sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Kristnaska aĉetorgio

rimpoemo




Hans-Georg Kaiser
Kristnaska aĉetorgio

Jam la tumulto kreskas,
jubilas la komplicoj.
Aĉetoj ekgroteskas,
kun puŝoj en la vicoj.

Aĉetovagabondoj,
plenŝtopu viajn ĉarojn !
Kristnaskbazaraj mondoj
prezentas siajn varojn !

Aĉetu kaj aĉetu
por sankta aŭreolo !
Kuradu kaj eĉ tretu
por Fest’ en alkoholo !

Aĉete interretu,
pri l’ festo mem sen scio.
Ne danku kaj ne petu
dum la aĉetebrio !

Trotadu kaj eĉ tretu
kaj mordu por la festo !
Aĉetu kaj aĉetu,
aĉetu sen modesto.

Kuregu kaj tretadu.
Insultu pro kaprico.
Per pugnoj eĉ paradu –
ĝis venos la polico.

Ne pensu, ke la paco
dumfeste estu celo.
Aĉetu kun aŭdaco
en mondo laŭ – bordelo !



PS : Nenio aĉa en la mondo estas sen bona kromefiko, ekzemple Covid-19 iom bremsis la aĉetorgion en la jaro 2020.


Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren