sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










LA PLEBE : Bella Ciao (muzikvideo)

verva meksika punkbando kun blovmuzikistoj



Bela, ĝis !

(itala partizankanto : Bella Ciao)

Je mateno mi vekiĝis,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Je mateno mi vekiĝis,
staris jen la malamik’.

Ho, partizanoj, min forportu,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Ho, partizanoj, min forportu,
mi proksimas jam al Mort’.

Kaj se mi mortos, ho, partizanoj,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
kaj, se mi mortos, ho partizanoj,
metu en la teron min.

Metu en tombon min montare,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Metu en tombon min montare,
ombren apud bela flor’.

Kaj la homoj dum preteriro,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Kaj la homoj dum preteriro,
ĝojos pri la bela flor’.

Jen la floro de partizano,
bela, ĝis, bela, ĝis, bela, ĝis, ĝis, ĝis.
Jen la floro de partizano,
kiu mortis por liber’.

tradukis Hans-Georg Kaiser

Sama rubriko :


puce Supernova : Pasio en katen’ (elektroroka muzikvideo)

puce La Fiŝkaptisto

puce Vivu la stel’ ! (kanto)

puce  JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan

puce Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie

puce LA PLEBE : Bella Ciao (muzikvideo)

puce Kompanio Ĵolimoma : Plimultularo de la mond’ (kantotraduko)

puce Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ?

puce Marko Neŝiĉ : Salut’ al vi (packanto)

puce Valentina Canzino : Ami (kanto)

puce LEA Kantaro

puce Kantaro : Verda Trobadoro

puce Kristnaskkanto : Abio vi, abio vi !

puce Infankanto : Zime-zum...

::: Ĉiuj :::



Supren