Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  Baghy : Estas mi esperantisto
puce Baghy : Rankvarteto
puce Baghy : Stranga danco (rimpoemo)

Baghy : Rankvarteto

rimpoemo kaj kanto



Julio Baghy
Rankvarteto

Dediĉata al la plendantaj nenifarantoj

Sub tegmento staris kuvo
dum somera densa pluvo,
sed tegmento baris pluvon,
pluvo falis apud kuvon,
ĉar la kuv’ ne pluvon havis,
pro l’ soifo ranoj kvakis :

Kvavak kvavak kvak kvak
akva kuvo, akva kavo
kvak kvak kvak
kvakas ni al Akvoavo
kvak kvak kvak
kvar kvakantoj kvardekvoĉe
kvartet-kvakas plenriproĉe
pro mankhav’ de l’ kava kuvo
en la akvokuv’ sen pluvo
kvak kvak kvak !!!

Kvavak kvavak kvak kvak
kava kuvo vane vakas
kvak kvak kvak
kvankam ni por pluvo kvakas
kvak kvak kvak
kvodlibet’ de ĥor’ kvakanta
en la kuva kav’ vakanta
kvakas kvere : Akvoavo,
akvon al la kuvokavo
kvak kvak kvak !!!!

Tio pruvas, se dum pluvo
staras sub tegment’ la kuvo,
ranoj vane kvaki povas,
se je salto sin ne movas.
Do ne kvaku kiel nanoj,
karaj gesamideanoj !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio