sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita dimanĉon la 23an de oktobro 2022 . ĝis nun estas 1352 tekstoj










Hans-Georg Kaiser : Ĉaplino en Parizo (rimpoemo)



Kara mimo en Parizo,
Chaplin sur la strato,
mi por vi poemon skribas
kiel via frato.

Mi pri vi nenion scias,
eĉ ne aŭdas vorton,
sed amiko, mi admiras
vin kaj vian forton.

Homo rara vi ja estas,
pantomima grando,
kun melono sur la kapo
belo de la lando.

Via mondolingvo gesta,
via palpebrumo,
montras, ke la homo estas
pli ol nur kostumo.

Kiel vi la kisojn ĵetas
en pariza parko,
tio estas majstroverko
ne de iu ŝarko.

Tio estas ja mesaĝo
el pli bona mondo,
mi vin dankas, kamarado,
tramp’ kaj vagabondo.

Restu forta, mi deziras,
kontraŭ sentdetruo,
per silentseren’ elkore
meze de la bruo.


Sama rubriko :


puce Hans-Georg Kaiser : Laŭ ginkfoli’ (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Vespero kun junaj rusoj (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Konsiloj al malĝoja amikino (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Al la migranto (rimpoemo por foto)

puce Hans-Georg Kaiser : Boksisto kun floro (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : La fendo de l’ mondo (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Ĉaplino en Parizo (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Ĉar mi amas vin (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Ĉevalosorto (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Ĉeriza flortempo (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Ni ne lasis koron en Parizo (rimpoemo)

puce Hans-Georg Kaiser : Superstiĉo perforto (rimpoemo) + Spiralo de perforto (eseo)

puce Hans-Georg Kaiser : Tri rimpoemoj pri inoj

puce Hans-Georg Kaiser : Kara paco ( rimpoemo ŝerca)

::: Ĉiuj :::



Supren