Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Rezisti indas – la Germana Fervojo retiris cenzuron post protestoj !
puce  Alĝerio : aktivulo de la movado « Hirako » estis kondamnita je 10 jaroj da malliberejo pro « instigo al ateismo »
puce Alvoko por Internacia Asocio de la Liberpenso
puce Anarkiisma Federacio : Pafado en Charlie Hebdo
puce Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj
puce Atencoj en Bruselo
puce ATENCOJ EN BRUSELO.
puce “NI NE ĈESU LABORI POR PACO INTER HOMOJ KAJ NACIOJ” : ALVOKO DE UEA AL LA ESPERANTISTOJ KAJ LA MONDO
puce Bangladeŝo : ateista blogisto ĝismorte ponardita 2015
puce BIOETIKO : ENKONDUKO
puce Deklaracio de Bordozo
puce Deklaracio de IHEU fine de la 36a Sesio de la Ĝenerala Konferenco de UNESKO
puce DEKLARACIO DE LA LIBERPENSO Kontraŭ la milito, por la Paco !
puce Deklaro de Pierre Laurent, nacia sekretario de la Franca Komunista Partio

Ateismo, humanismo, skeptikismo : ideologio en diversaj landoj

En la anglalingva sfero, estas fenomeno nomita la "novaj ateistoj" : temas pri lastatempaj furoraj verkoj de Richard Dawkins, Samuel Harris, Daniel Dennett, Christopher Hitchens, kaj aliaj. Estas multega publika debatado inter religiaj propagandistoj—aparte desktruloj sed ne ĉiuj—kaj niaj plej publikaj ateistoj en Usono. Kaj ankaŭ evidentas dominanta ideologio de la usona movado kiu promocias sciencfetiĉismon sed pli ofte ol ne silentas pri sociologio kaj historio kaj ekskludas maldesktran perspektivon. Estas ankaŭ minaco de promociado de usonaj militoj kontraŭ islamaj landoj.

Miaopinie, la ideologio de la usona movado estas tro skrikta. Mi supozas ke Britio, Aŭstralio, ktp. similas, sed eble ateistoj en aliaj landoj ne estas tiom striktvidaj kiel en Usono.

Ateismo, humanismo, kaj "skeptikismo" estas praktike facetoj de la sama movado. Mia distingigo temas parte pri konceptaj facetoj, parte pri organizoj, kun atento al socitavolaj diferencoj. Ofte la samaj homoj apartenas al grupoj el du-tri el la nomataj rubrikoj. Oni devas singardi pri troa ĝeneraligo, sed ŝajnas nuancaj ideologiaj diferencoj inter tri facetoj en la historio de la koncerna(j) movado(j) en Usono. Alia ŝlosila termino estas "liberpensismo" kiu havas propran historion, tre interesan socipolitikan historion, sed mi ne povas distingi aktualan diferencon kompare al "ateismo". Do, mi provizore klasifikas jene.

En Usono, estas tri distingeblaj sed ne apartigeblaj fadenoj :

(1) ateismo/liberpensismo

(2) humanismo

(3) skeptikismo (pri supernaturaj kaj pseŭdosciencaj scio-asertoj).

Estas diversaj organizoj pri ĉiuj temoj.

(1) Laŭ ĝia historio (sed iom mildiĝis post la murdo de la familianoj Murray), la plej kruda kaj militema estas American Atheists. Pli nova, polurita kaj malpli stranga estas Freedom From Religion Foundation. Oni povus diskuti ideologion ĉi-rilate, sed notu ke la terminoj "ateismo" kaj "liberpensismo", kvankam ne ĉiam sen ambiguaĵoj, estas sufiĉe klaraj kaj memevidentaj.

(2) Humanismo eldonas pli moralecan kaj poluritan memportreton. Estas iom politike liberala organizo American Humanist Association kaj iom pli strikte-tema humanisma organizo Center for Inquiry (organizo de Paul Kurtz), ekz. Tamen, temas plejparte pri monhavaj edukitaj homoj kiel adeptoj kaj teknokrata elito kiel intelektuloj. La subsurfaca ideologio de "humanismo", kiu inkluzivas diverstendencajn homojn, estas kritike studinda.

(3) La "skeptika movado" meritas skeptikemon pri propra ideologio. Ĝiaj gvidantoj varbas sciencfetiĉismon kaj oponas la pseŭdosciencon . . . nur de aliaj, ne propran. Temas pri elito pli intense teknokrateca ol en la "humanisma" kategorio, kvankam la 3 kategorioj ne estas apartaj kaj la koncernaj homoj aktivas en 1-3 el ĉi tiuj submedioj. La "skeptikuloj" estas la plej ideologie suspektindaj. Detalojn mi eventuale aldonos.

Resume, mi skeptikemas pri la humanista kaj precipe pri la skeptikula movadoj laŭ ideologiaj konsideroj (eĉ pri la "liberala" flanko de la humanistoj). Farindas ideologia kaj historia analizado.

Sed mia argumento temas pri la anglalingva mondo. Kiel statas la afero en aliaj landoj kaj lingvokomunumoj ? Bezonatas plua diskutado inter diversaj landanoj kaj lingvanoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio