Hans-Georg Kaiser Fendo de l’ mondo Ennokte surstrate mi iras, nur venton kaj fridon enspiras. Flankstrate kalvuloj ekkrias, ebrie kaj fie manias. Baldomo en blu’ lumineskas. La fendo de l’ mondo plu kreskas.