkovras la religion por si,
aliaj la arton.
Poste oni avide kungratas monon,
kaj, se sufiĉe kunestas de ĝi,
oni studas, dum oni kondutas
kvazaŭ mono tute ne
interesus onin.
Poste la temoj estas la sano,
hobioj, vojaĝoj,
kaj fine oni nur plu sidadas
kaj pensas nebule pri dubindaj aferoj,
oni iom laboras en la ĝardeno,
malŝategas plantlaŭsojn, bruon, aĉan veteron,
malĝentilan konduton, novajn najbarojn, ebriulojn,
fumadon, seksajn interrilatojn, dancadon,
junajn homojn kaj fiherbojn.
Tio faras nin
tute tikla,
la atendado
de l’ morto.
tradukis Hans-Georg Kaiser
Sama rubriko :
Bukowski : Babilaĉulo
Bukowski : Por friponoj, monaĥinoj, oficistoj kaj vi...
Bukowski : Nirvano
Bukowski : Palmfolioj en pluvo
Bukowski : Predo
Bukowski : Miraklo
Bukowski : Laĉo
Bukowski : Evoluo
Bukowski : Laborŝuoj
Bukowski : Iom da suno
Bukowski : Foje malstreĉiĝi kiel muso en kaptilo
Bukowski : La fino de Sajver
Bukovski : Klara diferencigo
Bukowski : Por ino, kiun mi konis