Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

La romkatolika eklezio memorigas al EU, ke Trakto de Lisbono donas al EU statuson de deviganto.

La Traktato de Lisbono efektiviĝis ĉi-semajne, kaj la unua celebranto estis Konferenco de Romkatolikaj Episkopoj (KRE) kiu eldonis gazetinformon memorigante EU-membrojn ke religiaj grupoj – aparte Vatikano – estas ricevontaj la privilegiojn promesatajn al ili de la Traktato.

La gazetinformo diras : “La Traktato enkondukas en EU-bazleĝaron Akton de notinda graveco por la Eklezioj. Per Akto 17 de la Traktato teme de la Funkciado de EU, EU rekonas la identecon kaj specifan kontribuon de Eklezio kaj engaĝas kun ili sur tiun bazon ‘malferman, travideblan kaj normalan dialogon’. Danke al tiu ĉi Akto, Eklezioj kaj religiaj komunumoj povos plifortigi sian Dialogon kun Eŭropa Komisiono, Konsilantaro kaj Parlamento tiel kontribuante pli efike al konsiderado je Eŭropa politiko. Inspirite de Romkatolika socia instruado kaj fortigite de sia fona sperto, Eklezioj povos sekvi kritikan kaj konstruan Dialogon kun EU-decidantoj je la politikoj antaŭenigataj de EU.....”

KRE provas moligi la minacan tonon de la gazetinformo, parolante pri “promocio de digneco” kaj “solidareco kun la plej malfortaj” kaj “interkultura dialogo”. Ankoraŭ ne estas mencio pri limigo de aborto-rajtoj aŭ atakado al la homaj rajtoj de samseksemuloj – kvankam neeviteble tiuj estas la realaj celoj en EU de KRE kaj ĝiaj reakciaj kunliganoj.

La Eklezioj konfesas ke EU kondutis sin dum iom da tempo kvazaŭ Traktato de Lisbono jam efektiviĝas kaj ke la “oficiala dialogo” jam okazadis dum pluraj jaroj. Sed nun ili diras : “KRE alvokas Ekleziojn kaj Kristanojn tra Eŭropo kapti tiun dialogan okazon, bazitan sur ilian spertecon kaj homanecon, por kontribui al la eŭropa projekto. KRE, kune kun siaj ekumenaj partneroj el KEE (Konferenco de Eŭropaj Eklezioj), baldaŭ faros specifajn proponojn al Eŭropa Komisiono, Parlamento kaj Konsilantaro pri kiel evolui tiun dialogon en normalan institucian praktikadon.”

Keith Porteous Wood, Administra Direktoro de Nacia Sekulara Societo, diris : “Tio estas verŝajne la plej sinistra dokumento legita de mi dum iom da tempo ; la kvietigaj vortoj pri zorgo por la plej malriĉaj kaj koncerno por la ĉirkaŭaĵo estas nur beligo de vendofenestro. Tio donas klaran averton ke Romkatolika Eklezio celas ŝovi la severan romkatolikan doktrinon de Vatikano ĝuste en la koron de Eŭropo, spite de la fakto ke eĉ inter romkatolikoj, nur malgranda minoritato subtenas ĝin. Virinoj, samseksemuloj kaj nereligiemuloj maltrankviliĝu pri tio, aparte pro la nomiĝo de raportite energia nova romkatolika prezidanto.”

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio