|
serĉado :
|
En la Pariza Regiono ("Francilio"), nur tri departementoj el ok voĉdonis "JES" : Parizo mem (66,45%), Hauts-de-Seine (61,91 %) kaj Yvelines (59,42 %). En tiuj tri departementoj koncentriĝas la plimulto el la plej grandaj havaĵoj de Francio. La rekordo de la "NE" estas atingita en la departemento Seine-Saint-Denis, kie estas la plej granda koncentriĝo de malriĉaj laboristoj en Francilio.
El naŭ ekstereŭropaj departementoj ("DOM-TOM), nur unu voĉdonis "NE" : Reunion (59,95 %). La absolutan rekordon por tuta Francio atingis la "JES" en Wallis-et-Futuna (89,67 %), kiu tradicie voĉdonas reakcie.
Bretonio kaj Pays-de-Loire voĉdonis "JES", escepte de la departementoj Cotes d’Armor (NE : 53,28 %) kaj Sarthe (NE : 57,41 %). La departemento Vendee, kie elektita estas la reakcia suverenisto Philippe de Villiers, kiu kampanjis por la "NE", voĉdonis "JES" (50,20 %).
En dudepartementa Elzaco, kiu sume voĉdonis "JES" (53,44 %), la departemento Bas-Rhin (nordo) voĉdonis "JES" (56,11 %), dum Haut-Rhin (sudo) voĉdonis "NE" (50,28 %).
La regiono Rhone-Alpes voĉdonis "NE" (51,62 %), sed nur du departementoj el ok voĉdonis "JES" : Rhone (54,18 %) kaj Haute-Savoie (53,94 %). La ses aliaj voĉdonis "NE".
Ĉiuj aliaj departementoj voĉdonis "NE". La voĉdonoj "NE" superis 60 % en kvar regionoj : Nord-Pas-de-Calais, Haute-Normandie, Picardie (tiuj tri en plej norda Francio) kaj Languedoc-Roussillon (plej suda el kontinenta Francio). Tiuj regionoj havas la plej gravajn ekonomiajn problemojn (senlaboreco en la ekstremnordo, efiko de vinprodukta akra konkurenco en la ekstremsudo).
2.- Sociologie (Fonto : sondinstituto IPSOS) : Konsisto de la voĉdonantaro de la "NE" laŭ partia simpatio :
Maldekstrularo :
Socialista Partio : 29,8 %
Komunista Partio : 10,6 %
Verduloj : 8,5 %
Ekstremmaldekstro : 5,6 %
Dekstrularo : Dekstruloj
(MPF, UDF, UMP) : 17,0 %
Ekstremdekstruloj
(FN, MNR) : 19,5 %
Sen partia simpatio : 9 %
Laŭ socia aparteno :
Voĉdonis "NE" plimulto el : laboristoj, senlaboruloj, terkulturistoj, oficistoj, sendependaj laboruloj, intermitaj profesiuloj, metiistoj, komercistoj, entreprenestroj.
Voĉdonis "JES" plimulto el : studentoj, pensiuloj, liberalaj profesiuloj, altaj estroj.
Laŭ aĝo :
| Aĝo | JES | NE |
| 18-24 | 44 % | 56 % |
| 25-34 | 45 % | 55 % |
| 35-44 | 39 % | 61 % |
| 45-59 | 38 % | 62 % |
| 60-69 | 56 % | 44 % |
| >69 | 58 % | 42 % |
Laŭ enspezaro (neta monata familia enspezaro) (Fontoj : IPSOS kaj CSA
| enspezaro | JES | NE |
| <1000 € | 34 % | 66 % |
| 1000-1500 € | 34 % | 66% |
| 1500-3000 € | 45 % | 55 % |
| 3000-4500 € | 60 % | 40 % |
| > 4500 € | 74 % | 26 % |
Laŭ seksoj :
(Fonto : IPSOS) JES—NE
Virinoj : 47 %----53 %
Viroj : 43 %------57 %
Mi kompilis tiujn informojn el 1. "L’Humanité" de 31 majo kaj 2.- "L’Humanité hebdo" de 4 kaj 5 junio 2005.
Sama rubriko :
Ken Keable : La traktato por starigi konstitucion por Eŭropo
Petro Levi : La franca neado geografie kaj sociologie
Richard Schneller : Referendumo en Francio pri Eŭropa Konstitucia Traktato (EKT)
Petro Levi : Post la franca referendumo...
Vinko Markov : Eŭropa Konstitucia Traktato - ĉu granda aŭ malgranda trompaĵo ?
Pablo Foche : Argumentoj kontraŭ la Konstitucia Traktato
Vincent Charlot : Pri traktato por la Eŭropa Konstitucio
Bernard Cassen : La katastrofa" kompromiso de Nico
Bernard Cassen : Eŭropo
Bernard Cassen : Eŭropo, konstitucio por nenio
Thomas Lemaheux : Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio
Petro Levi : Ĉefaj kritikoj kontraŭ la propona traktato pri Eŭropa Konstitucio
Wolfgang Pomrehn : La tasko estas armado
Projekto de eŭropa konstitucio (traduko en Esperanto)