Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce Kaiser : Ĉe kuracisto Zamenhof
puce Miĥalski : La Espero
puce SZILÁGYI : Zamenhof (rimpoemo)
puce Vinko MARKOV : Iom da historio pri Zamenhof kaj Lanti
puce Zamenhof en la teknika altlernejo de Dresdeno
puce Zamenhof pri esperantigo de propraj nomoj
puce Zamenhof respondas al tielnomataj amikoj
puce Zamenhof-parolado el la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo
puce Zamenhof-parolado pri la neceso de unueco
puce Zamenhof : ALVOKO AL LA DIPLOMATOJ
puce Zamenhof : Pseŭdoesperantistoj

Zamenhof : ALVOKO AL LA DIPLOMATOJ

post la granda mondmilito I


Post la Granda Milito

ALVOKO AL LA DIPLOMATOJ
de D-ro L. L. Zamenhof

Okaze de la Zamenhofa Tago ni publikigas la alvokon, kiu unue aperis Esperante kaj angle en The British Esperantist (1915, №123, p. 51–55), poste en Esperanto (1915, №4, p. 42-43 kun iom ŝanĝita subtitolo (“Alvoko al diplomatio. Letero de doktoro L. L. Zamenhof”). Probable ĝi estis verkita verkita ĝuste antaŭ cent jaroj, fine de 1914 – vd. leterojn de Zamenhof al Sebert de la 30a de decembro 1914 (Orig3 : 2686) kaj de 6 feb 1915 (Orig3 : 2697–2698). Atentu, ke en ĉi tiu alvoko Zamenhof ne uzis la vorton “Esperanto”.

Okaze de la Zamenhofa Tago ni publikigas la alvokon, kiu unue aperis Esperante kaj angle en The British Esperantist (1915, №123, p. 51–55), poste en Esperanto (1915, №4, p. 42-43 kun iom ŝanĝita subtitolo (“Alvoko al diplomatio. Letero de doktoro L. L. Zamenhof”). Probable ĝi estis verkita verkita ĝuste antaŭ cent jaroj, fine de 1914 – vd. leterojn de Zamenhof al Sebert de la 30a de decembro 1914 (Orig3 : 2686) kaj de 6 feb 1915 (Orig3 : 2697–2698). Atentu, ke en ĉi tiu alvoko Zamenhof ne uzis la vorton “Esperanto”.

Terura milito ekkaptis nun preskaŭ la tutan Eŭropon. Kiam finiĝos la grandamasa reciproka buĉado, kiu tiel forte malhonoras la civilizitan mondon, kunvenos la diplomatoj kaj penos reordigi la rilatojn inter la popoloj. Al vi, al tiuj estontaj reordigantoj, mi nun min turnas.

Kiam vi kunvenos post la plej ekstermanta milito, kiun iam konis la historio, vi havos antaŭ vi eksterordinare grandan kaj gravan taskon. De vi dependos, ĉu la mondo havu de nun fortikan pacon por tre longa tempo kaj eble por ĉiam, aŭ ĉu ni havu nur kelktempan silenton, kiun baldaŭ denove interrompos diversaj eksplodoj de intergentaj bataloj aŭ eĉ novaj militoj. Pripensu do frutempe kaj tre zorge vian taskon, ĉar nun, kiam por via laboro estas oferitaj multaj centmiloj da homaj vivoj kaj milionoj da tre malfacile akiritaj homaj bonstatoj, vi havos sur vi tre grandan moralan respondecon. Zorgu do, ke via laboro ne estu sencela kaj senfrukta, kaj ke post la fino de viaj laboroj la homaro povu diri : ni ne vane elportis la grandegajn kaj terurajn oferojn.

Ĉu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Eŭropo ? Ĉu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X kaj la terpeco B al la gento Y ? Estas vero, ke tian laboron vi devos fari ; sed ĝi devas esti nur negrava parto de viaj laboroj ; gardu vin, ke la refarado de la karto ne fariĝu la tuta esenco de viaj laboroj, ĉar tiam viaj laboroj restus tute senvaloraj, kaj la grandegaj sangaj oferoj, kiujn la homaro elportis, restus vanaj.

La Brita EsperantistoKiom ajn vi volos kontentigi la popolojn, kiom ajn justaj vi penos esti kontraŭ diversaj gentoj, vi nenion atingos per refarado de la karto, ĉar ĉiu ŝajna justeco koncerne unu genton estos samtempe maljusteco koncerne alian genton. La nuna tempo ne estas simila al la tempo antikva : sur ĉiu disputebla peco da tero laboris kaj verŝis sian sangon ne unu gento, sed ankaŭ aliaj gentoj ; kaj se vi decidos, ke tiu aŭ alia terpeco devas aparteni al tiu aŭ alia gento, vi ne sole ne faros agon justan, sed vi ankaŭ ne forigos sur tiu terpeco la kaŭzon de estonta batalado. La “liberigo”, kiun vi donos al tiu aŭ alia terpeco, estos nur sofismo, ĉar ĝi signifos nur, ke al tiu aŭ alia gento vi donos la rajton, esti sur tiu terpeco mastroj super homoj de aliaj gentoj, kiuj ankaŭ tie naskiĝis, laboris kaj suferis kaj havas koncerne sian patrujon la samajn naturajn rajtojn, kiujn ĉiu infano havas koncerne sian patrinon. Estas vero, ke tiu gento, kiun vi privilegios, entuziasme krios : “Vivu la diplomatoj !” kaj se tiu gento sur la koncerna terpeco prezentos la plimulton, ĝi per teroro silentigos la aliajn, kaj ĉiuj gazetoj en la mondo diros, ke “la tuta loĝantaro de la terpeco A sentas sin tre feliĉa” … Sed tio estos mensogo, simpla mensogo, kiun la mondo ne komprenos nur pro tio, ke la ĝemado de la terore silentigitaj prematoj, de homoj, kiuj en sia patrujo fariĝis “fremduloj”, ne venos al ĝiaj oreloj.

Transdonante ian terpecon al la homoj de tiu aŭ alia gento, vi ĉiam faros maljustaĵon kontraŭ aliaj homoj, kiuj havas la samajn naturajn rajtojn koncerne tiun terpecon. La sola efektive justa decido, kiun vi povas fari, estas : laŭte proklami kiel oficialan, firme interkonsentitan kaj plene garantiitan decidon de ĉiuj eŭropaj regnoj, la sekvantan elemente naturan, sed ĝis nun bedaŭrinde ne observatan principon :

Ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj.

Tio estas, ke en sia privata vivo ĉiu civitano en ĉiu regno havas plenan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas ; ke, se en la institucioj publikaj estas uzata unu sola regna aŭ loka lingvo, tio estas nur poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto, sed ne humiliga tributo de gentoj mastrataj al gento mastranta. Ĉar la gentaj nomoj, kiujn portos ankoraŭ multaj regnoj kaj provincoj, estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu la loĝantoj de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastrojn super la loĝantoj de alia supozata deveno, tial ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian.

Plej bone estus, se anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj eŭropaj regnoj ni havus iam proporcie kaj geografie aranĝitajn “Unuigitajn Ŝtatojn de Eŭropo”. Sed se nun estas ankoraŭ tro frue, por paroli pri tio, oni devas almenaŭ per oficiala kaj interkonsentita akcepto de la supre dirita principo forigi tiun grandegan malbonon, tiun senfinan fonton de konstantaj bataloj, kiun prezentas la identigado de lando kun gento.

Kiam la supre dirita principo estos oficiale fiksita per garantiita decido de ĉiuj eŭropaj regnoj, tiam malaperos la ĉefa kaŭzo de militoj kaj de konstanta reciproka timado kaj senfina armiĝado, ĉar tiam oni jam neniam kaj nenie povos diri, ke “la patrujo estas en danĝero”. Oni scias ja tre bone, ke la vortoj “patrujo en danĝero” ne signifas, ke iu volas deŝiri parton de nia patrujo kaj ĵeti ĝin en la maron, aŭ ke iu volas rabi por si la havon de ĝiaj loĝantoj, sed plej ordinare tiuj vortoj signifas simple : “Minacas danĝero, ke sur ia terpeco, kie ĝis nun mia gento estis mastro kaj aliaj homoj estis nur pli aŭ malpli tolerataj, morgaŭ eble alia gento fariĝos mastro kaj mia gento estos nur tolerata”.

Kiam en la tuta Eŭropo regos politika justeco absoluta, t. e. natura, ĉie kaj por ĉiuj egala, kiam en ĉiu lando ĉiuj loĝantoj estos morale kaj materiale plene egalrajtaj, kiam la landoj ne portos plu gentajn nomojn, kiam la regna lingvo ne havos plu karakteron gente-ŝovinisman kaj humiligan kaj ne ekzistos plu gentoj-mastroj kaj gentoj-servantoj – tiam ne ekzistos plu kaŭzo por intergentaj militoj ; tiam ĉiu homo povos sidi tute trankvile en sia natura, sole vera kaj sincere amata patrujo, li ne bezonos plu timi, ke iu povas “forpreni” ĝin de li, kaj li ne bezonos revi pri forpreno de la patrujo de aliaj homoj.

Mi scias tre bone, ke la malamo inter la gentoj ne malaperos subite, en unu tago, kian ajn aranĝon la diplomatoj farus. Sed por tio poste laboros jam personoj privataj, per predikado, edukado, alkutimigado ktp. ; de vi, diplomatoj, ni atendas nur, ke vi donu al ni la eblon tion fari. Reciproka malamo inter la diversaj gentoj de la homaro ne estas io natura, kiel ne estus natura ia reciproka malamo inter la diversaj familioj de unu gento : la malamon kaŭzas nur – krom la facile forigebla reciproka nekomprenado kaj nekonado – la ekzistado de gentoj premantaj kaj gentoj premataj, la blinda egoismo, fiereco kaj kalumniemeco de la unuaj, la natura reagemeco de la lastaj. Estas facile interfratigi homojn liberajn kaj egalrajtajn, sed estas nefareble interfratigi homojn, el kiuj unuj rigardas sin kiel rajtajn mastrojn super la aliaj.

Se vi eĉ farus nenion alian, se vi nur forigus la gentajn nomojn de la landoj (afero tre facile farebla), vi jam farus per tio agon eksterordinare gravan, vi kreus novan eron en la historio de Eŭropo. Ĉar en lando kun neŭtrala nomo la tuta natura plena egalrajteco de ĉiuj ĝiaj loĝantoj pli aŭ malpli frue nepre estos atingita, sed en lando kun nomo genta la egalrajteco neniam estos plena kaj daŭra, ĉar la malfeliĉa nomo ne sole kvazaŭ pravigos la plej malnoblajn intergentajn maljustaĵojn en la diversgentaj landoj de la orienta Eŭropo, sed eĉ en landoj pli civilizitaj ĝi ĉiam konfuzos la kapojn eĉ de la plej honestaj civitanoj, subtenante en ili ĉiam la opinion kaj senton, ke la lando apartenas nur al tiu gento, kies nomon ĝi portas, kaj ĉiuj aliaj gentoj estas en ĝi nur fremduloj. Eĉ ĉe la plej bona volo la civitanoj de tiu lando ne povas alkutimiĝi al la ideo, ke ili ĉiuj prezentas unu nacion, ĉar por tia nacio simple ne ekzistas vorto, kaj, demandite pri tio, al kiu popolo li apartenas, la loĝanto de tia lando pro manko de tiu vorto estas devigata nomi ian genton ; kaj ĉi tiu devigata konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento anstataŭ al la komuna nacio de la lando forte subtenas la gentan ŝovinismon kaj malpacon inter la samlandanoj.

Resumante ĉion, kion mi diris, mi ripetas :

Kiam post la fino de la milito kunvenos la diplomatoj, ili povos fari ŝanĝojn en la karto de Eŭropo ; sed tio ne devas esti ilia ĉefa laboro. Ilia ĉefa laboro devas esti : starigi en la nomo kaj sub la garantio de siaj registaroj pli-malpli la sekvantajn leĝojn :

1. Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion aŭ supozatan devenon ili havas ; neniu gento en la regno devas havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la aliaj gentoj.

2. Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo regna. En tiuj publikaj institucioj, kiuj havas karakteron speciale lokan, anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ĝi sian konsenton. Sed la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata ne kiel humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto.

3. Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ Konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo, starigita per interkonsento de ĉiuj eŭropaj regnoj.

4. Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj.

Sinjoroj diplomatoj ! Post la terura eksterma milito, kiu starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj, Eŭropo atendas de vi pacon. Ĝi atendas ne kelktempan interpaciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola konvenas al civilizita homa raso. Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon, estas : forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.


Ĉi tiu teksto aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014). Papere : La Ondo de Esperanto, 2014, №12.

Rete : La Balta Ondo sezonoj.ru/2014/12/zamenhof
La artikolo troviĝas ankaŭ en : Sennaciulo 2012 09/10, n-ro 1287-1288

>

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio