Kiam li lante veturis tra la nebulo sur la glaciigita kaj neĝkovrita
vojo per sia ruĝa malnova Citroen 2CV, li subite vidis flugi alte super
si du anĝelojn en silkaj nigraj vestoj. Ili havis nigran glatan hararon
kaj grandajn blankajn flugilojn. Krome ili tenis ĉenon kun nigraj perloj
en la buŝo. Ili flugis unu apud la alia. Ĉiu el ili tenis dekstramane
longan poŝlampon, kies konusforma lumo fakte montris la vojon. La frido
videble ne ĝenis ilin. Ili turnis la kapojn al la aŭto de Sortner kaj
mansalutis lin. La anĝeloj subridis kaj diable rikanis.
La unua penso de sinjoro Sortner estis, ke tio ne povas esti ! „Tio estas
nur optika fenomeno“, li diris trankvilige al si mem. Sed li ne povis
konvinkiĝi pri tio, ĉar la anĝeloj ne malaperis kaj flugis plu sen hasto
iom antaŭ li. Li sekvis ilin sur kelkaj montetoj ĝis malsupren en la
valon. Leo Sortner estis mezgranda forta viro, kiu aĝis preskaŭ kvindek
jarojn.
Kvankam li estis naskita en Germanio, li aspektis kiel arabo. Lia frunto
estis alta, li havis nigran, sed jam iom maldensan hararon, ege indan
vizaĝon kaj mentonan barbon, kiu etendiĝis sub la razitaj vangoj ĝis la
kaphararo. Per siaj peĉonigraj okuloj li fikse rigardis la anĝelojn. Li
ankoraŭ nun ne povis akcepti, kion li vidis. Preskaŭ sian tutan vivon li
laboris kiel leterportisto, kaj en tiu tempo li vidis multon, ankaŭ
sufiĉe grandan kvanton da frenezuloj. Sed ridantajn flugantajn anĝelojn
li vidis ankoraŭ neniam. Sinjoro Sortner ne estis fantaziulo kaj ankaŭ
ne adoranto pri esoteraj libroj. Li ne estis ulo, kiu supozas en ĉiu
neidentigebla flugobjekto eksterterulon. Tial li certe estis pli ŝokita
ol kredanto de mirakloj.
Kiam la trankvile ŝvebantaj anĝeloj atingis la sekvan urbeton kaj subite
plirapidiĝis kiel artaj aviadilistoj, ankaŭ Leo Sortner tretis pro
scivolo sur la akcelilon. Multe tro rapide li sekvis al la anĝeloj. Kiam
li atingis la foirplacon kaj pro la persekuto pretervidis la multajn
policajn aŭtojn kaj policanojn, kiuj staris unu apud la alia, li povis
pretereviti ilin nur en la lasta momento. Ok policaj oficistoj ĉasantaj
fuĝantan teroriston el la eksterlando, kiu envenis kiel neleĝa
enmigrinto, ĵetiĝis kiel hordo da hundoj de ĉiuj flankoj sur la aĉe
aspektantan francan kamparanaŭton de sinjoro Sortner kaj haltigis ĝin.
Kelkaj el ili havis pistolon aŭ eĉ mitraleton en la mano. La civitano
Sortner estis tiom perpleksa pri tio, ke li ne sukcesis malfermi la
riglitan pordon.
„Eliru ! Malfermu ! Elaŭtiĝu !“ tondris de ĉiuj flankoj. Al unu el la
atakintoj saĵne la reago de Sortner daŭris tro longe, ĉar li senpacience
tretis per piedo kontraŭ la pordeton. Tiam ili krude ŝiris sinjoron
Sortner el la aŭto. Ĉe tio la ledomonujo de Sortner nerimarkite falis el
ties jako en metalan paperkorbon starantan apud la aŭto.
Post kelkaj sekundoj la kaptito jam kuŝis kun la vizaĝo sur la degelita
neĝo de la placo, kun la manoj surdorse, katenita per fera oko. Li levis
la rigardon kaj vidis super si la subridantajn anĝelojn, kiuj kun
malice ĝojaj vizaĝoj alte rondcirklis super la placo. Jen mankas nur la
trompetoj de la arkianĝelo Gabrielo, pensis sinjoro Sortner grumble.
