sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 31an de decembro 2020 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Fjodor M. Dostojevskij : La ŝerco de l’ diablo (rakontotraduko)



Ĉi tiun rakonton mi ekpensis, kiam mi aŭdis la predikon de l’ karcerpastro, kaj mi skribis sur la muron de la karcero : 1849, decembro 13a.

La pastro staris en vestaĵo bela kaj talaro brilanta antaŭ la altaro de preĝejo luksega, kiu brilegis de oro kaj arĝento en la lumego de l’ kandeloj. La pastro estis korpulenta, kun majesta formo, vizaĝo ruĝa kaj barbo bone zorgita. Lia voĉo sonoris agrable kaj sur lia vizaĝo estas legeble supereco. La apero de l’ pastro similis al la preĝeĵo brilanta en lumego kaj pompo riĉega.

Sed la publiko estis tute alia. Ĝi konsistis precipe el laboristoj malriĉaj, el vilaĝanoj, el virinoj maljunegaj kaj el piratoj. Ili estis vestitaj ĉifone kaj malbonodoro speciala de malriĉeco disvastiĝis ĉirkaŭ ili. Sur iliaj vangoj mallarĝaj vidiĝis la signo de malsato surskribita ; iliaj manoj montris la postsignon de laboro malfacilega. Ĉi tio estis la bildo de senhaveco kaj mizerego.

La pastro bonodorfumigadis antaŭ la bildoj sanktaj,baldaŭ li ekparolis kun voĉo afabla kaj solena tiel : „Miaj idoj amataj en Kristo“ – diris li – “nia Sinjoro – amata donacis al vi vivon kaj vi devas kontentiĝi per ĉi tiu vivo. Ĉu vi kontentiĝas ? Ne !

Antaŭ ĉio vi ne sufiĉe kredas al nia amata Sinjoro kaj al liaj mirakloj sanktaj. Vi ne donacas iun parton de viaj akiraĵoj al la eklezio tiel volonte, kiel ĝin vi devus doni...

Due vi ne obeas la estraron. Vi kontraŭstaras la potenculojn mondajn, la caron kaj liajn servistojn. Vi malŝatas la legojn.

Estas skribite : ’Donu al cezaro, kio apartenas al cezaro, kaj al Dio, kio apartenas al Dio !’ Kaj vi tion ne faras. Ĉu vi scias, kion signifas tio ĉi ? Ĉi tio estas mortkrimo : Vere mi diras al vi : La diablo estas tiu, kiu logas vin al ĉi tiu vojo. Jes, la diablo tentas viajn animojn kaj vi kredas, ke vin devigas via propra volo je ĉi tiu agado. Sed ĉi tiu estas la volo de la diablo, kaj ne via volo. La diablo jam brulas de sopiro por ekkapti viajn animojn. Li dancos antaŭ la flamoj, en kiuj viaj animoj suferos mortotorturojn.

Tial mi admonas vin, miaj gefratoj ! Mi avertas vin, deflankiĝu vi de la vojeto de malbeno ! Ankoraŭ estas tempo ! Ho Dio, estu kompatema !“

La homoj aŭskultis tremante la predikon. Ili kredis al la vortoj solenaj de l’ pastro. Ili ĝemadis, faris krucsignon kaj kisis pi-egeme la plankon. Ankaŭ la pastro faris krucon, li turnis sian dorson al la preĝantaro – kaj ridetis.

Sed okazis, ke la diablo samtempe preteriris antaŭ la preĝejo, kiam la pastro tiel paroladis al la homoj. Li ekaŭdis sian nomon cititan de l’ pastro, ekhaltis malantaŭe sub la fenestro malfermita kaj atentis. Kaj li ekvidis, kiel la homoj kisadis la manojn fingringohavajn de l’ pastro, li vidis, kiel la pastro antaŭ iu sia sankta bildo orumita sin klinis kaj rapide poŝenŝovis la monerojn, kiujn la malriĉuloj al li donis por eklezio sankta. Ĉi tiu ago ekscitis la diablon kaj li kuregis post la pastro, tuj kiam li forlasis la preĝejon, kaj ekprenis lian talaron sanktan.

„Aŭskultu, mia kara pastro“ – kriis la diablo – „kiu permesis al vi, ke vi al la homoj malriĉaj erarigitaj tiel mensogis ? Pri kiaj turmentoj inferaj pentradis vi al ili ?

Ĉu vi ne scias eble, ke vi kaj la oficistoj ŝtataj estas miaj indaj anstataŭantoj sur la tero ? Vi mem trasuferigas kun ili la turmentojn de l’ infero. Per kio vi minacis ilin ! Ĉu vi ĉi tion ne scias ? Nu, venu kun mi !“

Kaj la diablo ekkaptis la kolumon de l’ pastro, ekflugis supren kun li kaj alportis lin en fabrikon, en ferfandejon. La pastro vidis tie, kiel la laboristoj kuradis tien ĉi tien en varmegeco bruliga kaj faris siajn laborojn malfacilajn.

La aero sufoka, peza kaj la varmegeco ŝajnis baldaŭ al la pastro kiel neelteneblaj, kaj li petegis la diablon kun okuloj larmaj“ : Lasu min, lasu min foriri el ĉi tiu infero !“

„Ho ne, mia amiko, eĉ mi intencas al vi montri ankaŭ aliajn lokojn !“

La diablo ree ekkaptis kaj kunportis lin en terkulturejon. Ĉi tie vidis la pastro la laboristojn draŝantajn. La polvo kaj la varmegeco estis neelteneblaj. La observisto havis batilon en sia mano, kaj li batadis senindulgeme tiujn, kiuj terenfalis pro penado kaj malsato.

Poste la diablo kunportis la pastron en la kabanojn, en kiuj la laboristoj loĝadis kun siaj familioj-en – malpuraj, malvarmaj, fumplenaj, malbonodoraj.

La diablo rikanis. Li montris la ĉi tie hejman malriĉecon kaj mizeron.

La servisto pia de l’ Dio ne povis ĉion ĉi suferi. Li petegis per kunmetitaj manoj : „Lasu min foriri de ĉi tie ! Jes, tio ĉi estas la inferoj sur la tero !“

„Nu do vidu ! Kaj tamen vi ankoraŭ alian inferon promesis al ili ! Vi ankaŭ anime mortturmentas ilin, ili ja estas korpe jam duone mortintaj ! Sed mi volas montri al vi ankoraŭ pluan inferon – la plej malbonan !“

Kaj la diablo kunportis sian kaptiton kaj montris al li karceron malbonodoran kaj plenan je tiaj homoj, kiuj senigite de siaj sano kaj forto, kuŝadis sur la planko kun siaj turmentitaj korpoj nudaj.

„Senvestiĝu je via silkaĵo – diris la diablo al la pastro – kaj surmetu ĉi tiujn katenojn ĉirkaŭ viajn maleolojn. Kiel ĉi tiuj malfeliĉuloj portas ilin ! Kuŝiĝu sur ĉi tiun plankon malvarman, malpuran kaj poste parolu al mi pri infero, kiu ankoraŭ atendos ilin !“

„Ne, ne ! – respondis la pastro. Mi ne povas ion pli teruran imagi ! Mi petegas vin, lasu min iri for de tie-ĉi !“

„Jes, ĉi tio estas la infero ! Pli malbona infero ol ĉi tiuj jam ne povas ekzisti ! Cu vi ne sciis tion ? Cu vi ne sciis, ke la geviroj, kiujn vi timigis per infero atendonta post iliaj mortoj – ĉu vi ne sciis, ke ili jam tie-ĉi, antaŭ siaj mortoj, vivadas en infero ?“

La pastro malsuprenklinis sian kapon. En sia konfuzo li ne sciis, kien li rigardu.

La diablo rikanis ironie : „Jes, mia bofrato, vi volas nun diri, ke la mondo amas, se oni ĝin erarigas ! Nu foriru !“

Kaj la diablo liberigis lin.

Kaj la pastro surmetis sian talaron longan kaj kuregis de tie tiel rapide, kiel liaj piedoj nur povis lin porti.

La diablo postvidis lin kaj ridaĉis.

skanis Dorothea & Hans-Georg Kaiser laŭ la propra
jam tre "temporonĝita" legolibro de SAT :(1922 ?)