
Eduardo Galeano
La lingvo
Briligita de la rebrilo de la propra koro leviĝis Unua Patro de la indiĝenoj en la malhelo kaj kreis la flamojn kaj delikatan nebulon. Li
kreis la amon, sed havis neniun, al kiu li povus doni ĝin. Li kreis la
lingvon, sed havis neniun, kiu aŭskultas lin.
Tial li petis la
diojn, ke ili kreu la mondon kaj havigu la fajron, densan nebulon,
pluvon kaj venton. Li aldonis melodion kaj la tekston de la sankta
himno, por ke ili vekigu inojn kaj virojn por vivi. Tiel la amo fariĝis
ligo, gajnis la lingvon vivo kaj Unua Patro estis liberigita de sia
soleco. Ankoraŭ nun li akompanas la virojn kaj inojn, kiuj migras kaj
kantas :
Ni metas la piedojn sur tiun ĉi teron,
ni metas la piedojn sur tiun ĉi briltreman teron.
PS : tradukis Hans-Georg Kaiser el la germana traduko de la libro : „Memoro pri la fajro“. (Erinnerung an das Feuer), Tuta eldono, Peter Hammer eldonejo, paĝo 2o
La Guaraní estas praindiĝenoj de Paragvajo kaj de Brazilo, kiuj dum la lastaj kvindek jaroj spertis multe da perforto de brazilaj bienuloj. Ilia lingvo eĉ legeblas en belaj libroj.