Mallaŭte li diris al la policisto, kiu premis piedon en lian flankon :
„Ĉu vi ne vidas tie super ni la nigre vestitajn kristnaskajn anĝelojn !“
La policisto, kiu pensis, ke li volas mistifiki lin, ekkriis sen eĉ
suprenrigardi : „Okulojn sur la teron ! Idioto !“ Ĉe tio li celis per la
pistolo sur la kapon de sinjoro Sortner. Tiam oni forkondukis la viron,
kiu pretendis esti nenio alia ol tute normala vizitinto de kristnaska
foiro en najbara urbo.
En la policejo ili traserĉis liajn poŝojn, forprenis lian havaĵon kaj
metis lin en aresttĉelon, kie kutime ebriuloj pasigas la nokton – por
devigaj dudek eŭroj. La inventaro de la morna ĉelo konsistis el fera
lito kun matraco kaj kovrilo, el necesejositelo kaj lavabo. Por
malvarmigi la ŝvelintan maldekstran manartikon per akvo, Sortner
malfermis la kranon kaj fride lavis sin. Kiam li denove povis pensi
klare, li ĉirkaŭrigardis kaj malkovris ruĝan sonorilbutonon en la ĉelo,
kiun li tuj elprovis. Alarmsonorilo ekŝrikis. Du gapantaj policanoj
alvenis kaj kondukis lin en la polican receptejon. Nur nun leŭtenanto
pridemandis lin.
„Kiel vi nomiĝas ? Kiam kaj kie naskite ? Kie vi havas vian pasporton aŭ
alian identigilon ? Vian aŭtokondukistan licencon, la paperojn por la
aŭto ? Aŭ ĉu vi eble tute ne havas ion tian ?“
„Ĉio ĉi estas ja en mia ledomonujo en la jakopoŝo“, respondis Leo
Sortner kolere, supozante, ke ili erare enĉeligis lin por iu alia.
„Aha, kaj kie do estas via monujo ?“ la leŭtenanto demandis kvazaŭ boje.
„Tiun vi ja ne eble ŝtelis de mi ?“ elkreve kriis Sortner.
„Bridu vian langon, impertinentulo ! Vi vagadas dum semajnoj nekaptite en
nia lando, kaj ni – kiuj pro vi havas la tutan spektaklon – ŝtelis vian
monujon. Pripensu tion, kion vi diras !“
„Neleĝe ? Kial neleĝe ? Mi estas naskita en Gera. La monujon mi havis ja
en mia jakopoŝo. Ĉu vi ne komprenas tion ? Kie aliloke, ĉu ? Ĝi devas esti
tie, se ĝi ne elfalis, kiam oni elŝiris min el la aŭto.“
La oficisto, kiu iom miris pri la perfekta turingia dialekto de Sortner,
pripensis la aferon kaj tiam elsendis kolegon. Sed tiu trovis neniun
monujon sur la placo. La pridemandanto fariĝis nun pli kaj pli laŭta.
Sinjoro Sortner pacience ĉion respondis laŭvere kaj eĉ indikis du
telefonnumerojn de konatoj. La leŭtenanto ne kredis eĉ vorton el tio.
Tiam sinjoro Sortner provis novan taktikon per petegoj, li petegis
preskaŭ surgenue, ke oni lin lasu iri hejmen, ke li ne estas tiu, kiun
ili serĉas, ke ili bonvolu fine diski la numerojn jam delonge
indikitajn. La oficiro faris tion, sed neniu respondis.
„Nu do“, li diris nur.
Sinjoro Sortner komencis nun paroli pri la kristnaskaj anĝeloj, kvankam
li jam divenis, ke li prefere ne faru tion. La juna leŭtenanto, kiu
malamike rigardis lin per sia kvarangula vizaĝo, malŝate demandis : „Kion
vi diras ? Du mensmalsanaj anĝeloj kun poŝlampoj ŝvebis alte super la
foirplaco. Ĉu vi opinias tion serioze ?“
Leo Sortner ne respondis, sed ĝemis nur, li komprenis kiel sensencaj
devis ŝajni liaj respondoj el la vidpunktoj de la leŭtenanto. Ekde nun
li silentis obstine. Tial oni rekondukis lin en la ĉelon.
La polico denuncis lin ĉe la prokuroro pro mankantaj paperoj kaj
nepermesita restado en la lando. Oni kondukis lin al la esplorjuĝisto.
Post la pridemandado la juĝisto diris seke al li : „Laŭ la evidentaj
cirkonstancoj ni bedaŭrinde devos aresti vin por plia esploro dum kelke
da tempo.“
„Kion vi diras, bonvolu, ĉu vi intencas enprizonigi min ? Ĉu vi
freneziĝis, sinjoro ?“ demandis ekscitite sinjoro Sortner, kiu tute ne
estis sperta pri tiaj aferoj. La esplorjuĝisto, kiu ne moviĝis eĉ per
okulharo, senĝenite parolis plu : „Post detala pripensado mi decidis kiel
esplora juĝisto, ke ni nepre devas ekzamenigi vin rilate vian mensan
staton. La juĝista decido de la unuadistanca tribunalo pri la permeso de
via ses-semajna enfermita restado ankoraŭ estos sendita al vi.“
„Kial vi faras tion ?“ sinjoro Sortner demandis malespere, kvazaŭ trafita de klabo.
„Nu, kial do, sinjoro, ĉar vi tute serioze asertas, ke vi vidis du
plenkreskajn anĝelojn, kiujn vi sekvis per via aŭto post via vizito de
la kristnaska foiro en Neĝomonto. Tion ni ne povas akcepti tiel simple,
kiel vi eble imagas tion, sinjoro, ĉar en tiu mondo, kiel ĝenerale estas
konate, neniuj anĝeloj efektive ekzistas.“ Tion la juĝisto respondis
kun sarkasma rideto.
Sinjoron Sortner ĉio ĉi memoris pri inkubo. En la longa veturo per
malsanulaŭto, firmpinĉita inter du flegistoj, li eĉ timis, ke oni povus
lin pafmortigi ie enarbare, ĉar ili eble volis forigi lin. ’Nu, sed ni
ne plu vivas en la faŝismo, ĉu ?’, li pensis.
Baldaŭ li rajtis eliri el la aŭto, antaŭ longe entendiĝanta dombloko el
ruĝaj bakitaj brikoj, kies fenestroj parte estis provizitaj per feraj
kradoj.
En la psikiatra kliniko „Kompatema samariano“ oni jam atendis lin. Oni
kondukis lin en la fermitan sekcion. Kiam la flegisto fermŝlosis la
pordon post li, Sortner pensis kolere, ke li nun do estas en la
frenezulejo ! ’Nur pro tio, ĉar mi vidis ion, kio laŭ la la juĝisto ne
eblas vidi. Hm. Tiel rapide tio do iras’, li pensis timigite.
En la restada ĉambro televidilo montris sur la kanalo Pro 7 kiel du
junuloj el la amuza socio insultas sin reciproke esti idioto, porko,
mensmalsanulo, patrinfikulo ktp, instigata de rikananta moderatorino,
kiu aspektis pro sia frizo kvazaŭ ŝi ĝuste falis el lavmaŝino.
Handikaptito en rulseĝo spasme konvulsie provis rektiĝi, kiam li
ekrigardis la novulon Sortner. La flegistino, kiu staris ĉe li, kriis :
„For de ĉi tie !“
Li retiriĝis en irejon, en kiu li kunpuŝiĝis kun ŝanceliĝanta oldulo
aspektanta kvazaŭ li prenas drogojn. Inoj kun fantomaj vizaĝoj kapjesis
letargie al li. Sed unu el il kuris ekscitite tien kaj ĉi tien kaj
murmuradis : „Alie mi devos voki la ĉasiston kun la pafilo ! Alie mi devas
voki la ĉasiston kun la pafilo !“
Fine li atingis la sekcian ĉambron de la flegistaro. Ĝi estis ŝpareme
meblita. Cigaredoj kuŝis sur la tablo, kaj kajero kun la surskribo :
„Kiel mi nutru mian hundon !“ Leo Sortner montrofingris al la cigaredoj.
Sed tuj iu kriis : „Fingrojn for, he !“
Sinjoro Sortner instinkte kapklinis. Demandite pro lia nomo, li
prezentis sin modeste. Tiam oni donis al li certan likvaĵon en glaso.
Kiam la efiko ekis, li volis defendi sin kontraŭ la flegistoj, sed li
falis baldaŭ en profundan dormon, el kiu li vekiĝis nur sekvamatene.
Kiam li kuŝis ankoraŭ tute dormema en lito, li sentis subite pikantan
doloron en la brako. Li aŭdis voĉojn, sed iel li pensis, ke li ankoraŭ
sonĝas. Kaj tiam li ekvidis, ke oni prenas sangon de li. Lia buŝo estis
seka kaj la lango sen ia percepto. Eĉ lian kombilon, kiun li rajtis
reteni ĉe si en la policejo, oni forprenis de li. Ankaŭ lian ne plu
funkciantan poŝotelefonon, kiun la policanoj ŝajne pro iu tute
nekomprenebla neglekto lasis al li. La flegistoj diris la samon kiel la
policanoj : „Ni konservos tion por vi. Kiam vi estos enliberigata, oni
redonos ĉion al vi, ne afliktiĝu pri tio, ni ja ne volas prirabi vin.“
Iam pli malfrue ili montris al li la necesejojn kaj la lavĉambrojn. Ĉar
li estis devigita enpreni la tablojdojn en la ĉeesto de la flegistino,
li ribelis. Li rifuzis la enprenadon per sia tuta forto. Ju pli oni
devigis lin, des pli li kontraŭis tion. La flegistinoj skuis la kapojn
kaj eliris. Du fortikaj flegistoj envenis, kaptis lin kaj ĵetis lin sur
la liton, kie ili tenis lin kvazaŭ ili volus strangoli lin, sed ili
tamen nur rapide puŝis la tablojdojn en lian buŝon, kaj nur tiam
liberigis lin, kiam li jam glutis ilin ĉiujn.
Kiam li trankviliĝis post tiu atako, li ĵuris al si, ke li neniam denove
protestos kontraŭ la enprenado de tablojdoj – pro timo, ke tiu brutala
perforta agado povus ripetiĝi.
La donitaj psikofarmaciaĵoj komencis efiki. Unue li ankoraŭ faris
nemotivitajn diablajn grimacojn, movis la langon en la buŝo en ĉiu
direkto, sed tio baldaŭ finiĝis. Tiel Sortner iom post iom kutimiĝis la
novan situacion.
Por la manĝoj oni vokis lin. Poste li devis ĉiufoje iri al la
medikamenta eldonejo. Li ricevis haldolotablojdojn en tiom granda dozo,
ke ili faris lin pli kaj pli deprimita kaj pli laca. Post semajno oni
metis lin el la granda salono en dulitan ĉambron. Ĉi tie li konatiĝis al
Roĉjo, la civilservanton. Kiam tiu razis lin la unuan fojon, sinjoro
Sortner demandis : „Kial cetere mi ne rajtas razi min mem ?“
Roĉjo, kies ĝustan nomon neniu sciis, respondis : „Tion ĉi tie devas fari
la civiluloj, do ekzemple mi. Vi rajtas fari nenion. Eĉ la suicido ne
estas permesita al vi.“ Tiel ili ekbabilis kune. Roĉjo malamegis sian
laboron en la „rabia domo“, kiel li nomis la konstruaĵon el ruĝaj
brikoj.
„Se mi estus sciinta tion, kio ĉie tie videble estas tute normala, mi
prefere estus irinta en la armeon, pro mi eĉ al Irako. Mi devas purviŝi
ĉi tie en tiu frenezuldomo por la ridinda salajro de 282 eŭroj monate eĉ
la plej kotajn ejojn, kiuj imageblas, kvankam ili permesis al mi
softvartistan laborlokon. La sekcia ĉefo estas furiozulino. Ŝi faras la
tutan spektaklon ankoraŭ pli neeltenebla ol ĝi jam estus sen ŝi. Ĉi tie
malamegas ĉiu ĉiun. Kredu min. Mi plenŝtopas min per medikamentoj, por
ke mi transvivu tion.“
Ĉar Sortner aŭskultis lin sen interrompi lian parolfluon, Roĉjo komencis
fidi lin iomete kaj eĉ rakontis al li, kiel li ŝtelis tablojdojn de la
pacientoj kaj elprovis ilin, kaj kiel li tial pli malfrue ekhavis ankaŭ
la ideon prizorgi al si en la apotekoj la laŭleĝan DXM.
