sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Ne fariĝi, nur esti

rimpoemo



Hans-Georg Kaiser
Ne fariĝi, nur esti

  
Fariĝi vi ne volas,
vi volas esti nur.
Sed kiel ajn vi rolas,
de vi ne restos spur’.

Vi estas sen kuraĝo
kaj vivas por la pomp’.
Pro mank’ de certa saĝo
vi vivas nur de tromp’.

Vi iras al kongresoj,
por ke ni vidu vin.
Sed viaj interesoj
nur vente montras sin.

Vi vivas por speguloj
kaj vantas en la lum’,
fieras inter nuloj
kaj eĉ sen palpebrum’.

Vi montras vin kaj rolas,
laŭ dir’ nur pro plezur’.
Fariĝi vi ne volas,
vi volas esti nur.



Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren