sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Mouzi : Bovo kaj harpoludo (fablotraduko)


Mouzi
La bovo kaj la harpoludo


(fablo)

Gong Mingyi, antaŭlonge festata muzikisto, ludis iutage sur sia harpo delikatan melodion por distri bovon sur paŝtejo.

La bovo tamen maĉis trankvile plu kaj eĉ ne iomete atentis lin.

Jen Gong Mingyi ludis aliajn akordojn sur la harpo, tiel, ke sonis kiel zumantaj kuloj kaj blekantaj bovidoj. Post tio la bovo tuj streĉis la orelojn supren kaj batadis sovaĝe per la vosto kaj komencis vigle troti tien kaj tien. Tia muziko estis evidente pli alloga al li.





trad. Hans-Georg Kaiser



Sama rubriko :


puce Monterosso : Fido kaj montoj (fablotraduko)

puce Kaiser : Birdohomo (fablo)

puce Kaiser Pri viro, kiu ĉiam ridetis... (fablo)

puce Fabloj de klubo Karapaco en blogger.com

puce La Fontaine : Konsilio de l’ ratoj (fablotraduko)

puce Mouzi : Bovo kaj harpoludo (fablotraduko)

puce Lerbs : Interkompreniĝo (fablotraduko)

puce Traven : Kiu estas la mastro de l’ vivo ? Tolstoj : Kulo kaj leono

puce Monaĥo Wen Ying : Malnovaj kutimoj (fablotraduko)

puce Pestaloci : Promenrajdo (fablotraduko)

puce Yunke : Ĝiboj estas sanigataj (fablotraduko)

puce Da Vinci : Razotranĉilo (fablotraduko)

puce Lukiano : Junulo sur galopanta ĉevalo (fablotraduko)

puce Da Vinci : Papilio kaj lumo (fablotraduko)

::: Ĉiuj :::



Supren