Kiam li ĉe alia fojo aŭskultis de Sortner ties harhirtigan rakonton ĝis
la fino, li diris nur : „Estas jam strange, kion vi rakontas, sed vi ne
estas la unua, al kiu tio okazis. Sed mi pensas, ke mi povas helpi al vi
en tiu okazo. Ni voku telefone pro vi la civilkuraĝulinon Liza de la
registrita unuiĝo „FOR DE ĈI TIE !“ Tiuj subtenas enfermitojn kiel vin.“
Ridante li aldonis : „Vi estas pli bonŝanca ol mi, homo ! Al mi ĉi tie
neniu helpos, min oni devus unue enfermi kiel vin, antaŭ ol iu eble
helpus al mi.“
Tiam li fariĝis meditema kaj diris : „Pro la anĝeloj, tio estas vere
stranga. Ĉi tie cirkulas onidiroj – kaj eĉ la flegistaro kredas tiujn
stultaĵojn. Laŭdire aperas ĉi tie ĉiujare du danĝeraj anĝeloj kun
blankaj flugiloj, kiuj faras iujn malicaĵojn. En lasta jaro, antaŭ la
granda kristnaska festo en la kliniko ili laŭdire staris ĉe la fuĝo de
enfermito rikane ĉe la pikdrata barilo, kiam la fuĝanto trafosis sin per
ŝpato eksteren. La viro kredis, ke li estas la savonto, kaj ke lia
tempo finfine estas veninta, kiel li notis tion en sia taglibro. Tio
tiam havis tragikan finon. Kiam ili ekstere tute ne trovis atenton kaj
oni eĉ ridis pri li, li ĵetis sin antaŭ trajnon ! Ĵurnalistostudento
kolektis la faktojn, aliokaze oni scius nenion pri tio ! Pri tiaj aferoj
oni ĉi tie normale ne parolas. Ha jes, preskaŭ mi forgesis la
telefonvokon al Liza ! Mi tuj faros tion por vi.“
Ŝi venis tuj. La afabla malgranda blonda bonulino aŭskultis atente, kion
sinjoro Sortner diris al ŝi kaj ŝi notis tion kaj tion. Ŝi baldaŭ
konvinkiĝis, ke li diris la veron, do, ke li vere vidis en sia imago la
anĝelojn. Sed tio por ŝi tute ne estis sufiĉa kaŭzo, ke oni forprenu de
li la liberon. La energia damo prefere tuj kunprenus lin eksteren. Sed,
ĉar tio ne eblis, ŝi minacis la ĉefinon de la kliniko, ke ŝi informos la
gazetojn pri tiu skandala traktado de liberaj homoj. Ĉar tiu konis ŝian
unuiĝon kaj timis seriozajn sekvojn por si mem, ŝi ordonis, ke oni
ekloĝigu sinjoron Sortner provizore kaj neoficiale en la malfermita
sekcio. Liza informis la konatojn de sinjoro Sortner pri lia provizora
restado, tiuj jam volis publiki serĉanoncon. Krome ŝi telefonis la dikan
Kuno en la ofico por trovitaĵoj, kiu estis amiko de ŝi : „Diru foje ;
Kunĉjo, ĉu tio povus esti, ke troviĝas ĉe vi la monujo de certa Leo
Sortner, kiu estas trovita ĉirkaŭ la dua advento sur la foirplaco ?“
La respondo venis tuj : „Efektive, ni havas ĝin, de kie vi scias ?
Laborprovizito de la laboroficejo trovis ilin ĉe la purigado de la
„Placo pri Homaj Rajtoj“ en paperkorbo. Tiu homo devus ricevi ordenon
pro lia honesteco. Kvankam li ricevas por tiu laboro de la laboroficejo
nur 1,50 eŭrojn po horo aldone, li tamen transdonis la monujon kun ĉiuj
paperoj al mi. Kion vi diras pri tia sanktulo ? Sed tiel estas, la
malriĉuloj estas kutime la plej honestaj. Estas nur domaĝe, ke la nomita
Leo Sortner ŝajne ne volas rehavi la aĵojn, kvankam ni skribis al li.
Ĉu vi ion scias pri li ?“
Liza, kiu ĉion klarigis al Kuno, ege ĝojis pri la informoj. Ŝi iris al
la policejo, ’por fini grandan maljustecon kaŭzitan de la polico’, kiel
ŝi diris al la deĵoranta policano. La oficisto, kiu jam konis ŝin, tuj
defendis siajn kolegojn : „Kial vi ĉiam devas enmiksiĝi kiel u-n-u-iĝo,
tiun vorton li moke longigis, en tiajn aferojn, ĉu vi scias nenion pli
bonan, pri kiu vi povus okupiĝi en via libera tempo ?“ li diris bruske.
Sed Liza ne lasis forŝovi sin de li. Ĉar la afero, post telefonvoko ĉe
la ofico por trovitaĵoj estis pli ol nur klara, restis al la malafabla
oficisto nenio alia krom zorgi por la ĉesigo de la proceso.
Daŭris ankoraŭ certan tempon, ĝis la solena momento venis, kiam Sortner
vere estis enliberigata. Li adiaŭis de Roĉjo, kiu ĝojis kun li, kvankam
li ankaŭ iom bedaŭris, ke li perdas agrablan interparolkamaradon. Kiam
sinjoro Sortner jam staris kun Liza ekstere antaŭ la ruĝa bloko, alte
super la urbo, ili rigardis malsupren sur la neĝokovritajn tegmentojn en
la valo, kiuj kun la blua ĉielo havis trankviligan efikon al ambaŭ. Li
ĝojis, ke la normala vivo denove povos komenciĝi, kaj ŝi estis kontenta,
ke ĉio iris tiel rapide kaj glate. Sed kiam li ankoraŭfoje
retrorigardis al la enirejo de la kliniko, diskuris horora tremo sur lia
haŭto. La du blanke flugilitaj anĝeloj en nigraj vestoj staris tie. Ili
svingis salutante permane al li. Unu el ili klakis per la lango kaj
poste vulgare lekis la lipojn. La alia subridis kiel frenezulo kaj
frapis ĉe tio per la montrofingro sur grandan ŝildon, sur kiu legeblis :
ĜOJAN KRISTNASKON, FRENEZULO !
Sinjoro Sortner ekkaptis manon de Liza kaj signis per mieno tute pale al
la pordego. Kiam Liza ektimigite turnis tien, la frenezaj nigre
vestitaj kristnaskaj anĝeloj jam denove estis malaperintaj. Eĉ Leo
Sortner denove dubis, ĉu la anĝeloj ekzistas vere nur en lia
fantazio.Kaj se ili vere ne ekzistas, kial ekzistas tiuj onidiroj pri
ili ? Sortner ne sciis respondon.
Kiam li eniris en la arĝente grizan Peugeot de Liza, li ankoraŭfoje
firme enspiris la freŝan vintran aeron kaj poste bruligis cigaredon,
kiun Liza kunhavis por li, kvankam ŝi mem tute ne ŝatas la fumadon.
Sinjoro Sortner ne sciis kiel adiaŭi de Liza, li rompis al si la kapon,
kio estus inda kaj kio ne. Fine li aludis, ke li ĝojus, se ŝi veturus
lin al la policejo, poste eble eĉ hejmen, kio dependus de tio, ĉu li
ricevus la aŭton, ĉu ne. Sed Liza, la protektanta anĝelo el karno kaj
sango, startante la motoron, kontraŭdiris firme : „Ne, ne, Leo, tiel
rapide vi ne hejmeniĝos. Ni ja nur nun vere komencas reordigi ĉion. Unue
ni devas iri al kuracisto, kiu estas je nia flanko, por havi ateston
pri via sanstato, tiam ni iros al la policejo, pro via amuza ruĝa aŭto.
Mi estas scivola, kie la kruduloj havas ĝin, kaj ĉu ili jam riparis la
aŭton. Eble ili devos pagi por la kaputa pordo, aŭ ni denuncos ilin pro
misuzo de ilia aŭtoritato.“
Tiam ŝi hezitis momenton, oblikve rigardis lin kaj aldonis : „Kaj se vi
emas, ni festos kune vian sukceson kaj Kristnaskon en mia dometo, en la
hejtita vintroĝardeno, kun la aliaj helpantoj el nia unuiĝo, ĉu
konsentite ?“
Leo Sortner estis kortuŝita. Subite, post ĉiuj tiuj strangaj okazaĵoj,
liaj okuloj fariĝis malsekaj. Li estis tre emociita. Dum momento li
vidis Lizan en siaj pensoj kiel inan Jesuon kun ora aŭreolo. Tio eĉ pli
embarasigis lin. Tial li nur kapjesis kaj turnis kun honta sento la
kapon flanken.’
Admirinda Liza’, li pensis. ’Ĉu mi estus por ĉiam tie, se ŝi ne helpus
al mi ? Ĉu mi havus la forton liberigi min mem sen solidara helpo ? De kie
ŝi prenas nur sian forton, tion mi volus scii.’