Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Baghy : Estas mi esperantisto
puce Baghy : Rankvarteto
puce Baghy : Stranga danco (rimpoemo)

Baghy : Stranga danco (rimpoemo)

rimoj kaj asonancoj


desegnis la franca esperantistoSerge,
dekstre pozas Baghy


Julio Baghy
STRANGA DANCO


(Rimoj kaj asonancoj)

Ne vant’, amuz’,
sed sankta Muz’
inspiras min por kanti ;
per sorĉa fort’
de l’ dolĉa vort’
al versoj rimojn fandi,
Tintante kante trilas rim’
en fund’ profunda de la sin’
kaj ride — spite la reten’ —
jam vibras vive la poem’.

Se arda flam’
per arta man’
sur liro lule ludas,
vi, mia kor’,
en tia hor’
ravite mire mutas.
Multfoje ĝoje, se minut’
agordas kordojn de l’ liut’,
senhalte alte vokas pet’
al versaj formoj de l’ poet’.

Se ĝema sent’,
gehena tent’
la koron torde mordas,
konsolon por
la sola kor’
la Muzo verse portas.
Jen larme svarmas rim’ post rim’
dolore plore en la sin’,
jen vigle tiklas rida son’
por verki versojn per krajon’.

Ne vant’, amuz’,
sed sankta Muz’
min igas versojn forĝi ;
por dia ben’
per pia pen’
en korojn amon sorĉi.
Aklama amo de la lir’
senpene venas per inspir’...
Modeste festas ritma danc’
de l’ rimoj kaj de l’ asonanc’.

PS : Julio Baghy en vikipedio (Kun multaj interesaj ligoj !)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio