Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Sekve de la referendumo pri eksedziĝo en Malto

informas la Malta Humanista Asocio

Malto estas la ununura lando en Eŭropo kaj unu el la du landoj de la mondo kie eksedziĝo ne ankoraŭ estas laŭleĝe permesata. Tamen, tio verŝajne evoluos ĉar okaze de la referendumo organizita la lastan 28an de majo, majoritato de la voĉdonantoj decidis ke la Parlamento starigu leĝon por permesi la eksedziĝon. Sed problemoj plu restas. Laŭ la malta leĝo, referendumo havas nur konsultan valoron, do la leĝo plu estu debatita kaj akceptita de la deputitoj. Jam multaj konservativuloj anoncis sian intencon voĉdoni malfavore al tiu enkonduko de la eksedziĝo en la leĝaron. Unuarange la Ĉefministro de Malto, prezentis la sintenon de sia partio, la Kristan-Demokrata partio, kontraŭ ĉiu evoluo de la leĝaro kaj persone kampanjis por nea voĉdono.

La rom-katolika eklezio de Malto ankaŭ akra-tone animis la kampanjon kontraŭ la eksedziĝo. Malto estas konsiderata kiel la plej katolika lando de Eŭropo, kaj okaze de sia vizito sur la insulo en 2010, la papo Benoît XVI instigis la Maltanojn defendi la ne-nuligeblon de la geedziĝo. La Eklezio tiucele uzis ĉiujn rimedojn. Ĝiaj episkopoj kaj ĝia klerikaro minacis la kredantojn dum la tuta kampanjo, argumentante pri neripareblaj konsekvencoj de ilia voĉdono kaj pri la stato de mortiga peko en kiu ili sin metus se ili favore voĉdonus, eĉ se ili sindetenus ĉe la referendumo. La rom-eklezio ankaŭ financis multekostan kampanjon inkluzive grandajn afiŝojn, televidajn trud-informojn kaj librojn kontraŭ la eksedziĝo senditajn al ĉiuj paroj de la lando. Spite al ĉio ĉi, du trionoj de la malta voĉdonantaro preferis ignori la instigojn de la Eklezio.

La rezulto de la referendumo estu analizita kiel esprimo de forta inklino de la Maltanoj por pli markita disigo de la Eklezio kaj de la Ŝtato. Malto plu restas religia Ŝtato kaj la Konstitucio difinas la rom-katolikan religion kiel ŝtatan religion, kaj eĉ, en alia artikolo estigas deviga la edukadon pri la katolika fido en la publikaj lernejoj. Aliaj leĝoj estigas pli kompetentaj la ekleziajn tribunalojn specializitajn pri eksedziĝo, ol civilajn tribunalojn, kaj la blasfemo kaj eĉ simplaj ŝercoj pri Eklezio estas puneblaj je malliberigo. Tamen humanistaj, laikaj kaj ateistaj movadoj komencas firmigi sian ĉeeston sur la insulo. La Maltanoj nun senpacience atendas la debaton pri la leĝo, kun firma espero ke iliaj deputitoj faros sian devon kaj enkalkulos la klare esprimitan volon de la voĉdonantoj. La 2an de junio 2011

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio