|
serĉado :
|
Vivu la stel’ !
Melodio : tradicia (Vive l’amour, franca)
Plenigu la glason, ho ĉiu bonul’ !
"Vivu la Verda Stel’ !"
Kaj kantu la homoj el ĉiu angul’ :
"Vivu la Verda Stel’ !
Vivu la, vivu la, vivu la Stel’ !
Vivu la, vivu la, vivu la Stel’ !
Vivu la Stel’, vivu la Stel’,
Vivu la Verda Stel’ !"
Plenigu la glason, kaj tostu kun mi :
"Vivu la Verda Stel’ !"
La lingvon kreitan por ĉiu naci’—
"Vivu la Verda Stel’ !
Vivu la, vivu la, vivu la Stel’ !
Vivu la, vivu la, vivu la Stel’ !
Vivu la Stel’, vivu la Stel’,
Vivu la Verda Stel’ !"
Per voĉoj de nia kunbatalantar’
(Vivu la Verda Stel’ !)
Resonu la voko sur tero kaj mar’ :
"Vivu la Verda Stel’ !
Vivu la, vivu la, vivu la Stel’ !
Vivu la, vivu la, vivu la Stel’ !
Vivu la Stel’, vivu la Stel’,
Vivu la Verda Stel’ !"
Fonto : el Kantaro Esperanta, 1926,
kaj Kantfesto I, 1982,
kun interpunkciaj ŝanĝetoj
KantarViki
Sama rubriko :
Supernova : Pasio en katen’ (elektroroka muzikvideo)
La Fiŝkaptisto
Vivu la stel’ ! (kanto)
JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan
Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie
LA PLEBE : Bella Ciao (muzikvideo)
Kompanio Ĵolimoma : Plimultularo de la mond’ (kantotraduko)
Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ?
Marko Neŝiĉ : Salut’ al vi (packanto)
Valentina Canzino : Ami (kanto)
LEA Kantaro
Kantaro : Verda Trobadoro
Kristnaskkanto : Abio vi, abio vi !
Infankanto : Zime-zum...