sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










La Fontaine : Konsilio de l’ ratoj (fablotraduko)




Jean de La Fontaine
Konsilio de la ratoj

 

En la granda remizo de kamparana korto setlis ratoj. Ili vivis tie en ĝuo kaj bruo, ĉar ĉiam denove bonaj manĝaĵoj malsuprenfalis por ili. Sed al la kamparano tio tute ne plaĉis – kaj tial li havigis virkaton, kiu transmondigu la ratojn. La virkato rapide elektis la ratojn kiel novan frandaĵon. Baldaŭ li jam neniigis pli ol cent el ili kaj tiel transmondigis ilin – kaj intertempe ilia kvanto fariĝis tiom malgranda, ke ili ne plu kuraĝis forlasi siajn truojn.

Tiel tio ne estu por ĉiam kaj tial la ratoj decidis, ke kunsidu la moŝta konsilio.

La mizera, postrestinta areto de la iam tiom granda rataro kunvenis kaj pripensis kaj interkonsiliĝis pri tio, kion oni faru.

Unu el la plej saĝaj ratoj parolis tre prudente : „Estus taŭge, se oni povus kroĉi sonorileton al la virkato. Tiukaze ni povus aŭdi ĝin jam de malproksime kaj povus ĝustatempe atingi sekuran lokon.“

Al la aliaj ratoj la ideo tre plaĉis – ili laŭdis la kunulon kaj sentis sin plifaciligitaj, ĉar ili nun baldaŭ denove pli bone fartos.

Sed la afero fiaskiĝis, ĉar neniu trovis sin, kiu kuraĝis kroĉi la sonorileton al la virkato.

Tiel ne malmulte da bonaj ideoj ne realiĝas, ĉar ne sekvas la agoj post la vortoj.

  
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser



Sama rubriko :


puce Monterosso : Fido kaj montoj (fablotraduko)

puce Kaiser : Birdohomo (fablo)

puce Kaiser Pri viro, kiu ĉiam ridetis... (fablo)

puce Fabloj de klubo Karapaco en blogger.com

puce La Fontaine : Konsilio de l’ ratoj (fablotraduko)

puce Mouzi : Bovo kaj harpoludo (fablotraduko)

puce Lerbs : Interkompreniĝo (fablotraduko)

puce Traven : Kiu estas la mastro de l’ vivo ? Tolstoj : Kulo kaj leono

puce Monaĥo Wen Ying : Malnovaj kutimoj (fablotraduko)

puce Pestaloci : Promenrajdo (fablotraduko)

puce Yunke : Ĝiboj estas sanigataj (fablotraduko)

puce Da Vinci : Razotranĉilo (fablotraduko)

puce Lukiano : Junulo sur galopanta ĉevalo (fablotraduko)

puce Da Vinci : Papilio kaj lumo (fablotraduko)

::: Ĉiuj :::



Supren