sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Fried : Maro

prozpoemtraduko




Fried
Maro


Se oni venas al la maro,
oni eksilentu
ĉe la lastaj herbotigoj
oni perdu la fadenon

kaj enspiru la salan ŝaŭmon
kaj la akran sibladon de la vento
kaj elspiru
kaj denove enspiru.

Se oni aŭdas segi la sablon
kaj knari la ŝtonetojn
en longaj ondoj,
oni finu devi
kaj nenion plu celu krom maron,
nur maron.

trad. Hans-Georg Kaiser 

Erich Fried
Meer
 


Wenn man ans Meer kommt
soll man zu schweigen beginnen
bei den letzten Grashalmen
soll man den Faden verlieren


und den Salzschaum
und das scharfe Zischen des Windes einatmen
und ausatmen
und wieder einatmen


Wenn man den Sand sägen hört
und das Schlurfen der kleinen Steine
in langen Wellen
soll man aufhören zu sollen
und nichts mehr wollen wollen nur Meer
nur Meer






Sama rubriko :


puce Fried : Kuro de l’ vivo

puce Fried : Vin

puce Fried : Antaŭhistorio

puce Fried : Inspektado

puce Fried : Kaŭzoj

puce Fried : Kio ĝi estas

puce Fried : Aplikataj rimedoj

puce Fried : Perforto

puce Fried : Maro

puce Fried : Pacespero de nova speco

puce Fried : Pelmelo

puce Fried : Pri via interna libero

puce Fried : Vojsignoj




Supren