sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Semajno de nelaboremulo

rimpoemo




Hans-Georg Kaiser
Semajno de nelaboremulo

Tag’ lundo estas aĉa tag’,
ne tag’ laŭ mia gusto.
Kaj mardo estas servotag’,
do ne la tag’ de l’ justo.

Merkredo estas laŭ diet’
kaj jaŭd’ eĉ pli malplaĉe.
Kaj, se ne estus la vendred’,
mi malsaniĝus aĉe.

Sabate pigras mi ĝis manĝ’
por posta dormprofundo.
Kaj se alvenos la dimanĉ’,
minacos min jam lundo. 



Sama rubriko :


puce Balkonio

puce Perdita batalo

puce Senfineco

puce Konsiloj por malĝoja amikino

puce Povra poeto

puce Ĉe kuracisto Zamenhof

puce Urbomuzikistoj de Bremeno

puce Eĥoton’

puce Vivo

puce Elektu vian vojon kun prudento

puce Kristnaska aĉetorgio

puce Pacon ne nur je Kristnasko

puce Lumo kaj ombro

puce Sangotango

::: Ĉiuj :::



Supren