Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Religio en Instruado : komuna deklaracio NSS – Liberpenso

elŝuti :


Seculara Societo
JPEG - 5.1 kio, 150 x 74 pixels

ILCAF Septembron de 2010

Kiel liberpensuloj ni postulas la kompletan disigon de la Eklezioj kaj de la Ŝtato kaj abolicion de ĉiuj privilegioj konsentitaj al religiaj organizaĵoj.

Tiu rimarko estas plej grava sur la terenoj de instruado kaj de edukado.

La Instruado celas ebligi al infanoj ke ili akiru konojn, disvolvu kapablojn kaj lernu kiel agi laŭ konsiderema menso.

Se la Instruado devas instrui la infanojn, ĝi ankaŭ generas estontajn civitanojn kaj tial devas esti esenca zorgo de la Ŝtato. La Instruado same tendencas respeguli kulturajn kaj sociajn konfliktojn de nia mondo. Tial ĝi estas oportunaĵo (eble la plej bona, eĉ la sola) por pritrakti racie tiujn temojn antaŭ ol fuŝaj kutimoj estos enradikigitaj. Sed tio eblas nur se la Instruado respegulas tiun diversecon.

En socio kie rasaj kaj religiaj konfliktoj kreskas, la infanoj ne estu disigitaj laŭ la religioj de siaj gepatroj, ĝuste ĉe maturiga momento de siaj vivoj.

Iuj studoj elmontris kiom gravas la lernado de la vivmodoj, de aliiesaj kulturoj sed ankaŭ de ĉio komuna inter ili. Lerni kiel koni sin reciproke kaj rigardi la aliajn kiel individuojn estas esenca ilo kontraŭ antaŭjuĝoj en la adolta vivo. Pro ĉio ĉi ni opinias :
 ke ĉiuj infanoj estu egale traktataj, sendepende de la religio aŭ de la kredo de siaj gepatroj – kompreneble inkluzive de nekredantoj.
 ke ne ekzistu endoktrinigo, religia instruado nek propagando fare de kelkaj premgrupoj, ĉu religiaj ĉu ne. - ke la lernantoj ne estu devigataj je plenumo de religiaj agoj, nek je preĝo en lernejoj.
 Kie kulta agado estas organizata, neniu lernanto, je ajna aĝo, estu devigata partopreni, eĉ se li aŭ ŝi ĉeestas.

Ĉiu lernanto havu la rajton ne ĉeesti kulton. Tiun rajton havu la lernantoj mem kiam ili evidente estas sufiĉe maturaj kaj sufiĉe kapablaj kompreni por memdecidi.

 La kreismo, inkluzivante la dogmojn tiajn kiaj la Inteligenta Plano, ne enestu kursojn pri sciencoj : estu neniu instruado kun dogma bazo !

Ni malaprobas la kreskantan influon de la religioj en la Instruado ĝuste kiam la socio fariĝas pli kaj pli sekulara.

Tial ni kontraŭas en niaj respektivaj landoj :

En Britujo : - En lernejoj nereligiaj kaj en akademioj :
 Neniu kulto estu organizata.
 La kursoj pri religia instruado estu anstataŭigataj per lecionoj pri civita instruado, pri etiko kaj filozofio. Ili proponu nur bazajn informojn, sen propagando, pri esencaj karakterizaĵoj de la precipaj religioj en la mondo kaj pri la nereligiaj filozofioj.
 En la religiaj lernejoj : principe kaj post longa tempo, neniu publika lernejo plu estu sub religia rego.

Ĝis tiam : – Ĉia diskriminacio surbaze de religio (aŭ de nereligio) estu malpermesata por la lernantoj same kiel por la dungitaro (ankaŭ koncerne ties dungadon mem) – La partopreno je kulto aŭ je religia kurso estu sendeviga por la lernantoj. – La kursoj pri religia edukado entenu nur la esencajn karakterizaĵojn de la precipaj religioj de la mondo kaj de la nereligiaj filozofioj.

Ni postulas la abrogacion de ĉiu leĝaro kontraŭa al tiuj idealoj.

En Francujo, ni agas :
 Por la respekto de la leĝo de disigo de 1905 : publika mono nur por la Publika Instruado
 Por la abrogacio de la klerikala statuso en Alzaco kaj Moselo
 Por la abrogacio de la leĝo Carle : publika instruado disponebla en ĉiu komunumo !
 Kontraŭ la agnosko de la katolikaj diplomoj : konservado de la monopolo en la atribuo de la gradoj far la Ŝtato.
 Por la abrogacio de ĉiuj kontraŭlaikaj leĝoj rilataj al instruado !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio